Vizitu Forumon

Feng Jicai porpledas praktiki "planon de la nova kavernaro Yungang"

(GMT+08:00) 2009-07-20 16:52:29

Karaj retlegantoj, menciante pri Datong de la provinco Shanxi, oni nature pensas pri Kavernaro Yungang. Ĝi estas unu el mondaj kulturaj heredaĵoj kaj ankaŭ estas unu el plej grandaj antikvaj kavernaroj en Ĉinio. Statuoj en la kavernaro kun delikata skulptarto kaj abunda speco, estas rigardata kiel miraklo en la ĉina belarta historio. En la urbo Datong, ankaŭ troviĝas pluraj antikvaj konstruoj kaj skulptoj kun longa historio kaj ili havas altan kulturan kaj artan valoron. Kulturaj erudiciuloj kaj fakuloj esperas protekti tiujn relikvojn en konstruado de moderna urbo kaj tiel etendiĝas urba kulturo, kiu heredas historion. Laŭ tia pensmanifero, antaŭ nelonge, la urbo Datong komencis praktiki planon pri nova kavernaro Yungang por ke oni faru la urbon skulpta urbo.

La Kavernaro Yungang situas en la suda piedo de la monto Wuzhou, 16 kilometrojn okcidente de la urbo Datong, provinco Shanxi, norda Ĉinio. Kavernoj fositaj sur krutaĵoj etendiĝas tutan kilometron de oriento al okcidento. El la ekzistantaj 45 kavernoj troviĝas pli ol 51 000 statuoj kaj ĉiuj skulptiĝis kun la plej granda precizeco.

Wang Jia, klariganto de esplorejo de Kavernaro Yungang konigis, ke nun protekto al la Kavernaro Yungang estas teno de ĝia historia origina aspekto. Ŝi diris:

"Ni ne faras dekoracion al statua koloro kaj la aspektata koloro estas ekstraktata de minaĵoj kaj plantaĵoj, tio estas kaŭzo, kial la koloro bone konserviĝas en tiel longa tempo."

La ĉizado de la kavernaro startis antaŭ pli ol 1 500 jaroj, en la dinastio Wei. Datong situas en krucado de paŝtistaj naciecoj en la nordokcidenta landparto kaj naciecoj de Centraj Ebenaĵoj, kun trafika oportuneco, la arto de kaverno-farado enmigris el Grekio, Romo kaj suda Azio, kaj rapide progresis en nia lando. Kavernoj estis fositaj sur krutaĵoj en multaj lokoj, precipe en la norda landparto. Nun kavernaro Yungang estas grava materialo, per kiu oni faras esploron pri historio, skulptarto, konstruo kaj religia kredo de la antikva Ĉinio kaj ankaŭ estas atesto por konstati interfluon de ĉina kaj okcidenta kulturoj.

En Datong estas multaj famaj antikvaj konstruoj. Templo Huayan en la urbocentro havas historion je preskaŭ mil jaroj kaj enaj konstruoj, statuoj kaj murpentraĵoj estas ekzemploj de arto de la dinastio Liao. Templo Shanhua kun historio je preskaŭ 900 jaroj, estas templo pri dinastioj Liao kaj Jin kun plej granda skalo kaj plej bona konservo en Ĉinio. Fama verkisto Feng Jicai surprizite ĝojis kiam li unuafoje vizitis la templon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto