Vizitu Forumon

Juna violonisto Ning Feng

(GMT+08:00) 2009-08-13 16:35:16

Karaj amikoj, hodiaŭ ni konigos al vi ĉinan junan violoniston Ning Feng kaj de li luditajn kompoziciojn.

Jen estas dancmuziko "Elfoj". La ludado postulas tre altan lertecon. Kvankam la kompozicio ne estas longa, tamen ĝi entenas multe da malfacilaj ludartoj de violono. Juna violonisto Ning Feng kompetente ĝin ludas kun alta entuziasmo kaj viveca muzika figuro kaj plenplene esprimas la bildon de aro da elfoj gaje dancantaj.

Ĵus vi aŭdis la violonan kompozicion "Elfoj" verkitan de itala komponisto Antonio Bazzini kaj luditan de Jing Feng.

Ning Feng naskiĝis en la jaro 1981 en Chengdu, ĉefurbo de la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan. Je la kvara jaraĝo li eklernis ludadon de violono kaj je la kvina jaraĝo faris sian unuan publikan prezentadon. Kaj en 1992 ekzamenite li lernis en la Dependa Mezlernejo de la Sichuan-a Muzika Konservatorio, gvidate de la ĉina fama profesoro Hu Weimin. Poste li gajnis en intensa konkuro kaj studis en la Reĝa Muzika Kolegio de Britio ĉe ĉindevena franca violonisto profesoro Hu Kun.


violonisto Ning Feng

Jen estas kompozicio "Cigano" ludita de Ning Feng. La kompozicio verkita de franca komponisto Maurice Ravel en 1924 por hungara violonistino, estas tre ŝatata violona solludo. La kompozicio esprimas la senbridan vivon kaj karakteron de ciganoj.

Ning Feng gajnis premion plurfoje en monde famaj violonaj konkursoj, aranĝis koncertojn en Kanado, Japanio kaj aliaj sume proksimume 40 landoj kaj regionoj, kaj kunlaboris en prezentado sinsekve kun iuj monde famaj orkestroj. Per siaj pasia ludado kaj senkompara muzika ĉarmo konkeris la aŭskultantojn. Fine de nia programero ni kune aprecu la de li luditan dancmuzikon "Hora". "Hora" origine popularis kiel popola kantdanco en Rumanio kaj Moldavio. Violonisto Jascha Feifetz ĝin adaptis en la version de violono. La versio estas klasika violona muzikaĵo ofte ludata en koncertoj. En la komenco la kompozicio en alegra kaj vigla akompano elmontras la ĉeftemon kaj la trilado kaj torenta melodio formas la scenon de bolanta vilaĝa balo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto