Vizitu Forumon

"Ĉina urbo de aŭtoj" – Changchun

(GMT+08:00) 2009-08-06 17:53:05

Urbo Changchun de provinco Jilin, nordokcidenta Ĉinio estas lulilo de ĉina aŭta industrio. En la jaro 1958, la unua aŭto, esplorita kaj produktita de Ĉinio naskiĝis tie. Do, ekde tiam, aŭtoprodukta industrio en urbo Changchum, kiu posedas pli ol 3,6 milionojn da urbanoj ĉiam tenas viglan vivecon. Koniginte pri Changchun-a Internacia Ekspozicio de Aŭtoj 2009, s-ino Ding Xiaoyan de administra oficejo pri ekspozicioj de Changchun atestis, ke en la jaro 2008, totalo de aŭto-produkta industrio de Changchun jam okupas 50% de Totala Enlanda Protuktovaloro de Jilin-provinco. Tio estas ege elstara atingo.

Veninte al Changchun, oni vidas signojn de aŭtoj ĉie en la urbo. En la urbocentro, diversaj afiŝoj de aŭtoj videblas ĉie. La plej profunda impreso de la urbo al turistoj estas nombro de aŭtoj kun la marko de Volkswagen. Ne nur plejparto de taksioj, sed ankaŭ granda parto de policaj aŭtoj estas de la marko Volkswagen. Tio ja estas pro situo de FAW-Volkswagen Aŭta Limigita Kompanio en Changchun.

La aŭto-produkta komercisto Volkswagen el Germanio kunlaboras kun la plej granda aŭto-produkta fabriko de Ĉinio "The First Auto Works(FAW)" kaj grande disvolviĝis en Changchun. De la jaro 2004 ĝis nun, la FAW-Volkswagen Aŭta Limigita Kompanio jam havas du aŭto-produktajn fabrikojn en la urbo kaj averaĝa produkta sumo estas 660 mil aŭtoj po unu jaro.

En la jaro 1999, Changchun komencis organizi propran internacian ekspozicion de aŭtoj, la Changchun-a Internacia Ekspozicio de Aŭtoj 2009 jam estas la 6a-foja. La ekspozicio altiris 130 partoprenajn entreprenojn ĉinajn kaj eksterlandajn. Ĉi-tie, oni ne nur povas vidi multekostajn nov-energiajn konceptajn aŭtojn, malnovstilajn aŭtojn, sed ankaŭ povas sperti diverstipajn fajroaŭtojn, militajn aŭtojn kaj tiel plu. Kompreneble en la mondo de aŭtoj, neniam mankas alia ĉeftemo – belulinoj. Belaj modeloj staras apud elstaraj aŭtoj logas plimultajn spektantojn.

Zhang Jing, respondeculo de ĉi-jara aŭta ekspozicio konigis al ni, ke nuntempe kvankam financa krizo plivastiĝas tra la tuta mondo, tamen la aŭto-produkta industrio de Changchun evidente ne suferis iun ajn negativan influon, tio surprizas ĉiujn.

La aŭto-produkta industrio de Ĉinio ne suferis evidentan influon de la monda financa krizo kaj skalo de ĉi-foja Changchun-a Internacia Ekspozicio de Aŭtoj estas pli granda ol antaŭaj. Krome, male kun internaciaj aŭtoproduktaj entreprenoj, la ĉi-jara venda sumo de aŭtoj en Ĉinio grande plialtiĝas.

Sur la bazo de monda financa krizo, rapida disvolviĝo de ĉinaj aŭtaj industrioj intime rilatas al ĉinaj konsumantoj. Pli kaj pli multaj ĉinoj montris plenan fidon kaj preparon al ŝtatposedaj markoj de aŭtoj. Kvankam internaciaj famaj markoj de aŭtoj ankoraŭ estas bonvenigataj en Ĉinio, tamen ili jam perdis gvidan lokon.

En la ekspozicio, mi renkontis iun studenton de Changchun en la ekspociziejo de Volkswagen, kiu tre ŝatas germanajn aŭtojn. Tamen nuntempe aĉeti iun ĉinan aŭton estas bona elekto por li. Parolante pri disvolviĝo de ĉina aŭta industrio, la junulo diris, ke li ege ĝojas vidi la rapidan disvolviĝon de ĉina aŭta industrio. Tamen laŭ lia opinio, ĉinaj aŭtoj bezonas pli ol 20 jarojn por superi la internaciajn markojn kiel Volkswagen.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto