Vizitu Forumon

Portretofotisto Xie Qianyun

(GMT+08:00) 2009-09-24 13:48:57

Sinjoro Xie Qianyun estas 64-jara. Kiel portretofotisto li servis 47 jarojn por tre fama Ĉina Fotostudio en Pekino. Nun ni rakontas al vi pri lia fotista kariero.

Xie Qianyun naskiĝis en ordinara familio en Pekino. Diplomiĝinte el mezlernejo li komencis la laboron en Ĉina Fotostudio por malpezigi ŝarĝon de la familio kun 8 infanoj.

Komence li laboris kiel filmo-riparisto. La laboro postulis paciencon kaj zorgemon, sed li bone plenumis ĝin. Lia majstro estis tre kontenta pri li kaj sendis lin al la fotografia grupo por tranĉi kliŝojn. Permesite de la majstro, li povis lerni fotografion post propra laboro. Li diris: "La permeso de mia majstro multe kuraĝigis min. Ĉiutage mi laboris ĝis tre malfrua tempo por plenumi taskon de la sekva tago. Matene mi frue venis al la studio kaj ŝtele observis mian majstron, ĉar tiam la studion vizitis multaj famuloj, kaj mia majstro ĉiam akceptis ilin per tre perfekta servo. Vespere krom mi estis neniu en la studio, kaj mi faris la fotografian procedon, imitante la majstron."

La majstro estis kontenta pri lia diligenteco, kaj donis al li filmojn por la ekzercado. Xie Qianyun diris: "Foje mi fotografis policanon. Vidinte la foton, mia majstro diris, ke ĝi estas bona, kaj kopiis ĝin en pli grandan formaton por montrado. Tiam la montrofenestro de nia studio estis pejzaĝo en la strato Wangfujing kaj ofte altiris multajn pasantojn. Post kolorigo la foto farita de mi estis montrata en ĝi.

En la jaro 1966 en Ĉinio eksplodis la "Granda Kultura Revolucio". Ĝi daŭris en dek jaroj, kaj en tiu ĉi periodo eĉ kolorigo de fotoj estis malpermesata. Yao Jingcai, la majstro de Xie Qianyun, faris portretfoton por tiama ĉina ĉefministro Zhou Enlai, tamen ankaŭ li ne povis eviti la persekutadon. Malgraŭ tio li ankoraŭ ŝtele instruis fotografion al Xie Qianyun.

Fine de la jaro 1978 Ĉinio komencis reformadon kaj malfermon. Laborante en la fotostudio, Xie Qianyun vidis socian ŝanĝiĝon el klientoj. Li rememoris: "La ŝanĝiĝo estas grandega. Pasintece oni portis bluajn, blankajn aŭ grizajn vestojn, kaj ankaŭ virinoj ne kuraĝis havi apartan vestadon. Sed nun gejunuloj sin ornamas per diversaj vestoj kaj juveloj. Antaŭe geedziĝa albumo estis tre simpla kaj kutime konsistis el 5 fotoj, sed nun la procedo fari geedziĝan albumon estas tre komplika."

Xia Qianyun diris, ke antaŭe oni vizitis fotostudion nur por neceseco, sed nun oni ĝin vizitas simple por beleco, kaj teknika progreso ŝanĝis la labormanieron de fotistoj.

En la jaro 1999 Xie Quanyun kaj grupo da junaj fotistoj komencis novan servon. Li kondukis la junulojn al komunumoj, grandaj entreprenoj, kaj eĉ al regionoj ĉirkaŭ Pekino, por proponi la servon. Pro ilia eminenta lerteco la servo estis tre ŝatata de klientoj kaj revigligis la studion, kiu tre malfacile sin vivtenis.

Nuntempe en Ĉinio estas multaj privataj studioj. Iuj volis dungi lin per alta salajro, tamen li rifuzis ilin, ĉar li opinias, ke la Ĉina Studio lin bakis, kaj li devas esti fidela al ĝi.

Pro sia eminenteco Xie Qianyun estas honorita de la ŝtato per la titolo "modela laboristo" kaj "pintklasa fotografisto". En la pasintaj jaroj li servis al multaj politikistoj, artistoj, sportistoj kaj famuloj, kaj liaj verkoj estis multfoje premiitaj, tamen li restas tre modesta kaj afabla al ordinaraj homoj. Li diris: "Ĉiu zorgas pri sia aspekto. Estante fotografisto oni devas havi akran vidon kaj fari taŭgan foton en mallonga tempo por klientoj laŭ malsamaj postuloj, tial fotografistoj estas ankaŭ artistoj kaj reĝisoroj."

Xie Qianyun ne estas tre sana, tamen preninte fotilon, li estas tre vigla kaj forgesas ĉion alian krom fotografio. Laŭ li, fotografistoj ne povas fari bonan foton sen pasio, kaj li ĉiam havas la pasion pro fervoro al la klientoj. "Mi malsaniĝis, kiam laboris en la urbo Zhuozhou. En la sekva tago maljunulino iris al nia studio kaj serĉis min. Mia kolego diris al ŝi, ke mi estas malsana kaj ne povas servi al ŝi, tamen ŝi respondis, ke ŝi venis por kuraci min de malsano. Multaj klientoj donacis al mi fruktojn, trinkaĵojn, manĝaĵojn kaj aliajn objektojn. Ilia afableco profunde kortuŝas min, kaj mi estas konvinkita, ke ni, ĉiuj, estas en la granda familio."

Li diris, ke en la profesia vivo li forĝis profundan amikecon kun klientoj. Surstrate li ofte renkontis iujn, kiuj rekonis lin. Iu kuracisto estas lia kliento de sia infanaĝo, kaj nun la kuracisto vizitas la studion kun sia filo.

Multaj amaskomunikiloj laŭdis Xie Qianyun, ke li estas fotografia majstro sindediĉa al popolanoj. Li diris, ke li restas ordinara, kaj ĉio, kion li ricevis, ŝuldiĝas al instruado de lia majstro Yao Jingcai.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto