Vizitu Forumon

Vestoj de Deang-nacio (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 16:44:58

La vestoj de Deang-nacio havas fortan nacian karakteron. La viroj portas bluan kaj nigran jakon kun larĝaj brustumoj kaj lozan kurtan pantalonon. Ili volvas sian kapon per nigra-blanka turbano, kaj ĉe ambaŭ ekstremoj de la turbano estas koloraj lanugaj globetoj. La virinoj portas nigre bluan aŭ nigran kurtan jakon butonumatan en la mezo kaj longan jupon. Ili kovras sian kapon per nigra tolo. Ilia jako estas borderita ĉe ambaŭ flankoj per ruĝa tolo kaj la 4-5 paroj da butonoj estas faritaj el arĝento. La jupo surhavas kolorajn transversajn striojn. Gejunuloj ŝatas sin ornami per arĝentaj kolringo kaj orelpendaĵoj.

La plej okulfrapa sur la vestoj de Deang-nacianoj estas ringforma zono. Kiam knabinoj maturiĝas, ili ekportas ĉe la talio kelke aŭ eĉ dekojn da zonoj el liano aŭ zonoj kun antaŭa duono el liano kaj posta duono el arĝenta spiralo. La lianaj zonoj havas diversajn kalibrojn kaj estas ruĝe, nigre kaj verde farbitaj. Iuj ŝatas gravuri desegnojn sur la zonoj aŭ tegi ilin per arĝenta aŭ aluminia folio. Tiu kutimo estis heredita de prapatroj de la nacio.

Estas mito: Praŭloj de la nacio naskiĝis en kalabaso. Kiam ili eliris, ĉiuj viroj havis la saman aspekton, dum la virinoj flugadis senorde. La dio donis al la virojn malsamajn aspektojn. Por ĉesigi la flugadon de la virinoj, la viroj faris el liano ringojn kaj per ili senmovigis la virinojn. La virinoj ne povis flugi plu kaj vole nevole vivis kune kun la viroj. Ŝajne la nunaj zonoj estis postsigno de la mito. Nun la zonoj fariĝis gravaj ornamaĵoj. La nacianoj opinias, ke ju pli multajn zonojn la knabino portas, des pli saĝa kaj kapabla ŝi estas. Tial la virinoj ŝatas porti kiel eble plej multajn zonojn. La enamiĝintaj fraŭloj faras delikatajn lianajn zonojn kun fajnaj desegnoj de bestoj kaj floroj por donaci al sia amatino.

La lanugaj globetoj sur la vestoj de Deang-anoj estas freŝkoloraj kaj gustoplenaj. Ili kiel ornamaĵoj troviĝas ĉe ambaŭ ekstremoj de la turbanoj de la viroj, antaŭ la brusto, ĉe la basko de la vestoj de virinoj kaj sur ilia kolringo, sur la orelpendaĵoj kaj sur la mantukoj de gejunuloj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto