Vizitu Forumon

Arba Animo

(GMT+08:00) 2009-11-17 18:39:55

Sinjoro Wu Xinyuan aperigis 150 distingiĝajn artajn fotojn de 75 specoj de antikvaj kaj famaj arboj sur kaj kompletigis la libron per pli ol 300 peomoj, eseoj kaj artikoloj por konigi la arbojn el multaj flankoj,ekzemple, estas paragrafeto en la konigo pri ĉenomelarbo en Huayan-templo de Qingdao: la frukto de ĉenomelo medicine funkcias, plej efikas en kuraco de kramfo. Kiam oni kramfas, oni kriu "ĉenomelon" aǔ skribu "ĉenomelon" sur la kramfejo, tuj ĉesis la konvulsio. Neklarigebla estas la principo!

En Qingdao, turistoj plej multe vidas soforojn starantajn ĉe la stratoj kaj vojoj. Soforo estas unu el la kvin popularaj arbspecioj de Qingdao, transplantita de germanoj antaǔ pli ol cent jaroj. La urbanoj, superintaj kvardek jarojn, kunportas la infanecan memoron: plektinte soforan foliotigon, petolemaj infanoj murmuras "foliiĝi printempe, flori somere, foliofali aǔtune kaj tignudiĝi vintre", samtempe senfoliigas la tigon. Tio estas knaba ĵaluzo. Kiam venas la sezono por florado de la soforoj, aromas la tuta urbo. La soforfloraĵoj estas apetitdonaj kaj la ĝuindaj por popolanoj en eksomeriĝo. Lastajn jarojn, iuj stelnivelaj restoracioj aperigis "soforfloraĵan bankedon" kiu sekvas la furoron revenigi la naturon, estas vaste ŝatata.

Por rememorigi la pasintecon, eble, la fotoj en la libro estas tute nigrblankaj. Pri tio, Wu Xinyuan havas sian inteligenton:

"La nigrblanka foto postulas altan fotografian teknikon. Cetere mi fotis la antikvan arbon, elektis la velkintajn branĉojn. La sekaj vergoj bone aludas la ŝanĝiĝojn de la naturo. Nigrblanka foto havas senton animskua."

Vere, tiel impresas la fotoj. Ni donu ekzemplon: Estas antikva soforo en Qufang-vilaĝo de Pingdu-gubernio sub Qingdao. La arbo jam 630-jariĝis. En 1990, ĝin trafis la tondro, kaj estis detranĉita la ĉeftrunko. Tamen surprize, la tondrita arbo estas ankoraǔ plena de vivo, precipe la detranĉejo ekstreme similas al virina genera organo. Sinjoro Wu Xinyuan donis poemeton por prikanti la obstinan vivecon .

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto