Vizitu Forumon

Amanto de antikva chin-o

(GMT+08:00) 2009-06-29 16:44:58

Antaŭ 2000 jaroj chin-o estis muzikilo strikte interligita kun politiko en Ĉinio, kaj multaj regnestroj kaj militaj kaj civilaj altranguloj estis lertaj en ludo de chin-o. En la Periodo de Printempo kaj Aŭtuno kaj tiu de Militantaj Regnoj, kantado en akompano de ludo de chin-o estis unu el manieroj de spirita interfluo. Per ludado de chin-o oni povis esprimi malfeliĉon, romantikecon, triston, ekscitiĝon, trankvilon k.a. sentojn, kaj krome priskribi eventojn kaj pejzaĝojn. En la antikveco ĉinoj taksis talenton de homoj laŭ ties kapableco en "chin-ludo, ŝak-ludo, kaligrafado kaj pentrado". La unua estis chin-ludo, tio signifas, ke en la antikva Ĉinio chin-ludo estis tre populara, kion la nuntempuloj ne povas imagi.

Estis multaj klarigoj pri la origino de chin-o. Kutime oni preferas la diron, ke Shi Kuang, samtempulo de Konfuceo, estis la unua majstro de chin-ludo. Laŭdire chin-ludo de Shi Kuang povis antaŭdiri la estontecon de regno kaj personoj. Por ekskluzive okupiĝi pri muziko, li blindigis sin.

Ankaŭ Konfuceo ŝatis interŝanĝi ideojn kun siaj disĉiploj pere de chin-ludo kaj instruis muzikon al siaj disĉiploj. Li travojaĝis multajn regnojn por disvastigi ritojn de Zhou-dinastio kaj estis sieĝita de kanajloj je tri tagoj. En malfacila situacio sen manĝo kaj akvo, li trankvile ludadis chin-on, kaj pro tio li estis multe respektata de la disĉiploj.

Tiu periodo postlasis malmulte da repertuaroj, sed la kulturo de chin-o de Zhou-dinastio estas la bazo de la tradicia kulturo de Ĉinio same kiel la ritoj de Zhou-dinastio kaj la doktrinoj de Konfuceo kaj Mengzio.

Nun en Ĉinio, same kiel aliaj artoj, chin-o havas diversajn skolojn, kaj la plej distingiĝaj estas la akademia kaj popola. Chin-ludantoj de la akademia skolo sin okupis per kolektado, polurado kaj diferencigo de antikvaj verkoj kaj kompono de novaj pecoj, kaj ankaŭ per skribo de muzika historio kaj esplorado. Popolaj chin-ludantoj serĉis samspeculojn pere de muzikoludo. Ofte tiuj ludantoj estis eruditaj, kaj ili estis daŭrigantoj kaj progresigantoj de la ortodoksa skolo de chin-kulturo.

Kun chin-o kiel kompano

92-jara majstro Wang Yu loĝas en malnova strateto en Chengdu, ĉefurbo de Sichuan-provinco. Li estas vaste konata en la urbo.

Majstro Wang havas moderan karakteron kaj oni konas lian animon pere de lia ludado de chin-o. Sed nun la majstro malofte ludas chin-on pro rigidiĝo de artikoj de la manoj. Sed li ankoraŭ havas la kutimon incensi, manlavi kaj mediti ĉe tablo. Foje li povas ludi por amikoj la melodion "Vizito al amiko en montaro". Por teni la kontinuan meditadon, li malofte interparolas kun aliaj.

La loĝejo de la majstro estas ombrata de densaj verdaĵoj. La strato troviĝas en movoplena parto de la urbo, sed lia korto estas kvieta. Antaŭe la majstro kutimis ludi en nokto kaj la sono de lia ludo aŭdeblis tra la tuta strato. Se oni preterpasis lian domon, oni certe sentis sin kvazaŭ sur antikva strato.

Nun la majstro malofte tenas la fenestrojn malfermitaj, ĉar nun eĉ en nokto bruo regas en la strato. Li ŝtopis la fenestrojn rigardantajn al la ekstero. Tial sur la tri muroj en lia ĉambro pendas 6 chin-oj. 2 el ili estis faritaj antaŭ preskaŭ 1000 jaroj. La majstro prenas la antikvajn chin-ojn siaj kompanoj. Li povas aŭdi galopadon de ĉevaloj en la obskuraj vejnoj de la muzikilo el Tang-dinastio kaj imagi la misteran kaj antikvan Silkan Vojon kaj la graciajn dancojn de ekskursantoj en la antaŭurbo de Chang'an en printempo. Kaj en la nigre flava koloro de la antikva muzikilo li povas konscii la senĉesan malfeliĉan migradon en antikvaj poemoj. Li estas granda konanto de tiuj malnovaj muzikiloj. Li ofte diras, ke li vivos kaj pereos same kiel tiuj maljunaj chin-oj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto