Vizitu Forumon

Du kalendaroj uzataj en Ĉinio

(GMT+08:00) 2009-06-29 16:45:10

En Ĉinio nun paralele uzatas du kalendaroj, unu estas la interenacia kalendaro kaj la alia ĉina agrikultura kalendaro.

La internacia kalendaro ja estas nun ĝenerale uzata de ĉiuj landoj en la mondo. Ĝi estas ellaborita laŭ la rivoluado de la suno. La nombro de la tagoj de ĉiu monato kaj la nombro de la monatoj estas difinitaj de la homoj. Laŭ la internacia kalendaro ĉiu jaro havas 365 tagojn kaj ĉiu kvara jaro estas unu superjaro, kiu havas 366 tagojn.

La nova jaro, pri kiu nun ni diras, ja estas la jaro 2005 laŭ la internacia kalendaro. Tiu ĉi kalendaro estas inventita de eŭropa monaĥo pigmeo Danis en la 6-a jarcento de nia erao. Li prenis la laŭlegendan naskiĝjaron de Jesuo kiel la komencon kaj kreis la internacian kalendaron. Se Jesuo vivus ĝis nun, li do estus pli ol 2miljara. Tiu ĉi kalendaro popularas en la eŭropaj landoj ekde la 8-a jarcento kaj estas vaste aplikata en la mondo ekde la 20-a jarcento. Ĉinio komencis apliki tiun ĉi kalendaron en la jaro 1912. Antaŭe Ĉinio ĉiam uzis ĉinan tradician agrikulturan kalendaron.

La ĉina agrikultura kalendaro estas tradicia kalendaro uzata de la ĉinoj de la antikveco. Laŭ la agrikultura kalendaro unu rivoluo fare de la luno ĉirkaŭ la tero estas unu monato. Ĝenerale unu jaro havas 12 monatojn, inter ili 11 monatoj havas po 30 tagojn dum la cetera monato havas 29 tagojn. La tuta jaro havas 354 tagojn aŭ 355 tagojn. En ĉiu tria jaro estas superjaro, kiu havas 13 monatojn kun 384 tagoj aŭ 385 tagoj. La agrikultura kalendaro konformas al la fazoj de la luno kaj ankaŭ ĝenerale koincidas kun 1 rivoluo de la tero ĉirkaŭ la suno. Deantikvece Ĉinio estas granda agrikultura lando. La agrikultura kalendaro spegulis la altan atenton de la ĉinoj al la agrikultura produktado. Ekzemple ĝi precize spegulas la frostecon kaj varmecon, tio liveras grandan portunecon al la homoj en la produktado agrikultura, forstuma, brutbreda kaj fiŝada kaj ankaŭ en la ĉiutaga vivo. Dank' al la agrikultura kalendaro, dum sufiĉe longa historia tempo la ĉina antikva astronomio okupis antaŭan lokon en la mondo.

Kvankam nun Ĉinio uzas ankaŭ la internacian kalendaron, tamen pro sia utileco al al vivo kaj agrikultura produktado, la agrikultura kalendaro estas paralele uzata kun la internacia kalendaro en Ĉinio.

La ĵus forpasinta jaro 2004 estis simia jaro. Karaj amikoj, vi eble demandas, pro kio la ĉinoj per la nomo de animalo titolas la jaron. Tio originis el la kulto de la prauloj al la animaloj, sekve ili kutimis rilatigi diversajn naturajn fenomenojn kun la animaloj. Ili per la nomo de 12 animaloj, kiaj muso, bovo. Tigro, kuniklo kaj drako, cirkule kaj ripetade titolis la jarojn. Aparta estas la ĉina legendo pri 12 animaloj laŭ kiuj titoliĝas 12 sinsekvaj jaroj. Tiu moro formiĝis ĉirkaŭ en la jaro 200 de na erao. Dum pli ol mil jaroj ĝi neniam arkaikis.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto