Vizitu Forumon

Interesa templa foiro en la Printempa Festo

(GMT+08:00) 2009-06-29 16:45:10
Vizito al templa foiro en la Printempa Festo estas kutimo de pekinanoj. En temploj oni preĝas por peti benon de la dio, spektas prezentadon de popolaj artistoj, frandas diversajn manĝaĵojn kaj aĉetas metiartaĵojn. Kun la progreso de la socio, templa foiro iom post iom evoluis en folkloran muzeon demonstrantan la popolan moron de Ĉinio.

En Pekino templa foiro okazas kutime en Ĉangdian-strato, la taoisma Dongyue-templo, la taoisma Baiyun-templo, la Tera Altaro kaj Longtan-parko.

En la sepa tago de la Printempa Festo mi vizitis la templan foiron en Dongyue-templo.

Preĝo en templo

Dongyue-templo estas tre fama taoisma templo en Pekino, en kiu oni kultas Dongyue-dion. Laŭ taoismo Dongyue-dio estas reganto de la subtera mondo. En la templo oni kultas ankaŭ multajn aliajn diojn. La templo estas tre impona. Trans la strato antaŭ la templo staras majesta arkado el flavaj kaj verdaj glazuritaj tegoloj kaj brikoj. La arkado altas 7 metrojn kaj larĝas dekkelke da metroj. Sur la arkado estas multaj hirundaj nestoj. Kiam la suno subiras, la hirundoj revenintaj de serĉado de nutraĵo viglas ĉirkaŭ la arkado. Pasantoj haltas por rigardi la spektaklon kun granda intereso.

En la templo oni kultas ankaŭ svato-dion. Krome tie oni povas vidi tre diversajn figurojn de diabloj. Preĝantoj kredas, ke vizito al diabloj feliĉigos ilin. Oni plej ofte incensas antaŭ Dongyue-dio, ke li prizorgu la forpasintajn karulojn kaj gardu la vivantojn kontraŭ malfeliĉo.

Sennombraj homoj venas al la templo por peti benon kaj gejunuloj plej ŝatas kulti svato-dion. Ili venas al la dio aŭ sola aŭ duope por peti benon al ilia amo. Antaŭ tiu dio incensas ankaŭ gepatroj, kiuj petas benon por siaj infanoj.

Vent-radetoj

Kelke da tagoj antaŭ la Printempa Festo vigleco jam regis antaŭ la templo. Ambaŭflanke de la strato viciĝas standoj de frandaĵoj kaj metiartaĵoj, kiuj allogas pasantojn. Mi tre ŝatas vent-radeton krakete turniĝantan en vento. Ĝi estas farita el fadeno kaj maldikaj paperstrioj ĉirkaŭigitaj sur akso fiksita al framo el sorga tigo. Kiam vento turnas la radeton, maldika latiso estas movata kaj batadas malgrandan argilan tambureton tirkovritan per veleno. Ju pli forta estas vento, des pli laŭta la sono de la tambureto.

Oni vendas vent-radetojn popece aŭ pogrupe. La kolportistoj ofte kunigas kelkajn aŭ dekon da radetoj. Antaŭ kelke da jaroj, kiam finiĝis foiro, sur la strato tuj aperis torento da bicikloj preskaŭ ĉiu kun vent-radeto. En vento la radetoj aŭdigis sonoran krakadon dum veturado de la bicikloj. Sed nun oni iras al foiro per aŭto aŭ taksio, kaj bicikla torento kun kraketantaj vent-radetoj jam ne estas videbla.

En mia infaneco ĉiufoje, kiam mia vizitis templan foiron, mi akiris vent-radeton kiel la unuan donacon. Mi tre ĝuis la scenon, ke kelkaj multkoloraj vent-radetoj krakadis en mia mano. Mi rigardis vent-radeton komenciĝo de nova jaro, kio markis, ke mi kreskis denove je unu jaro.

Frandaĵoj

Ĉirkaŭ la 8-a matene, antaŭ Dongyue-templo jam atendis multaj homoj. Ĉe la fronta pordo de la templo estis multaj standoj de frandaĵoj troveblaj ankaŭ en aliaj templaj foiroj. La vendado de tiuj butikoj plej viglis post la 10-a horo. La plej ŝatataj frandaĵoj estas kandizitaj kratagaj fruktoj kaj kaŝtanoj rostitaj en feraj gruzoj miksitaj kun maltozo.

Mi plej ŝatas amelan kaĉon nomatan "tea supo". Mi gustumis ĉe tri standoj po unu specon da "tea supo". Parto de la standoj portas elpendaĵon kun la familia nomo de la mastro, ekzemple "Tea Supo de Li-familio" kaj "Rostita Porkointernaĵo de Feng-familio", kiuj ĝuas renomon en Pekino.

En la foiro oni povas frandi tre diversajn manĝaĵojn, ekzemple fritita kuko kun butero, rostita ŝafaĵo-rozario, flano farĉita per azukia pasto¡­ Centoj da specoj da frandaĵoj ĉiam allogas frandemulojn.

Akrobataĵoj

En la foiro de Dongyue-templo la vizitantoj spektis tre lertajn akrobataĵojn prezentitajn de akrobatoj de Wuqiao de Hebei-provinco. Multaj elstaraj akrobatoj devenis de tiu loko.

Antaŭ la fronta pordo de la templo 6 junuloj ludis dancon de 3 leonoj. En la tria korto de la templo knabinoj estis prezentantaj bovlopiramidon kaj traringadon. Prestidigitisto altiris multajn vizitantojn per aperigo de viva fiŝo.

Elirinte el la templo, mi ankoraŭ dronis en remaĉado pri la vidaĵoj en la foiro. Mi aĉetis rozarion da kandizitaj kratagaj fruktoj. Frandante la bongustaĵon, mi observis la infanojn, kiuj akiris jam diversajn ludilojn sed ankoraŭ ne volis foriri. Mi rimarkis, ke ili tenas ne vent-radetojn, sed ĵus aĉetitajn elektronikajn bestetojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto