Vizitu Forumon

Neforgeseblaj Olimpikoj, distingiĝa postolimpika vivo

(GMT+08:00) 2009-08-13 16:51:28

(Olimpika bebo)

Karaj amikoj, la 8-a de aŭgusto estas datreveno de sukcesaj Pekinaj Olimpikoj. La Pekinaj Olimpikoj ne nur postlasis al Ĉinio altvalorajn olimpikajn heredaĵojn, sed ankaŭ alportas al pekinanoj ŝanĝiĝon de vivmaniero kaj koncepto. Hodiaŭ ni kune perceptu la distingiĝan postolimpikan vivon en Pekino.

Zhao Ziao naskiĝis matene de la 8-a de aŭgusto 2008, la tago de inaŭguro de la Pekinaj Olimpikoj, kaj la novnaskitoj en tiu tago estas de ĉinoj nomataj "olimpikaj beboj". Tamen lia patrino Li Yan diris, ke ŝi ne intencis naski bebon en la olimpika jaro, kaj des pli ne en la tago de inaŭguro de la Pekinaj Olimpikoj. La atendita dato de akuŝo estas la 3-a de aŭgusto; ŝiaj amikoj diris, ke se la akuŝo prokrastiĝus kelkajn tagojn, vi ja povus naski veran olimpikan bebon. Finfine, la bebo estis akuŝita ĝuste en la 8-a de aŭgusto. Ŝi opiniis, ke la bebo ja estas destinita al la Olimpikoj, kaj donis al ĝi la nomon Ziao, tio estas, bebo fierinda por la gepatroj, aŭ, olimpika bebo.

"La ideogramo Ao (fiereco) homofonas al la unua ideogramo de la Olimpikoj en la ĉina lingvo. Ni intencas, ke ĝi fariĝu nia fierinda infano. Ni donis al ĝi la nomon, ankaŭ celante rememori la Olimpikojn."

Nun la unujarulo jam kapablas rampi kaj stari; kvankam ankoraŭ ne povas paroli, tamen jam povas fari interfluon kun la gepatroj per rigardo kaj membra lingvo. Kiam ŝi duonjariĝis, la gepatroj gvidis ŝin unuafoje al la "Birda Nesto", la ĉefa stadiono de la Pekinaj Olimpikoj.

"Ni diris al ŝi: vi naskiĝis ĝuste en la tago, kiam inaŭguriĝis la Pekinaj Olimpikoj, estontece paĉjo kaj panjo gvidos vin ĉi tien por spekti sportajn matĉojn. Ŝi povas rigardi levinte la kapon. Ni diris al ŝi: ĉi tie estas sidlokoj por spektantoj, tie, podio, kurejo. Ŝi do atenteme aŭskultis kaj rigardis."

Li Yan esperas, ke la naskiĝtago alportos al ŝi ne nur koncepton pri la Olimpikoj, pli gravas, ke ŝi de infaneco konu la ĉarmon de sportado kaj gravecon de korposanigo. La vortoj reprezentas vidpunkton de multaj pekinanoj. Post la Pekinaj Olimpikoj ŝanĝiĝas la koncepto de la publiko pri partopreno en sportado. La malfermaj olimpikaj sportejoj provizas la pekinanojn per ankoraŭ pli da korposanigaj lokoj. Sinjoro Zhang Chonglu, 72-jaraĝa, loĝas apud la "Akva Kubo", naĝhalo de la Pekinaj Olimpikoj. En junio la trejna cisterno de la naĝejo, kiu servis al diverslandaj naĝistoj dum la Olimpikoj, malfermiĝis al la socio. Sinjoro Zhang la unua gvidis sian nepon tien por percepti la ĉarmon de la olimpikaj stadionoj kaj haloj.

"Mi gvidas mian nepon por rigardi la konstruaĵojn kaj instalaĵojn. Tion oni esperas. Estas bonege!"

Lia nepo Zhang Mingyang, 13-jara, aprobis la diron de la avo. Laŭ li, pro la malfermo de la sportejoj, pli da urbanoj povas partopreni en sportado.

"Malfermo de sportejoj celas sportadon. Estas tre bone, ke oni kune sin ekzercas."

La "Akva Kubo", kiel unu el la simbolaj sportejoj de la Pekinaj Olimpikoj, kompreneble altiras al si turistojn ĉinajn kaj alilandajn. Sed plimultaj pekinanoj pli preferas sin ekzerci en apudaj sportejoj. En libera tempo sinjoro Li Zhaoqian, 32-jara, ofte ludas pilkon kune kun siaj amikoj. Tamen kiam li unuafoje venis en la olimpikan flugpilkan halon en la Pekina Politekniko, li ekportis apartan senton.

"La halo fakte impresas min pli forte per aplikebleco ol lukseco."

Dum preparado de la Olimpikoj, Pekino rekorde investis grandan sumon por plibonigi la urbajn bazajn instalaĵojn, krom por konstrui la olimpikajn stadionojn kaj halojn, ekzemple, konstrui fervojon, ekspresan trajnon, ekspresan aŭtovojon, flughavenon kaj aliajn. Altrapida trafika reto konstruiĝis en la kvartaloj. La trafiko estas pli oportuna. 28-jara sinjorino Bi Ziyu loĝas ĉe la Norda Kvara Ringo, tamen laboras ĉe la Orienta Tria Ringo. Antaŭ ol metroo funkciis, ŝi devis ŝanĝi dufoje buson. Eĉ memstirado bezonis du horojn. Sed nun, la novaj metroaj linioj n. 5 kaj n. 10 interligas ŝian hejmon kaj la oficejon.

"Pro la Olimpikoj funkcias kelkaj metroaj linioj. Por iri al la oficejo mi prenas la metroan linion n. 5 kaj poste, n. 10. La trafiko ja estas multe pli oportuna. Mi povas facile atingi mian oficejon."

Dum la Olimpikoj en 2008 Pekino praktikis limigon de veturado de aŭtoj laŭ la numeroj. Pro tio la aera kvalito multe pliboniĝis kaj trafiko ne tiel ŝtopiĝis, la ĉielo pli bluis. Kaj pro tio la rimedo estas praktikata plu post la Olimpikoj kaj aprobata de plimultaj urbanoj.

"Nun en Pekino veturas pli kaj pli da aŭtoj, la limigo povas mildigi la premon al la trafiko, plibonigas la aeron. En labortagoj mi preskaŭ ne stiras mian aŭton, la elspezo multe reduktiĝas, la vojado multe oportunas; nur en semajnfino mi veturigas mian aŭton."

En la Pekinaj Olimpikoj, miloj kaj miloj da volontuloj, per siaj kortuŝaj ridetoj kaj bonkvalita servado, montris al la mondo la entuziasmon kaj amikecon de la ĉina popolo. Kaj post la Olimpikoj iuj el ili ankoraŭ servas al Pekino. Ekzemple, sinjoro Ji Peng, 19-jara, liveris en la Olimpika Parko servadon pri informoj al sportistoj, oficistoj kaj raportistoj. Post la Olimpikoj li petis fariĝi urba volontulo de Pekino. Nun li ofte servas kiel volontulo al vojaĝantoj apud la "Akva Kubo" en libera tempo. Li diris, ke la Pekinaj Olimpikoj vaste transkomunikis la spiriton pri volonteco kaj pro tio multaj pekinaj junuloj ankoraŭ pli konscias sian socian devon kaj amon.

"Pasinteco mi estis iom egoisma. Tamen nun mia vidkampo pli larĝiĝas kaj mi povas trakti iujn problemojn pli animstabile kaj pli racie."

Ĝuste kiel Ji Peng diris, ke la Olimpikoj ne nur alportis al pekinanoj oportunon por ilia vivo, des pli multe ŝanĝas iliajn koncepton kaj vivmanieron. La konceptoj pri sportado, media protektado, volontula spirito neniam estas tiel alte atentataj kaj laŭdataj ol en la nuna tempo. Unu jaron poste de la Olimpikoj, la vivo de pekinanoj estas ankoraŭ pli bunta kaj ĉarma.

Li Yan, patrino de la "olimpika bebo" Zhao Ziao diris, ke li plue rakontos al la bebo pri la Olimpikoj kaj diros al ŝi, ke la Olimpikoj alportis al Pekino kaj Ĉinio valoregan riĉaĵon.

"Mi esperas, ke pro miaj rakontoj pri la Olimpikoj, la bebo, plenkreskinte, povos memori la potenciĝon de Ĉinio kaj fierecon de ĉinoj."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto