Vizitu Forumon

Datong funkciigas planon pri nova kavernaro Yungang

(GMT+08:00) 2009-07-29 16:22:49

dokumenta foto

Feng Jicai opinias, ke ĉina skulptarto atingis zeniton en dinastio norda Wei kaj dekadencis antaŭ pli ol kvar cent jaroj. En Datong troviĝas elstaraj skulptaĵoj de diversaj dinastioj en tiu periodo. Li diris:

"Datong prezentas al ni elstarajn skulptaĵojn de diversaj historiaj epokoj, ekzemple Kavernaro Yungang, ĝi estas monda kultura heredaĵo kaj estas agnoskata kultura heredaĵo kaj spirita posedaĵo de la homaro."

Feng Jicai estas prezidanto de ĉina Societo de Folklora Literaturo kaj Arto kaj longtempe sin dediĉas por protekto de folklora kulturo. Li diris, ke vojaĝo al Kavernaro Yungang estas vojaĝo por kultado al arto kaj kulturo kaj li titolas Datong "muzeon de ĉinaj antikvaj skulptaĵoj".

En la lastaj jaroj, valoraj antikvaj konstruoj kaj skulptaĵoj en Datong estas kelkfoje riparataj kaj protektataj de loka registaro por eviti ĝian ruiniĝon. Feng Jicai porpledas praktiki "planon de la nova kavernaro Yungang" por ĉiuflanke protekti lokan skulptarton. Li diris:

"Ni elmetas planon de nova kavernaro, tio signifas, ke ni konstruos urbon laŭ ĝia kultura karakterizo."

Pri la porpledo, loka magistrato faris aktivan reagon. Antaŭ nelonge, oficiale funkciis la plano, fama pentristo Han Meilin, erudiciulo Jin Weinuo kaj aliaj famuloj el la ĉina kultura kaj arta rondoj venis al Datong por doni proponon al la plano.

Geng Yanbo, urbestro de Datong diris, ke la plano estas viveca simbolo kaj enkorpigas duoblajn karakterizojn de heredado kaj kreado, t.e. establo de moderna skulpta urbo, kiu estas komparebla kun tiu de tradicia kulturo. Li diris:

"La plano havas du taskojn, unue, protekti, ripari kaj disvastigi tradician skulptarton; due plani, projekti kaj krei modernan skulptarton, kiu estas kompareble kun tradicia historia kulturo."

Laŭ la plano, magistrato de Datong organizos laborantojn pri relikva protekto por fari enketon rilate al Kavernaro Yungang por ke oni klare sciu la nunan staton de la kavernaro kaj firmigu bazon por sistemo de longdaŭra protektado. Cetere la urbo Datong varbos famajn artistojn ĉinajn kaj alilandajn por fari gvidadon al kreado de nuntempaj skulptaĵoj, establo de ĉiflankaj institutoj kaj konstruo de skulptarta muzeo. Oni celas interligi skulptarton kun urba projekto kaj konstruos la urbon kun historia kaj moderna beleco.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto