Vizitu Forumon

Xue Lina kaj Palaca Danco de Tang-dinastio

(GMT+08:00) 2009-09-04 19:02:18

En la manĝohalo de la Teatro "Tang-dinastia Palaca Muziko" de la urbo Xi'an ĉiuvespere en- kaj ekster-landaj turistoj povas apreci la teatraĵon "Tang-dinastia Palaca Danco", adaptitan laŭ kantoj kaj dancoj de Tang-dinastio. De la jaro 1988 ĝis nun la scenaĵo prezentiĝis preskaŭ 7000-foje kaj sekve povis sin pretendi kantodanca programo plej multafoje prezentita en Ĉinio.

De inter sidlokoj de spektantoj, 64-jaraĝa Xue Lina, kun okulvitroj ore kadritaj, kviete observas ĉiun movon de aktoroj sur la sceno. Ŝi estas ĝenerala direktoro kaj reĝisoro de la Teatro "Tang-dinastia Palaca Muziko" kaj ŝtata unuaranga aktoro en Shaanxi-a Kantodanca Teatro.

Xue Lina estis dancistino en la juneco. Ŝiaj gepatroj sin okupis pri arta laboro en armeo, pro tio ŝi estis infanece dronanta en arta edukado. En la jaro 1960 Xue Lina fariĝis dancisto de Shaanxi-a Kantodanca Teatro. Tiam la teatro prezentis nur lokajn naciajn kantojn kaj dancojn, kaj poste dancojn por rakontoj pri ĉina revolucio.

Kiam ŝi aĝis pli ol 30 jarojn, ŝi finis sian dancan karieron kaj alvenis al Pekino por lerni dancadaptadon kaj reĝisoradon. En 1984 ŝi revenis al Xi'an kaj komencis adaptadon. Tiam enlande ensemblo adaptis grandskalan kantodancan teatraĵon "Epizodoj pri la Silka Vojo" laŭ historia noto kaj freskoj de Dunhuang, kaj la teatraĵo elvokis sensacion. Sinjorino Xue diris:

"Tio prilumis nin. Ni restas en tia loko, kie estas riĉaj historio kaj kulturo, kial ni restas post aliuloj. Tiutempe ni ja volis elpreni dancajn movojn el "Epizodoj pri la Silka Vojo" kaj fari ilin teatraĵon, imitante la stilon de antikvaj dancoj. Fakte ankaŭ tio estas historia heredo, kaj krome, iniciativo en la tiama artista rondo. Poste ni kreis dancon kun muzika akompano, imitante la stilon de Tang-dinastio."

En la mezo de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, tuj post sia eliro, Tang-dinastia Palaca Danco, adaptita de Shaanxi-a Kantodanca Teatro, sensaciis la tutan landon kaj furoris tiam, kaj elvokis la atenton de transmaraj landoj. Xue Lina multafoje gvidis grupon al Eŭropo, Usono, Japanio kaj sudorientaziaj landoj por prezentado. Iufoje en Belgio, lokaj spektantoj donis al ŝi profundan impreson.

"Iuj spektantoj ĉiam sekvis nin; kien ni venis, tien ili sekvis. La samo ripetiĝis ankaŭ en Francio. Iuj spektantoj sekvis nin, stirante aŭton. Kie ni prezentis, tie ili spektis. Ŝajnis al ili, ke la beleco de la oriento komplete koncentriĝis sur nin mem."

Tang-dinastia Palaca Danco ricevis senprecedencan sukceson, tio konsciigis sinjoron Zhang Xiaoke, iniciatinton de la manĝohalo de la Teatro "Tang-dinastia Palaca Muziko" kaj nunan ĝeneralan administranton de Shaanxi-a Turisma Grupo, ke post tiu ĉi danca arto kuŝas grandega komerca ŝanco. Zhang Xiaoke diris:

"En Francio estas tia loko, kie fremdaj turistoj povas kaj preni manĝon kaj spekti prezentadon. La loko fakte estas teatra manĝohalo. Tiu ĉi formo estas ŝatata de fremdaj turistoj. Se oni transplantos la formon al Xi'an, kie troviĝas abundaj turismaj produktaĵoj kun la historio kaj kulturo, ĝi certe sukcesos."

Post kelkatempa penado, en la 22-a de junio de 1988, la unua teatra manĝohalo internacinivela en Ĉinio oficiale malfermiĝis. La teatraĵoj prezentitaj en la manĝohalo estas liveritaj ĝuste de Shaanxi-a Kantodanca Teatro, kie Xue Lina laboras.

En la lastaj jaroj ĉiujare Xue Lina faris revizion kaj renovigon pri "Tang-dinastia Palaca Muziko". Ŝi diris:

"En nia rondo estas ĵargono: prefere krei dek verkojn ol revizii unu. Se revizii malbone, ja difekto eble venus. Do por bone revizii ĝin ni ĉiufoje estas kaporompaj. Iufoje ni restis turmentitaj en afrikto, sed kiam ni sukcesis en la revizio kaj aprobitaj de diversaj flankoj, ni havis grandan plezuron."

Krom adaptado de la danco, Xue Lina tre atentis ankaŭ la esprimivon de aktoroj. Ŝi opiniis, ke tio, kiel bone esprimi la elegantan guston de la ĉina virino, estas ŝlosilo de prezentada kvalito. Qian Beini, kiu ludis la rolon de Favorata Kromedzino Yang en la teatraĵo, diris:

"Estis tre malfacile por bone ludi la rolon! Komence mi dancis tre sensuke, mi nur simple plenumis la movojn, sed la spirojn, mienojn kaj okulonuancojn mi ne kapablis esprimi. Poste sinjorino Xue faris la dancon en rakonton kaj parolis ĝin al mi; samtempe ankaŭ mi mem serĉis koncernajn materialojn por kompreni la rakonton, kaj krom tio, mi observis, kiel aliaj dancas. Post tiuj faroj mi iompostiome perfektigis mian dancon kaj finfine mi ŝatis la rolon de Favorata Kromedzino Yang."

Hodiaŭ, "Tang-dinastia Palaca Muziko", prezentita en la manĝohalo de la Teatro "Tang-dinastia Palaca Muziko", jam fariĝis marka programo en la turisma merkato de Xi'an. Yang Ying, asistantino de ĝenerala direktoro de la manĝohalo, diris:

"En la lastaj 20 jaroj ni akceptis preskaŭ 5,2 milionojn da turistoj kaj prezentis la dancon preskaŭ 7000-foje."

Post spekto de la danco, sinjorino Gisela Finkenzeller el Usono diris al ni:

"Ĉi tie, ni pasigis neforgeseblan vesperon. Via prezentado vere mirigis nin. Mi vojaĝis tra multaj lokoj en la mondo, sed ĉi tie estas neordinare. Reveninte en Usonon, mi diros al aliuloj tion, kion mi rigardis, kaj rekomendos, ke ili venu ĉi tien."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto