Vizitu Forumon

Festo de kultado al la kuireja dio

(GMT+08:00) 2009-06-29 16:45:10

Deveno de la Festo

En diversaj lokoj de Ĉinio populariĝis la moro kulti la Kuirejan Dion en la 23-a de la dekdua monato laŭ la luna kalendaro. Laŭ kroniko, tiu moro daŭris jam du-tri mil jarojn.

Oni rakontas, ke la Kuireja Dio gvidas la kuiradon de la homoj, tial li estas nomata Kuireja Reĝo, kaj lia portreto ĉiam pendas super la kuirforno. Li ne nur zorgas pri la kuirado, sed ankaŭ kiel revizoro sendita de la Ĉiela Reĝo notas la bonfarojn kaj kulpojn de la homoj kaj raportas tion al la Ĉiela Reĝo en la 23-a de la dekdua monato ĉiujare. Tial piaj diokredantoj ne kuraĝas lin ofendi kaj ĉiam respektas lin kiel "mastron de la familio", preĝante, ke li favore diru ion al la Ĉiela Reĝo kaj defendu la pacon sur la tero. En la 23-a de la dekdua monato ĉiuj familioj aranĝas altaron kun maltozo kiel la ĉefa oferaĵo, faras ĉevalon el la sorgotigoj por rajdado de la Kuireja Dio kaj pretigas dispecigitan pajlon miksitan kun iom da brano kaj bovlon da akvo por la ĉevalo. Kiam ĉio estas preta, ili pie deprenas la portreton de la Kuireja Dio kaj forbruligas ĝin kune kun la incenso, stanaj folietoj, ĉevalo kaj furaĝo. Jen tiel la Kuireja Dio supreniras en la ĉielon. Antaŭvespere de la Printempa Festo ili bonvenigas la Kuirejan Dion per pendigo de la nove aĉetita portreto de la Kuireja Dio super la forno.

Legendo pri la Kuireja Dio

Kiu do estas la Kuireja Dio? Historiaj materialoj donas diversajn klarigojn. En Tang-dinastio oni "konstatis", ke la familia nomo de la Kuireja Dio estas Ĝang. Tia diro cirkulas plej vaste kaj plej longe inter la popolanoj eble pro tio, ke la Ĉiela Reĝo portas la familian nomon Ĝang, tial ankaŭ lia subulo la Kuireja Dio portas la familian nomon Ĝang.

Kun kia ajn familia nomo la Kuireja Dio estas viro. Tial la kultadon al la Kuireja Dio gvidas ĝenerale viroj. En norda Ĉinio viro ne kultas la lunon, dum virino ne kultas la Kuirejan Dion. Tia moro evidente neglektis la ekziston de la Kuireja Diino kun afabla vizaĝo apud la Kuireja Dio.

Legendo diras, ke antaŭ tre longa tempo vivis junulo kun la familia nomo Ĝang. Li edziĝis al Gŭo Dingŝjang, bela, bonkora kaj afabla virino. Ŝi estis fame konata virta edzino. Dank' al sia diligenta plugado kaj teksado la geedzoj fariĝis tre bonhavaj post apenaŭ tri jaroj. Poste la edzo prenis kromedzinon nomatan Hajtang, kiu estis ĵaluza kaj mallaborema. Hajtang sorĉis Ĝang per sia beleco kaj devigis lin repudii Gŭo Dingŝjang. Poste Ĝang kaj Hajtang tutajn tagojn sin amuzis senfare kaj fordiboĉis en malpli ol du jaroj la tutan familian posedaĵon. Ne povante elteni la malriĉan vivon, Hajtang forlasis Ĝang kaj edziniĝis al alia. Ĝang fariĝis almozulo. En iu frosta neĝa tago Ĝang falis pro malsato kaj malvarmo antaŭ la pordon de iu familio. La servistino de tiu familio helpis lin eniri en la kuirejon kaj manĝigis lin. Kortuŝita, li demandis, kiu estas ŝia mastro. La servistino diris, ke la mastrino estas neniu alia ol Gŭo Dingŝjang, kiun li repudiis antaŭ du jaroj. Li ege hontis kaj, ne trovinte kaŝlokon en la kuirejo, rampis en la kurifornon. Rimarkinte tion, ke servistino eltiris lin, sed li jam mortis de la brulado. Gŭo Dingŝjang rekonis en li sian eksedzon. Ege malĝoja, ŝi mortis post kelkaj tagoj.

Informiĝinte pri la afero, la Ĉiela Reĝo volis severe puni Ĝang, tamen, konsiderante ke li hontis pri sia kulpo kaj brulmortis en la kuirforno, la Ĉiela Reĝo titolis Ĝang Kuireja Dio kaj Gŭo Dingŝjang Kuireja Diino, por ke ili kune estu kultataj en la kuirejoj sur la tero.

Kultado al la Kuireja Dio

Tiu moro havas longan historion. La oferaĵoj al la Kuireja Dio ne estas abundaj eble pro tio, ke li, kiu bankrotis pro diboĉado, bone konas la vivon de malriĉuloj kaj ne postulas frandaĵojn. El la legendaj dioj la Kuireja Dio estas la malplej postulema al siaj kultantoj. Timante ofendi tiun ĉielan senditon, oni poste kultis lin per maltozo anstataŭ taso da akvo kaj incenso. Kvankam la sukeraĵoj el malto ne estas altkvalitaj, tamen facile adheras al dentoj. Oni ne timis la bonkoran Kuirejan Diino, kiu estas indulga al tiuj, kiuj unu-du-foje kulpis en jaro, kaj eĉ al tiuj, kiuj montriĝis neĝentilaj kaj nerespektaj al ŝi. Sed pri la Kuireja Dio oni ĉiam estis maltrankvila kaj preferis glui lian buŝon per la sukeraĵoj, ke li povu diri nenion al la Ĉiela Reĝo.

Nuntempe tiu moro konserviĝas en iuj lokoj de Ĉinio. Post kultado al la Kuireja Dio oni disdonas al sukeraĵojn al infanoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto