Vizitu Forumon

Korea etoso en Ĉinio

(GMT+08:00) 2009-07-29 16:09:28

Karaj retlegantoj, lastatempe Ĉina Radio Internacia ekfunkciigis aktivadon "Rigardo al Ĉinio—Landlima Vojaĝo de Ĉinaj kaj Fremdlandaj Raportistoj de Ĉina Radio Internacia". La intervjua grupo havas pli ol 20 raportistojn de ĈRI el Ĉinio, Japanio, Hindio, Svislando. Ili faros en 11 tagoj intervjuon kaj raporton pri la ekonomia disvolvo kaj socia progreso en la landlimaj regionoj de la du provincoj Jilin kaj Liaoning, kaj pri la interfluado kaj kunlaborado inter Ĉinio kaj Koreio. Nun ni iom konigu al vi pri tagnoto de raportisto el la japana redakcio.

Karaj aŭskultantoj, ĉu vi scias, en kiu loko oni povas sperti tipan korean stilon en Ĉinio? Kaj kie la korea lingvo estas ĝenerale uzata?

Ĝenerale en ĉinaj plejpartoj de urboj ĉie videblas ideogramoj, tamen en lokoj koncentre loĝataj de naciminoritatoj, samtepme aperas ideogramo kaj naciminoritata skriba lingvo. Nun ni gvidu vin al Yangbian-a Kore-nacieca Aŭtonoma Subprovinco de Jilin, Ĉinio, kie la korea lingvo estas ĝenerale uzata.

Ni ekiris de Changchun je la 10-a horo kaj atingis Yanji, ĉefurbon de la subprovinco, preskaŭ en 17-a horo. Enirinte en Yanbian, ni vidas la korean lingvon, la ĉinan kaj la anglan sur indika tabulo de strado.

Apub strado ĉie videblas maiza kampo kaj mi ne povas min regi por esprimi mian admiron al la spektaklo. Antaŭ nelonge, ni venis al la provinco Heilongjiang, najbara provinco de Jilin. Se oni diras, ke tie estas vilaĝa sceno, do ĉi tie ŝprucas eŭropa stilo. Kiam mi estus en la vidindaĵo, najbaraj loĝdomoj atentigas min, ĉi tie estas en Azio.

Kompreneble vespermanĝo estas el koreaj frandaĵoj. Kvankam en Pekino kaj Tokio, estas facile por gustumi tian manĝaĵon, tamen frandaĵoj de la korea-nacieco en Yanbian estas plej tipaj. Meze de lokaj frandaĵoj, estas malvarma fagopira nudelo, kiu donas la plej profundan impreson. En manĝado, oni mergas nudelojn en bovaĵ-supo aŭ kokaĵ-supo, kiuj anticipe malvarmiĝas. Ne troviĝas graso en la manĝaĵo malvarma fagopira nudelo, oni metas du pecojn de pomo aŭ ovo sur nudelojn, tial estas malalta kolesterolo en tia manĝaĵo.

Pri la manĝaĵo malvarma fagopira nudelo, meze de kore-naciecanoj, iu legendo estas populara, t.e. en la 4-a de la unua monato laŭ la ĉina luna kalendaro, oni povas havi longvivadon se ili manĝas longajn malvarmajn nudelojn. Tial la manĝaĵo havas alian titolon "Longviviga Nudelo". Kompreneble kore-naciecanoj manĝas ankaŭ la manĝaĵon kontraŭ sunfrapo en varmega somero.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto