Vizitu Forumon

Zongzi-o--tradicia manĝaĵo de la Festo de Duobla Kvino (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 16:44:58

Zongzi-o estas tradicia manĝaĵo de la Festo de Duobla Kvino. Pri ĝi estas interesa rakonto. Laŭdire, en la regperiodo de imperiestro Ĝjan'u (25-56 p.k.) de la Orienta Han-dinastio, civitano de la urbo Ĉangŝa nomata Oŭ Huj subite renkontis en iu tago sinjoron, kiu pretendis sin lordo (titolo de Ĉju Jŭan). La sinjoro diris: "Estas bone, ke vi kultas min, sed la kultmanĝaĵoj plejparte estis ŝtelitaj de drakoj en la rivero. Estonte granu la bambutubojn per melifolioj kaj kvinkoloraj silkaj fadenoj, ĉar la drakoj timas tiujn de aferojn kaj ne plu kuraĝos ŝtelmanĝi." Poste oni plenumis lian konsilon, kaj tiel estiĝis zongzi-o.

En Tang- kaj Song-dinastioj zongzi-o jam havis multajn specojn. En Ming-dinastio zongzi-o fariĝis tre fajna. Oni faris ĝin el glueca rizo kun aldonitaj jujubo, kaŝtano, sekigita persimono, ginkofruktoj, ruĝaj faboj kaj volvis ĝin per folioj. En Ĉing-dinastio des pli variis la specoj, inter kiuj la plej fama estis lakta zongzi-o de la kortego de Ĉing-dinastio. La rizo devis esti trempita en kremofromaĝo unu nokton, kaj ĉiufoje oni uzis kelkcent kilogramojn da kremofromaĝo. Troviĝis ankaŭ famaj lokaj specoj, ekzemple, ŝinka zongzi-o de Jangĝoŭ, zongzi-o volvita per bambufolioj de la sudo. Tre variaj estis la farĉoj. Krom jujubo kaj sukero, estis ankaŭ sukerita lardo, muelitaj ruĝaj faboj, haketitaj fruktoj, nuksoj, ignamo kun kando, kratagfrukto, sezamo ktp.

Nuntempe tre famaj estas zongzi-oj de Ĝjaŝing, Ningbo, Suĝoŭ, Guangdong kaj Pekino. La zongzi-o de Ĝjaŝing famas pro siaj bonkvalita materialo kaj bona gusto. La ŝinka zongzi-o de Ĝjaŝing estas farita el supera glueca rizo spicita per sojo kaj farĉita per freŝa ŝinko pecigita kaj spicita per sukero, vino kaj salo. Oni faras ke ĉiu zongzi-o havu du malgrasajn kaj unu grasan viandpecojn. La zongzi-o de Guangdong havas apartan guston. Diversaj estas la farĉoj, ekzemple peklita ovoflavo kaj miksaĵo el kokaĵo kaj anasaĵo, rostita porkviando, trufo kaj muelitaj verdaj faboj. La zongzi-o de Guangdong estas pakita per lotusfolio, kaj la plej granda pezas duonkilogramon. La zongzi-o en norda Ĉinio farita el glueca milio havas apartan guston. Zongzi-o estas enkorpiĝo de ka karmemoro de la ĉina popolo al la granda patriota poeto Ĉju Jŭan kaj samtampe montris la altan nivelon kaj longan historion de la kuirarto de la ĉina nacio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto