Vizitu Forumon

La ĉina lingvo kaj konfuceanismo

(GMT+08:00) 2009-06-29 16:44:58

Parolante pri la ĉina kulturo, oni ofte mencias konfuceanismon, ĉar ĝi ludis ĉefan rolon en la kreskado kaj progresado de la ĉina kulturo kaj riĉigis la ĉinan lingvon.

Jam en pratempo la ĉinaj filozofoj konsciis, ke kiel ero de la naturo (ĉinoj nomas ĝin ĉielo), homo devas obei la naturajn leĝojn aŭ volojn. Kaj ili kreis la esprimon "unuiĝo de la ĉielo kaj homo".

La homoj havas diversajn dezirojn. Konfuceanismo opinias, ke tiuj deziroj estas naturaj instinktoj kaj oni ne povas nek devas ilin nei, tamen estas necese ilin limigi, por ke ili ne estu ekscesaj, alie ili endanĝerigus ne nur la individuon, sed eĉ la tutan homan socion. Sekve Konfuceo pledis, ke la homoj devas obei la decregulojn (reguloj por deca konduto) en ĉiuj siaj agadoj. La vortoj "humanismo", "justeco", "deco", "saĝo" (racia kono) kaj "sincereco" en la ĉina lingvo ja esprimas la decregulojn de konfuceanismo. Krome, li pledis ankaŭ por fileco, frateco, lojaleco, honesteco kaj hontosento. Pro la disvastiĝo de konfuceanismaj principoj, la vortoj pri homaj virtoj kaj ties malaj vortoj abunde aperis en la ĉina lingvo. Ekz., oni konsideris, ke kondutoj morale maldecaj estas hontindaj, do hontosento estis rigardata kiel unu el la homaj virtoj. Tiuj, kiuj havas hontindajn kondutojn, estas nomataj uloj sen hontosento, kaj tio estas tre severa riproĉo en la ĉina lingvo. La ĉinoj ŝatas la nekoruptiĝintajn ŝtatoficistojn kaj abomenas la koruptiĝintajn, ili nomas la antaŭajn puraj oficistoj kaj la lastajn malpuraj. Do, la vortoj "pura" kaj "nekoruptiĝinta" kaj la vortoj "koruptiĝinta" kaj "malpura" estas ofte kunligitaj kaj fariĝas kunmetitaj vortoj en la ĉina lingvo.

La ĉinoj alte taksas la volon de individuo. Ili konsideras, ke nur tiu, kiu havas firman volon, povas plenumi gravan taskon ĉu en politikaj ĉu en militaj kaj aliaj aferoj. Konfuceo foje emfazis: "La komandanto povas esti kaptita for de sia armeo, sed la volo de eĉ ordinara homo ne povas esti prenita for de li." Kaj ankaŭ Mengzi (372-289 a.K.), la dua sanktulo de konfuceanismo, asertis, ke homo kun firma volo ne povas esti ŝancelita de mizero, nek tentita de riĉeco, nek subigita de potenco. Kaj tia homo estas nomata "noblulo kun firma volo". Tiuj vortoj de Konfuceo kaj Mengzi fariĝis maksimoj en la ĉina lingvo.

La vorto "lojaleco" origine signifas, ke oni devas esti lojala al la reĝo, sed poste ĝi enhavas ankaŭ la sencon "sindediĉo al la patrujo". En la ĉina historio troviĝis nemalmultaj nobluloj, kiuj estis tiel lojalaj al la patrujo, ke ili preferis oferi sian vivon ol kapitulaci al la invadantoj. Ili estas tre admirataj de la popolo kaj nomataj "nobluloj kun firma patriotisma volo". Kaj male, al tiuj, kiuj kapitulacis al la malamikoj, oni donis la nomon "perfiduloj de patrolando".

Konfuceanismo alte taksas la valoron de harmonio en la socia vivo, ĉar nur harmonio povas stabiligi kaj firmigi la familion kaj la socion kaj interpacigi kaj solidarigi la popolon de la tuta lando. Por realigi harmonion inter la homoj, oni devas esti milda, bonkora, modesta, tolerema, grandanima, helpema, oferema, fervora, ĝentila ktp. Oni povas diri, ke tiaj vortoj pri homa kvalito estas vere multnombraj en la ĉina lingvo. Ili havas malsamajn signifojn, tamen kiel decreguloj ili ludas saman rolon en interhomaj rilatoj, t.e. sin teni amike kaj mildigi konfliktojn.

Tute nature, konfuceanismo, kiu estis kreita antaŭ pli ol 2 mil jaroj, havas multajn mankojn. Oni plendas, ke la decreguloj de konfuceanismo, tro rigoraj kaj rigidaj, fariĝis katenoj de homaj personeco kaj libereco. Kaj la plej netolereble absurda koncepto de konfuceanismo estas humileco de virinoj antaŭ viroj. Laŭ konfuceanismo, la edzino devas obei sian edzon, ŝi tute ne estas egalrajta kiel la edzo. Konfuceanismo fakte konsideras, ke virinoj estas nur dependaĵoj de viroj. Tiu absurda vidpunkto montriĝas eĉ en la ĉinaj ideogramoj. Ĉe la komenco la ideogramo "virino" estis simila al figuro de genuanta virino. La ĉinaj ideogramoj estas plejparte faritaj el du aŭ pli ol du partoj, el kiuj la kerna parto nomata "buŝuo" en la ĉina lingvo estas uzata por indiki la esencan signifon de tiu ideogramo. Pro la influo de konfuceanisma koncepto, nemalmultaj ĉinaj ideogramoj, kiuj enhavas sencon de malestimo, estas faritaj el la kerna parto "virino", ekz., la supre menciita "jian" (perfidulo) estas farita el la kerna parto "virino". Nuntempe, precipe post la fondiĝo de nia popola respubliko, la ĉinaj virinoj ĝuas tute egalajn rajtojn kiel la viroj. Do, la diskriminacio kontraŭ virinoj estas ĝenerale likvidita. Sed la ideogramoj kun senco de malestimo al virinoj estas malfacile forigeblaj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto