Vizitu Forumon

Korban-festo---tradicia novjara festo de islamanoj (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 16:44:58

Korban-festo estas. Je islamo kredas dek ĉinaj naciecoj: la hui-a, la ujgura, la kazaĥa, la ĥalĥaza, la taĝika, la tatara, la uzbeka, la dungŝjang-a, la sala-a kaj la baŭ'an-a.

En Ĉinio oni ĝenerale nomas Korban-feston buĉfesto, t.e. festo buĉi brutojn por oferado. Legendo diras, ke la islama profeto Ibrahim sonĝis, ke Alaho sugestis al li buĉi sian filon Ismail por montri sian piecon. Ĉe la momento, kiam Ibrahim levis buĉilon, speciala sendito de Alaho alrapidis kun ŝafo kaj ordonis lin buĉi la ŝafon anstataŭ la filon. Kaj tiam formiĝis la moro en la araba nacio buĉi ĉiujare brutojn por oferado. Post la fondiĝo de islamo, oni difinis la 10-an de la dekdua monato laŭ la islama kalendaro por Korban-festo. La suna kaj islama kalendaroj diferencas inter si per 11 tagoj ĉiujare, tial la dato de la festo ne estas fiksita laŭ la suna kalendaro.

La ĉinaj islamaj donas grandan atenton al Korban-festo. Antaŭ la festo ĉiuj familioj purigas sian domon kaj faras kukojn. En la festa tago la islamanoj sin banas kaj servas Dion. Bonhavaj familioj buĉas ŝafon, eĉ bovon aŭ kamelon por gastigado aŭ donacado. Iuj islamanoj kolektiĝas en moskeo, manpremas kaj brakumas sin reciproke kaj deziras feliĉan fston unu al alia. Poste, gvidate de imamo, ili himnadante eniras en preĝan halon, faras kolektian festan diservon kaj rigardas la riton de buĉado. Iuj grupe vizitas parencojn kaj amikojn. La gastigantoj, laŭ tradicia etiketo, aranĝas abundan festenon, manĝas kune kun gastoj ŝafaĵon, kukon, melonon, frukton kaj aliajn. Post tio ili kantas kaj dancas kun plezuro, iam de la tago ĝis la profunda nokto, eĉ tiam la gajaj festantoj ankoraŭ ne volas disiĝi.

Iuj naciecoj havas ankaŭ siajn apartajn festajn aktivadojn kaj morojn.

La taĝikoj purigas sian domon, ŝutas farunon sur la murojn. Virinoj ŝutas iom da faruno sur la maldekstran ŝultron de viroj kaj gastoj dezirante al ili sanon. Matene knabo eniras domen la unua, tirante unu ŝafon. Nur post tio oni povas eniri kaj viziti unu alian. Tiamaniere, oni diras, prosperos la homoj kaj brutoj kaj sekvos riĉa rikolto en la venonta jaro.

La kazahoj, kiuj lertas en kantado kaj dancado, preparas, krom abundaj manĝaĵoj kaj ĉarmaj kantoj kaj dancoj, ankaŭ interesajn aktivadojn, kiaj ŝafkapto kaj surĉevala ludo de gejunuloj.

Ŝafkapto estas surĉevala sporto kaj amuzo. Oni solide ligas unu ŝafon kaj ien ĝin metas. La rajdantoj dividitaj en grupojn galopas sur ĉevaloj. Kiu la unua kaptas la ŝafon kaj revenas kun ĝi en la vilaĝon, gajnas en la aktivado.

Kazaĥaj gejunuloj uzas surĉevalan ludon por montri sian amon. Komence, unu junulo kaj unu junulino galopas surĉevale. Sur la vojo la junulo povas amindumi libere la junulinon. La lasta povas ĉiamaniere lin eviti kaj ne respondi liajn demandojn, sed ne devas lin rifuzi. Se li amas ŝin, li do povas, aplikante sian rajdarton, bari al ŝi la vojon por ne lasi ŝin atingi la difinitan lokon. Revenvoje la junulo rajdas antaŭ la junulino, sed kiam la junulino kuratingas la junulon, ŝi povas skurĝi lin, ke li ne rajtas rebati. Tiam videblas interesa sceno: la junulo plenforte forkuras kaj lin tuj sekvas la junulino. Se la junulino akceptas lian manon, ŝi do alten levas la skurĝon kaj ĝin milde faligas, farante nur ŝajnan baton. Se ŝi rifuzas lian amon, li do neeviteble suferas solidan vipadon.

Kiam okazas ŝafkaptado kaj surĉevala ludo de gejunuloj en la Festoĉesa Festo, Korban-festo aŭ nupto, kazaĥaj paŝtistoj alrajdas por spektado, kunportante melonon, frukton, vinon kaj manĝaĵojn. La homamasoj direktiĝas jen orienten, jen okcidenten laŭ la galopantaj ĉevaloj. Eksplodas iliaj ridoj, aplaŭdoj kaj ĝojkrioj, kiam oni kaptas la ŝafon aŭ junulino kuratingas junulon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto