Vizitu Forumon

Protekto de Granda Muro gajnis frukton

(GMT+08:00) 2009-10-23 11:18:13

La Granda Muro estas plej longa antikva militafera instalaĵo en la mondo. Do kia longa ĝi ja estas? Delonge ne estas preciza respondo. Antaŭ nelonge, ĉina Ŝtata Relikva Administracio kaj Buroo pri Mezuro kaj Mapo kune publikigis longecon de Granda Muro en la dinastio Ming je 8 851,8 kilometroj. Tio estas la unua fojo, ke Ĉinio publikigis precizan longecon de la Granda Muro de la dinastio Ming. Preciza mezuro de longeco de la Granda Muro estas unu el programoj de funkciigata inĝenieriaĵo pri protekto de la Granda Muro kaj la preciza cifero markas, ke la inĝenieriaĵo gajnis frukton kaj tio liveras fortan subtenon al ellaboro de ĝenerala plano por protekto de la Granda Muro.

De la 7-a jarcento a. K, komenciĝis konstruado de la Granda Muro kaj la konstruado daŭris pli ol 2 000 jarojn. Restaĵoj de la Granda Muro disvastiĝis en pluraj provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj de Ĉinio. La Granda Muro de la dinastio Ming konstruiĝinta de la 14-a ĝis la 16-a jarcento, estas unu el Granda Muro kun plej granda konstrua skalo kaj plej forta konstrua kvalito.

Pri longeco de la Granda Muro, delonge ne troviĝas preciza cifero. Ĉinaj popolanoj nomas ĝin Dekmil-lia Longa Murego (en la ĉina lingvo, "li" estas longeca unuo egala al duona kilometro ). Ĉina fakulo esploranta la Grandan Muron kaj honora estro de Ĉina Societo pri la Granda Muro sinjoro Luo Zhewen priskribas la Grandan Muron serpentuman. Li diris:

"La Granda Muro estis konstruata en kontinuaj 2 mil jaroj kaj tio ne okazis en aliaj lokoj en la mondo; laŭ antaŭaj materialoj kaj esploro, la Granda Muro serpentumis je 50 miloj da kilemetroj. Cetere ĝia enhavo estas riĉa. Ĝi estas parto de historio de la ĉina feŭda socio kaj spegulas ŝanĝiĝon de la ĉina feŭda socio kaj vere estas frukto de la ĉina popolo."

Por la ĉina nacio, la Granda Muro ne simple estas antikva konstruo, sed estas simbolo de la nacia spirito. En Ĉinio estas proverbo, t.e. tiu kiu ne venas al la Granda Muro, ne estas vera viro. En tiu senco, la Granda Muro estas movforto por stimuli kuraĝecon kaj diligentecon de la ĉina popolo. Sinjoro Liu Zhewen 85-jara, partoprenis en mezuro kaj protekto de la Granda Muro ekde la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento. Tiam ĵus fondita Ĉina Popola Respubliko komencis preni protektan rimedon al la Granda Muro.

Nun Ĉinio praktikas projekton pri protekto de la Granda Muro kaj laŭ plano, de 2005 ĝis 2014, per tiuj dek jaroj, oni plenumos enketon al riĉfonto de la Granda Muro, aranĝos ĉiflankan arkivon, redaktos Planon pri Protekto de la Granda Muro, difinos protektatan sferon kaj faros savadon kaj protektadon al gravaj sekcioj. Unu el tiuj gravaj laboroj estas fari enketon al riĉfonto de la Granda Muro.

En 2007, ĉina Ŝtata Relikva Administracio kaj Buroo pri Mezuro kaj Mapo kunlabore komencis la mezuran laboron al la Granda Muro. De la lastaj du jaroj, pli ol cent laborantoj disvolvis la laboron en 10 provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj, kiuj estas ĉe la Granda Muro de la dinastio Ming. Ili ne nur mezuris konkretan longecon de la Granda Muro, sed ankaŭ faris enketon kaj esploron pri tieaj relikvoj, historio kaj humanisma medio. Wang Lei, ĝenerala vic-inĝeniero de Mezura kaj Projekta Esplorejo de Pekino partoprenis en enketo de la Granda Muro en Pekino. Li konigis:

"Ni utiligas modernigan rimedon por fari mezuron. En la kampa stato, estas malfacile por ni konfirmi startpunkton de la Granda Muro, ĉar en iu loko, monto estas parto de la Granda Muro, tial ni ĉeloke grimpis sur monto; ie estas eĉ klifo."

Laŭ cifero post konciza mezuro, la Granda Muro de la dinastio Ming longas je 8 851,8 kilometroj, de Hushan de la provinco Liaoning ĝis la pasejo Jiayuguan en la provinco Gansu, trapasante 156 gubernioj de dek provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipo.

Laŭ konigo de fakuloj, samtempe kun mezuro de longeco de la Granda Muro, oni ankaŭ fari enketon pri protekta kaj administra stato kaj stato de ruiniĝo kaj gajnis multajn detalajn kaj koncizajn ciferojn. Tiuj fruktoj donas fortan subtenon al ellaboro de protekta plano, redakto de protekta kaj ripara projekto kaj establo de ĉiflanka arkivo.

Laŭ laborplano de koncerna departemento, ĝis la fino de la venonta jaro, oni plenumos enketon al bazaj ciferoj de la Granda Muro de aliaj dinastioj kaj protekta plano kaj leĝdona laboro surbaze de la enketo paŝo post paŝo disvolviĝos.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto