Vizitu Forumon

Hai'er, ĉina kompanio kreis monde faman markon

(GMT+08:00) 2009-08-26 18:20:40
Ĉina grupo Hai'er, kies ĉefstabejo troviĝas en la ĉina orienta ĉemara urbo Qingdao, estas plej fama fabriko pri hejmaj aparatoj de Ĉinio. En la jaro 2000 la grupo komencis plenumi eksterinvestan disvolvan strategion, nun en pli ol 30 landoj de la mondo Hai'er havas proprajn desegnajn centrojn, fabrikajn bazojn kaj komercajn korporaciojn, la nombro de laborantoj en la tuta mondo superis 60 mil. Hodiaŭ ni konigos al vi ĝuste disvolvon de Hai'er.

En ĉinaj entreprenaj rondoj, parolante pri la grupo Hai'er, oni certe memoras rakonton pri frakaso de glacikestoj. En printempo de la jaro 1985, antaŭa formo de la grupo Hai'er, glacikesta ĝenerala fabriko Hai'er ricevis akuzon de kliento, poste tiama fabrika estro Zhang Ruimin vokis ĉiujn laborantojn kaj administristojn kaj ĉeloke frakasis 76 nekvalifikitajn glacikestojn. Vidinte tion, laborantoj estis profunde tuŝataj.

Ĝenerala direktoro de azi-pacifika zono sub la grupo Hai'er Philip S. Carmichael estas fremdlanda administristo, kies posteno estas alilandane la plej alta en Hai'er. La usonano figuras kvalitan koncepton kiel deoksiribonukleatan acidon.

"Nia grupo havas la rakonton pri frakaso de glacikestoj. La rakonto montras, ke de komenco en la jaro 1985, Hai'er tre atentas kvaliton. Kvalito estas la plej baza afero en nia deoksiribonukleata acido. En konkurenco, se oni dependas nur de prezo, oni finfine ne povos gajni sukceson."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto