Vizitu Forumon

Pli ol 400 usonaj lernejestroj vizitis Ĉinion

(GMT+08:00) 2009-08-13 16:08:53

Karaj amikoj, pli ol 430 estroj de elementaj kaj mezaj lernejoj kaj oficistoj pri eduko de Usono lastatempe finis sian viziton al Ĉinio. Dum semajna vojaĝo ili vizitis diversajn lokojn de Ĉinio, starigis ĝemelajn rilatojn kun lokaj mez- kaj element-lernejoj. La usona delegacio ankaŭ atingis komunan konon kun Ĉinio por profundigi kunlaborojn sur la kampoj lingva, kultura kaj aliaj. Hodiaŭ ni konigu al vi pri la vojaĝo de la usona delegacio en Ĉinio.

La vojaĝo estas sukcesigita de la programo "Ponto por han-a lingvo – vojaĝo al Ĉinio fare de usonaj mez- kaj element-lernejestroj". La programo komenciĝinta en 2006 estas kune fondita de la ĉina ĝenerala stabo de Konfuzia Instituto kaj la usona Kolegia Konsilio, vaste influa inter usonaj mez- kaj element-lernejoj. La programo estas la plej granda programo pri eduka interfluo kadre de la lingva kaj kultura kunlaboro inter la du landoj. En la kvar jaroj post la fondiĝo de la programo 2 000 mez- kaj element-lernejestroj, lernejaj inspektoroj kaj edukaj oficistoj de Usono vizitis Ĉinion. Ili ne nur propraokule vidis Ĉinion disvolviĝantan tago post tago, vaste konis la vivon en ĉinaj lernejoj, sed ankaŭ akcelis grandnombron da ĉinaj kaj usonaj lernejoj starigi ĝemelajn rilatojn inter si.

Prezidanto de la usona Kolegia Konsilio sinjoro Gaston Caperton plurfoje gvidis delegacion al Ĉinio. Li opinias, ke la aktivado jam servas al personoj el la usona eduka rondo kiel fenestro por koni Ĉinion.

Pli multaj membroj de la usona delegacio ne vizitis Ĉinion. Ili konis Ĉinion nur en legado. Dank' al la vizito al Ĉinio, ili povas konatiĝi kun popolanoj kaj instruistoj de Ĉinio, iri en loĝkvartalojn kaj percepti Ĉinion tute malsaman ol en imago, kaj konscii la gravecon de la lingvo kaj kulturo de Ĉinio. Reveninte hejmen ili prenos disvastigon de la laboro kiel gravan enhavon. Ekzemple, ili povas disvolvi iujn programojn en loĝkvartaloj kaj doni helpon por ke pli multaj konu Ĉinion kaj lernu la lingvon kaj kulturon de Ĉinio."

En bonveniga ceremonio, la ĝenerala stabo de la Konfuzia Instituto donacis al usonaj gastoj lernomaterialojn pri la han-a lingvo, kulturajn legaĵojn kaj helpinstrumentojn en instruado. Ĝenerala direktoro de la ĝenerala stabo de la Konfuzia Instituto sinjoro Xu Lin subskribis kun prezidanto de la usona Kolegia Konsilio sinjoro Gaston Caperton interkonsenton pri kunlaboro inter la du flankoj en 2009. Sinjoro Guo Lifang, oficisto de la ĝenerala stabo de la Konfuzia Instituto, konigis pri la enhavo de la interkonsento:

"Ĉijara interkonsento estas kaj daŭrigo kaj altigo de la atingoj de la pasintaj kunlaboroj. La du flankoj promesas doni pli da klopodado kaj kune sin dediĉi al vastigo de la han-a lingvo en usonaj mez- kaj element-lernejoj kaj konduki al tiuj lernejoj pli da ĉinaj volontuloj pri instruado de la han-a lingvo kaj kune organizi usonajn instrustojn pri la ĉina lingvo esti trejnataj kaj aliajn aktivadojn."

Dum sia restado en Pekino, la usona delegacio aŭskultis brilan prelegon pri la lingvo kaj kulturo de Ĉinio. Poste la membroj respektive vizitis la provincojn Heilongjiang, Hebei, Hubei kaj aliajn lokojn. La celloko de estro de la Klarakva Mezlernejo de Minesoto sinjoro Peter Gustafson estas la provinco Zhejiang. Antaŭ ol foriri li emociite esprimis sian atendon:

"Ĉe ni pli kaj pli multaj volas lerni la han-an lingvon, kvankam la lernejo ankoraŭ ne funkciigas koncernan lecionon. Ni planas funkciigi la lecionon en la venonta jaro por iuj lernantoj. En vizito al la urbo Hangzhou mi esperas starigi ĝemelajn rilatojn kun iuj lernejoj, pli kaj pli profundigi kunlaboron kaj inviti iliajn instruistojn al niaj lernejoj por instrui la ĉinan lingvon."

De la jaro 2006 Usono stimulas mez- kaj element-lernejojn fondi lecionojn de la lingvoj han-a, araba, rusa, hindia kaj persa. Kaj nun 4 000 usonaj mez- kaj element-lernejoj funkciigas lecionon de la ĉina lingvo kaj la lernantoj superas 140 000. Tamen ankoraŭ troviĝas solvendaj problemoj en la instruado. Ekzemple, mankas instruistoj, ne maturas didaktiko kaj ne sufiĉas lernomaterialoj taŭgaj por usonaj knaboj.

Parolante pri tio, membro de Lerneja Distrikto Berryessa de Kalifornio sinjorino Chen Fengling diris al nia raportisto, ke profitante tiun ĉi ŝancon ŝi spektos kaj perceptos ĉefe la instruadon en ĉinaj mez- kaj element-lernejoj por solvi problemon en dispozicio de lecionoj:

"Ni ĉiuj iros al la provinco Hubei por koni la instruadon, dispozicion de lecionoj kaj instalaĵojn de tieaj lernejoj. Kaj ni tenos kun ili intimajn rilatojn, donos helpon al lernantoj por starigi pli konvenajn lecionojn, ekzemple, ni stimulos usonajn kaj ĉinajn lernantojn respondi per elektronika mesaĝo pri ĉiutaga vivo."

La Konfuzia Instituto, institucio por disvastigi eksteren la lingvon kaj kulturon de Ĉinio, planas pere de la ŝanco de la vizito doni helpon al usonaj mez- kaj element-lernejoj por solvi la problemon de manko de instruistoj pri la han-a lingvo. Oficisto pri gravaj programoj de la Konfuzia Instituto sinjoro Guo Lifang konigis:

"Unuflanke, ni sendas pli da instruistoj, ĉe la jarfino en Usono estos preskaŭ 300 instruistoj kaj volontuloj por instrui la han-an lingvon; aliflanke, la Konfuziaj Institutoj faras trejnadon por instruistoj."

En la lasta aprilo, ĉina ŝtata konsilanto sinjorino Liu Yandong oficiale proklamis, ke por subteni disvolvon de instruado de la han-a lingvo en Usono kaj akceli interfluon de personoj, Ĉinio komencos programon de "tri okcentoj", tio estas, ĉiujare liveri al la instruistoj kaj lernantoj de Konfuziaj Institutoj en Usono 800 premiojn, inviti 800 usonajn mez- kaj element-lernejanojn al someruma tendaro en Ĉinio, kaj inviti 800 estrojn de mez- kaj element-lernejoj kaj oficistojn pri edukado de Usono viziti Ĉinion. Kredeble, stimulate de la utila informo la eduka kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono profundiĝos iom post iom.

 

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto