Vizitu Forumon

Ĉina aktorino Li Ling

(GMT+08:00) 2009-10-23 11:01:58

Li Ling estas ĉina fama aktorino de filmaj kaj televidaj teatraĵoj. En la lastaj 20 jaroj, ŝi modlis serion da roloj de virinaj figuroj de diversaj epokoj kaj tavoloj kun eksterordinara karakterizo. Li Ling kun sublonga buklo aspektas nobela. Dum intervujo, ŝia vizaĝo ĉiam tenas rideton kaj ŝia milda temperamento nature fluas el ŝiaj brilaj kaj viglaj okuloj.

Li Ling naskiĝis en Ŝanhajo en 1958. Deinfanaĝe ŝi estis gaja kaj vigla, ŝatanta kantadon kaj dancadon. En infanĝardeno, Li Ling ĉiam estis la unua infano, kiu ellernis kanton aŭ dancon instruitan de instruistoj. Pro tio ŝi estis ofte laŭdata de siaj instruistoj. Vizitante mezlernejon, Li Ling ekhavis senton pri arto. Ŝi diris, ke tio estas influita de ŝia onklo.

"Vizitante mezlernejon aŭ superan mezlernejon, mi havis senton pri arto. Mia onklo sin okupas pri okcidenta pentraĵo kaj menciis aferon pri arto al mi. Dank' al li, mi havis aprecan kapablon kaj ekĝuis arton."

En 1978, Li Ling sukcecis en eniriga ekzemeno de ĉina centra dramaturgia teatro. Ĝuste en la teatro, ŝi sisteme lernis kurson de prezento kaj partoprenis en prezento de multaj teatraĵoj. Pro iu hazarda ŝanco, Li Ling partoprenis en kameraado de la filmo Miao Miao kaj ludis rolon de bonkora instruistino. Ŝia elstara prezento profunde korvibrigis spektantojn kaj ankaŭ ŝi mem famiĝis. Post giganta sukceso de la filmo Miao Miao, multaj reĝisoroj invitis Li Ling ludi similan rolon, tamen la invito suferis ŝian rifuzon. Ŝi klare scias, ke necesas rompi framon kaj plilarĝigi kampon de roloj ludotaj de ŝi. Estas malfacile por 20-jara knabino, kiu ĵus sukcesis, fari tian decidon. Poste Li Ling modlis multajn virinajn figurojn kun karakterizo en diversaj etapoj kaj tavoloj. En 1982, Li Ling ludis fraŭlinon, kiu faris krimon pro senscieco, en la filmo Nekonata Amiko. Ŝia natura kaj viveca prezento akiris favoran komenton de profesiuloj. En 1984, en la filmo Fraŭlino Veninta de la Monto Huangshan ŝi ludis rolon de vilaĝa fraŭlino, kiu venis al urbo por memvivtenado. Dependante de sia sperta kaj lerta prezento, ŝi gajnis premion de plej bona aktorino. Poste en televidaj teatraĵoj Song Qingling kaj Ŝiaj Fratinoj, ŝi ankaŭ sukcesis en modlo de figuro de la ŝtat-patrino Song Qingling, giganto kun beleco kaj sagaco. De stumbla fraŭlino kaj servistino al ŝtat-patrino, figuroj kun tiel forta kontrasto, estas pitoreskaj sub ŝia prezento.

Kiam ardis gajno de materiaj interesoj en la amuza rondo, Li Ling ĉiam persiste defendis sian spiritan hejmlokon. Ŝi ne deziras perlabori per sia fameco kaj ĝuste pro tio, ŝi kviete elektis scenaron kaj serioze konsideras. Estas plej feliĉe por ŝi modli figuron, kiu povas esti memorata de spektantoj. Ŝi diris:

"Mi ĉiam rifuzis temon, kiu ne plaĉas al mi. Ĉar mi pensis, ke tiuj temoj ne taŭgas al mi. Mi preferas kvaliton ol kvanton. Laŭ mi, ĝis nun ankoraŭ ne restis teatraĵoj, kiuj estas malalt-kvalitaj."

La televida teatraĵo Plej Supera Honoro estas kontentiga al Li Ling, ĝi ankaŭ gajnis laŭdon de spektantoj. Li Ling ludis policaninon en la televida teatraĵo. Surmentinte uniformon, ŝi nature havas heroecon kaj malpliiĝas virina mildeco. En la televida teatraĵo, la policanino zorgas ĉefe pri laboro kaj forgesis atenton, zorgon kaj komprenon al edzo, tial aperis fendo en ili geedzeco. Li Ling diris, ke kompare kun pasintaj roloj de freŝa instruistino kaj malfrivola ŝtatpatrino, tiu rolo venis el ordinara vivo kaj aspektas viveca kaj freŝa. Tio akcelis ŝian krean impulsadon. En la teatraĵo, ŝia prezento vera kaj natura, reale spegulas ĝojon kaj triston de mezaĝuloj en vivo, sento kaj kariero. Ŝia elstara prezento gajnis honoron de spektantoj.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto