Vizitu Forumon

Srilankaa junulo Anura en Ĉinio

(GMT+08:00) 2009-11-12 09:56:40

(Materiala foto pri teĝardeno en Sri-Lankao)

Karaj amikoj, hodiaŭ ni konigu al vi srilankaan junulon Anura, kiu komercas en Ĉinio.

"Mi, Anura, venis el Srilankao; en ĝi multas trezoroj, bruna teo, kokoso kun aroma odoro."

Jen estas la srilankaa junulo Anura parolanta flue en la han-a lingvo.

"Ni rigardu la koloron de la srilankaa Kandy-teo. Verŝante teakvon oni ne plenigas tason, ĉar ankoraŭ devas aldoni iom da lakto."

Kiam ni renkontis lin en internacia teurbo en Maliandao, kvartalo Xuanwu de Pekino, li prezentis al klientoj kiel infuzi la srilankaan Kandy-teon.

Anura diris, ke la reformado kaj malfermo malfermis la pordon de interfluoj inter Ĉinio kaj la mondo kaj pro tio sennombraj eksterlandanoj, kia li, kiuj ŝatas Ĉinion kaj la ĉinan kulturon, alvenas al Ĉinio, kaj ĉi tie lernas la ĉinan kulturon kaj propraokule vidas la progresadon kaj evoluadon de la ĉinaj ekonomio kaj socio. Estas Ĉinio, kiu donas al li la valoran ŝancon sin progresigi, pli kaj pli disvolvi kaj superi.

Antaŭ 14 jaroj, la 19-jara Anura venis al Ĉinio kaj de tiam li neniam forlasis ĝin. Li diris, ke la ĉina uŝuo altiris lin al Ĉinio, kaj ŝanĝis la vojon de lia vivo.

"Mi ja estas obsedato de la ĉina gongfuo kaj alvenis al Ĉinio. Antaŭ ol veni al Ĉinio mi lernis uŝuon tri kaj duonan jarojn en Srilankao. En 1995 la ĉina registaro liveris stipendion al Srilankao por lerni uŝuon kaj mi estis bonŝanca, fojrefoje ekzamenite."

Influate de la familio, li de infaneco ŝatas apreci filmon ludatan de Li Xiaolong kaj sonĝis fariĝi tia "fluganta homo".

Li lernis uŝuon en la Ĉina Sporta Universitato dum tri jaroj. Tie Anura ege trezoris tempon kaj persisteme sin ekzercis diligente. Li ankaŭ intense interesiĝis pri la ĉina kulturo.

En la jaro 2000 li estis akceptata kiel disĉiplo de la ĉina fama artisto pri humura dialogo sinjoro Ding Guangquan, kaj gvidate de majstro li lernis Pekinan Operon kaj aliajn artojn de Ĉinio. Poste li partoprenis en multe da prezentadoj kaj konkursoj. Per siaj lertaj han-a lingvo, gongfuo kaj artaj prezentadoj li konkeris la aprobon de ĉinaj spektantoj kaj ankaŭ multe da premioj kaj honoroj.

Samtempe kun ĉio ĉi li ankaŭ gajnis la plej valoran riĉaĵon – amon de ĉina knabino. La sama alta ŝatado pri uŝuo kaj la ĉina kulturo proksimigis la gejunulojn, ili konatiĝis kaj ekamis unu la alian. Por la amo Anura forlasis la planon reveni al la patrolando kaj senhezite restadas en Ĉinio. En 2003, Anura, per eminenta atingo, magistriĝis pri industria kaj komerca administrado en la Ĉina Popola Universitato, kaj la geamantoj geedziĝis.

Retrorigardante al la 14 jaroj da lernado, vivado kaj laborado en Ĉinio, Anura diris, ke Ĉinio alportis al li spacon kaj ŝancon por lia kreskado. Kaj en tiuj 14 jaroj Ĉinio evoluis tago post tago. La ĉinaj ŝanĝiĝoj lin surprizis kaj stimulis.

"En la pasintaj 14 jaroj Ĉinio terskue ŝanĝiĝis. Ni prenu Pekinon kiel ekzemplon. Pekino antaŭ 14 jaroj jam ne kompareblas kun la nuna. Ĝi finkonstruis ses ringajn ŝoseojn, sennombrajn ĉielskrapantojn, kaj tiel plu, kaj tiel plu. La ĉinoj, per sia oferemo, kreas la hodiaŭan prosperan Ĉinion."

Nun Anura faras en Pekino negocon pri bruna teo de Srilankao. Li diris, ke Ĉinio estas granda lando en produktado de verda teo, dum Srilankao, granda lando en produktado de bruna teo. Teo estas kaj komercaĵo kaj vehiklo de la tea kulturo. Li volas esti kultura komercisto, dank' al komercado pri teo, disvastigi la tean kulturon kaj pliigi la ekonomiajn kaj komercajn rilatojn kaj kulturajn interfluojn inter Ĉinio kaj Srilankao. En la ceremonio memora al la 52-a jariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj okazigita de la srilankaa ambasadorejo en Ĉinio, la 6-an de marto, 2009 li estis premiata pro investo kaj komerco inter Ĉinio kaj Srilankao. Anura diris, ke tio ja estas pozitiva aprobo al lia klopodado en la lastaj jaroj por antaŭenpuŝi komercadon inter la du landoj kaj ankaŭ movforto al lia estonta antaŭenirado.

"Mi esperas pli vastan spacon al mia kompanio. Mi planas konigi al Ĉinio srilankaajn tradiciajn metiartaĵojn kaj kokosvinon. Mi okupiĝos ĉiam pri komerco inter Ĉinio kaj Srilankao."

Demandite pri lia komercado nur inter Ĉinio kaj Srilankao, Anura diris:

"Srilankao estas mia patrolando, kie mi naskiĝis; tamen ankaŭ Ĉinio estas mia patrolando, kie mi kreskas kaj maturiĝas. Post kvin jaroj egalos la tempodaŭroj de mia vivado respektive en Srilankao kaj en Ĉinio. Mi amas miajn du patrolandojn. Malkaŝe dirite, mi pli preferas Ĉinion, ĉar ĉi tie vivas miaj edzino kaj infano kaj estas mia propra familio."

Loko, kie estas amo, estas do hejmo. Li diris, ke li restados en Ĉinio. Ĉar ĉi tie estas liaj amo, entrepreno, kaj de li ŝatataj uŝuo, humura dialogo, Pekina Opero kaj similaj.

Karaj amikoj, hodiaŭ ni rakontis pri la srilankaa junulo Anura en Ĉinio.

 

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto