Vizitu Forumon

Ĝuo en 13-maŭzolea internacia turisma kultura festivalo

(GMT+08:00) 2009-07-07 14:06:27

Pri la konstruado de la maŭzoleo Changling, esploristo de la 13-maŭzolea vidindejo sinjoro Hu Hansheng konigis: "La maŭzoleo Changling ekkonstruiĝis en 1409. En postaj 200 jaroj, sinsekve konstruiĝis aliaj 12 tombejoj. Laŭ praktika geomancio, la maŭzoleo Changling meritas esti tiu kun plej favora loko, dorse al la kontinua montaro ĉirkaŭata de riverfluoj."

Changling, areanta 120 mil kvardrajn metrojn, estas la plej granda konstruaĵo inter la 13 maŭzoleoj. Ĝia antaŭo estas kvadrata kaj malantaŭo ronda. La antaŭa kvadrata parto konsistas el tri kortoj. Antaŭ la unua korto staras portalo enhavanta tri ruĝajn pordojn. La inaŭguro de ĉifoja Internacia Turisma Kultura Festivalo ja okazis antaŭ la portalo de Changling. Oni projektis por la festivalo markon kun profunda signifo:

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto