Vizitu Forumon

Pekina Universitato de Ĉina Medicino

(GMT+08:00) 2009-07-16 17:15:30

(Pekina Universitato de Ĉina Medicino)

Pro leviĝo de inklino al Ĉinio pli kaj pli da fremdlandaj amikoj multe interesiĝas pri la ĉina tradicia medicina kulturo. Hodiaŭ ni konigu al vi la Pekinan Universitaton de Ĉina Medicino, la ĉinan ununuran nacinivelan ĉefan universitaton de ĉina medicino. Nun ĝi jam estas la unua elekto de fremdlandanoj por lerni la ĉinan medicinan kulturon en Ĉinio.

La universitato situas en norda kvartalo de Pekino. La arkitekturo de la ĝardeno estas simpla. Ŝvebas de tempo al tempo la medikamenta aromo inter la domoj.

28-jara franca junulo nomata ĉine Le Qianshan estas studento de la tria klaso de la universitato. Antaŭ sep jaroj li kontaktiĝis kun la ĉina medicino en Francio kaj de tiam li absorbiĝas en la ĉina medicino kaj eĉ venis al Ĉinio speciale por lerni akupunkturon kaj masaĝon.

"Por ni estas lecionoj kaj pri teorio kaj pri praktikado. La lecionoj estas enhavoriĉaj kaj la instruistoj estas bonkoraj."

En la universitato, fondita en la jaro 1956, funkcias lecionoj pri ĉina medicino, ĉina farmacio, akupunkturo, masaĝo kaj aliaj sume 9 specialecoj, kaj ankaŭ tri fakoj por doktoreco de ĉina medicino, ĉina farmacio kaj kombino de medicinoj ĉina kaj okcidenta.

De sia fondiĝo la universitato portas la devon disvastigi la ĉinan medicinan kulturon al la mondo: antaŭ pli ol 50 jaroj komencis akcepti fremdlandan studenton; en 1990 ekvarbis fremdlandan esplor-studenton. Aparte menciindas, ke de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento vigle disvolviĝas la edukado por diplomo de fremdlandaj studentoj. Rektoro profesoro Gao Sihua diris al nia raportisto:

"Ĝis nun ni jam elkulturis por 87 landoj kaj regionoj pli ol 2 900 talentulojn pri ĉina tradicia medicino por diplomo kaj aliajn pli ol 14 000 talentulojn pri ĉina tradicia medicino kaj per tio nia universitato viciĝas en la antaŭa vico inter la universitatoj pri ĉina tradicia medicino tra la tuta lando."

Profesoro Gao konigis, ke la universitato sinsekve starigis pli ol 40 kunlaborajn programojn kun 20 landoj kaj regionoj, interalie, iuj jam estas markaj programoj.

"Niaj plej tipaj kunlaboroj estas jenaj: eduko pri kvalifiko de ĉina medicino funkciigata kune kun la brita Middlesex-Universitato, eduko pri du kvalitikoj funkciigata kune kun la Nanyang-a Teknologia Univestitato de Singapuro; krome ni kunlaboras ankaŭ kun la Mashhad-Universitato pri Medicina Scienco de Irano, ties doktoroj pri medicino studas la ĉinan medicinon en nia universitato por medicina doktoreco."

Nia raportisto informiĝis, ke inter la 9 specialecoj de la universitato 7 estas malfermaj al eksterlandaj studentoj. Plej preferataj estas akupunkturo kaj masaĝo de la ĉina medicino. Por ke la eksterlandaj studentoj ankoraŭ bone konu la ĉinajn ampleksajn kaj enhavoriĉajn medicinon kaj kulturon, la universitato stimulas ilin lerni la ĉinan lingvon. Kiel tiuj eksterlandaj studentoj povas konkeri la malfacilojn en lerno de la ĉina lingvo kaj ĉina medicino? Sinjorino Zhang Liping, respondeca pri internaciaj interfluoj kaj kunlaboroj de la universitato, konigis:

"Nia universitato funkciigas propedeŭtikon duon-jaran aŭ jaran. Temas pri lecionoj de la baza ĉina lingvo, ĉin-medicina ĉina lingvo kaj bazo de la ĉina medicino. Tio celas altigi ilian ĉin-lingvan nivelon, pliigi studadon de ĉin-medicina ĉina lingvo kaj ĉina medicino kaj garantii ilian studadon en la oficiala lernado."

Fremdlandaj studentoj lernas en la Internacia Instituto 5 jarojn ĝis 8 jarojn. Rektoro Gao diris al nia raportisto, ke konsiderante la realan staton de iuj studentoj, nia universitato funkciigas lecionojn en du lingvoj.

"Iuj studentoj ricevas instruadon en du lingvoj. Precipe por tiuj studentoj el la Okcidento, kies patrina lingvo estas la angla, ni donas al ili instruadon pri ĉina medicino en la angla lingvo. Por tio ni invitis multe da eksterlandaj specialistoj al la instruado. Iuj specialistoj iam lernis ĉi tie ĉinan medicinon, aliaj alvenis por sciencteknika kunlaboro."

Tre gravas klinikado por ĉinmedicina eduko. Rektoro Gao diris al nia raportisto, ke la universitato estas riĉe naturdonita en tiu ĉi flanko:

"En instruado al eksterlandaj studentoj, ni aranĝas de antaŭ longe por ilia lernadon en klinikado en hospitalo. Nia universitato funkciigas tri dependajn hospitalojn, kiuj estas senescepte enlande altprestiĝaj bazlokoj de ĉin-medicina klinikado. Tie niaj studentoj lernas en praktikado. Samtempe kun tio ni ankaŭ trovas aliajn hospitalojn kiel niajn bazlokojn por praktikado."

La rektoro diris, ke iuj studentoj, kiuj finis sian studadon, jam estas senditoj disvastigantaj la ĉinmedicinan kulturon:

"Diplomitiĝinte, preskaŭ ĉiuj studentoj revenis al sia patrolando, donas instruadon en universitato kaj disvastigas ĉinan medicinon, aŭ laboras kiel kuracistoj en hospitaloj kaj kuracejoj. Ekzemple, la instruistoj pri ĉina medicino en la Meksikia Teknologia Universitato senescepte estas niaj magistroj aŭ doktoroj."

 

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto