Vizitu Forumon

Dek Internaciaj Amikoj de Ĉinio

(GMT+08:00) 2009-12-07 15:33:26

Antaŭ nelonge publikigita estas rezulto de surreta prijuĝado pri dek internaciaj amikoj de Ĉinio. La prijuĝado estas iniciatita de Ĉina Radio Internacia kaj kune organizita kun la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Alilandoj kaj la ĉina Ŝtata Administracio pri Aferoj ĉe Alilandaj Ekspertoj. Tiu ĉi kampanjo ricevis viglan reagon de ĉinaj retanoj. Sinjoro Wu Jianmin, ĉina veterana diplomato, intervjuate, esprimis laŭdon al la kampanjo. Li opiniis, ke tiu ĉi agado efike akcelas komprenon de la mondo al Ĉinio.

La 1-a de oktobro ĉi-jare estas la 60-a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. La celo de la surreta prijuĝado por "Destinligo kun Ĉinio – Dek Internaciaj Amikoj" estas veki rememorigon al alilandaj amikoj, kiuj faris kontribuon por la fondiĝo kaj evoluado de nova Ĉinio. Post la balotado de retanoj dum 40 tagoj, kanada doktoro Norman Bethune, kiu oferis sian vivon en la Kontraŭjapana Rezistmilito por kurace savi ĉinajn militistojn en la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento, germano John H.D.Rabe, kiu savis 250 mil ĉinajn ĉefurbajn civitanojn el buĉtranĉiloj de japanaj agresantoj, kaj Juan Antonio Samaranch, dumviva honora prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, kiu klopodis sukcesigi la okazigon de la Pekinaj Olimpikoj, kaj aliaj amikoj estas elektitaj kiel dek internaciaj amikoj de Ĉinio. Wu Jianmin esprimis:

"Tiuj ĉi elektitaj personoj solidare koncernas la historion de la popola respubliko. Norman Bethune helpis Ĉinion en la Kontraŭjapana Rezistmilito kaj fordonis sian vivon en Ĉinio. Ĉinoj sopiras pri li. Tiam la ĉina popolo troviĝis en la plej malfacila periodo, kaj li venis al Ĉinio por helpis ĝin. Ni estas tre kortuŝitaj. Kaj John H.D.Rabe. Li diskonigis al la publiko la veron de la Nankina Masakro far japanaj agresantoj. Kaj Juan Antonio Samaranch. Li multe rilatas al la Pekinaj Olimpikoj, kiuj vidigis al la mondo veran Ĉinion. Sinjoro Samaranch havas malproksimvidon. Li opiniis, ke okazigo de olimpikoj en Pekino utilas al kompreno de la mondo al Ĉinio, kaj interalie Ĉinio havas kvalifikon okazigi olimpikojn. Lia vidpunkto donis al ni grandan kuraĝigon."

La surreta prijuĝado funkciis de la 31-a de aŭgusto ĝis la 10-a de oktobro. Pro la vigla partoprenado de retanoj oni kolektis sume 56 milionojn da balotiloj. Sinjoro Wu Jianmin opiniis, ke la aktiveco de ĉinaj retanoj en tiu ĉi balotado esprimas la sopiron kaj dankemon de ĉinoj al internaciaj amikoj.

"Ilia agado donis al mi tian impreson, ke Ĉinio nun leviĝas. Dum la leviĝo ni ricevas subtenon de multaj homoj el la mondo, inkluzive de la elektitaj dek. Tio donis al ĉinoj konsideron, ke kiam nia lando kreskas, ni ne permesas al ni forgesi internaciajn amikojn, kiuj faris kontribuon al Ĉinio."

La organizintoj de la surreta prijuĝado konsultis multege da historiaj materialoj kaj serioze elektis 50 internaciajn amikojn el Eŭropo, Ameriko, Azio, Pacifiko kaj Afriko kiel kandidatojn. Ili aŭ venis al Ĉinio el malproksimaj lokoj por helpi la konstruadon kaj disvolvadon, aŭ laboris super esplorado pri la ĉina kulturo en sia lando, aŭ klopodis akceli interkomprenon inter Ĉinio kaj la mondo. Sinjoro Wu Jianmin opiniis, ke la ĉefaj kialoj, kiuj allogas internaciajn amikojn helpi Ĉinion, estas alta atento pri civilizacio kaj subteno al justaj aferoj.

Okaze de la 60-a datreveno de la fondiĝo de nova Ĉinio, la ĉina registaro kaj popolaj organizaĵoj faris serion da agadoj, por memorigi la iritan vojon de nova Ĉinio dum 60 jaroj kaj akiritajn fruktojn. Tiu ĉi surreta prijuĝado, celanta internaciajn amikojn el la tempo de cent jaroj antaŭ kaj post la fondiĝo de nova Ĉinio, kune organizata de aŭtoritataj institucioj, kaj perbalote partoprenata de ordinaraj ĉinaj retanoj, neniam okazis de post la fondiĝo de nova Ĉinio. Sinjoro Wu Jianmin esprimis grandan laŭdon pri la kampanjo. Li diris, ke tia afero estas farinda, ĉar ĝi akcelas komprenon de la mondo al Ĉinio.

"Laŭ mi tio estas tre bona. Por kompreni iun landon oni povas fari tion per diversaj manieroj. Per diversaj agadoj, ekzemple, per surreta prijuĝado, oni eble havas pli profundan komprenon al Ĉinio. Tial tiaj aferoj estas laŭdindaj. En ĉiu periodo ni havas ĉefan enhavon por konigi Ĉinion al la mondo, sed ni devas havi konkretajn ekzemplojn, el kiuj oni havu bonan impreson iom post iom."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto