Vizitu Forumon

Ĉina merkato de novjaraj filmoj

(GMT+08:00) 2010-01-12 10:48:24

foto por la filmo Simpla Nudela Rakonto

En 2009 la ĉina filma merkato estis eksterordinare prospera en la fono de ekonomia depresio tra la tuta terglobo. Filmoj investitaj per kapitalo de la ĉina interna loko, Hongkong, eŭropaj landoj kaj Usono estis preskaŭ prosperaj tra la tuta jaro. La totala bilet-vendsumo prognoze superas 6 miliardojn da juanoj. Laŭ ne kompleta statistiko, ĝis oktobro de 2009, bilet-vendsumo en diversaj lokoj de Ĉinio superis 5 miliardojn da juanoj.

Meze de 17 filmoj, kies respektiva bilet-vendsumo superis cent milionojn da juanoj, estas 10 filmoj investitaj per kapitalo de la ĉina interna loko. Profesiuloj ĝenerale opinias, ke ĉinaj lokaj filmoj jam trovas ekvilibran punkton por arta valoro kaj komerca funkciigo kaj ekiras en periodon de ora disvolviĝo.

En vespero de la 10-a de decembro, temperaturo en Pekino estis sub la nulo, tamen ekster 70 kinejoj, ankoraŭ troviĝis homoj, kiuj atendis projekcion de filmo. Ili ŝajne forgesis la nulgradan temperaturon. Yang Na 27-jara kun sia amiko kune venis por spekti novjaran filmon kameraitan de ĉina fama reĝisoro Zhang Yimou. Yang Na diris:

"Mi preferas komedion, pro tio mia vivo estas ne tiel serioza. Spekti filmon estas rimedo por forigi malstreĉecon."

En 2009, periodo por novjaraj filmoj anticipe alvenis. En la 13-a de novembro, sursceniĝis holivuda filmo 2012 kaj tio estas marko por komenciĝo de la periodo. Sekve projekciiĝis filmoj Hua Mu-Lan kaj Avatar.

foto por la filmo Avatar

Koncepto pri periodo por novjaraj filmoj komenciĝis en 1998 kaj ĝi aludas periodon de la mezo de decembro ĝis fino de Printempa Festo laŭ la ĉina luna kalendaro. En 2009, meze de la periodo, sursceniĝis filmoj duoble pli multaj ol en la pasinta jaro kaj averaĝe projekciiĝis nova filmo en du tagoj.

Yu Chao, vicdirektoro de Pekina Ĉefurba Kinejo, diris:

"Ni aranĝas anticipan vendadon de biletoj. Ĝenerale nia kinejo estas homplena por filmo-spektado antaŭ la 22-a horo, tio montras altan atenton de spektantoj al tiuj novjaraj filmoj. Do ni alte atentas servon al spektantoj por ke ili ĝuu facilan kaj rapidan bilet-aĉetadon."

Simpla Nudela Rakonto estas plej freŝa filmo kameraita de ĉina fama reĝisoro Zhang Yimou kaj ĝi priparolas rakonton, ke mastrino de iu nudela bufedo ne plu volas suferi turmenton de edzo. Ŝi enamiĝas al kelnero. Sekvas serio da venĝaj mortigoj. Zhang Yimou, kiu lertas en kameraado de granda panoramo kaj homa animo, ŝanĝas sian stilon. Zhang Yimou diris, ke tio estas defio al li mem. La filma merkato devas liveri stilon plaĉan al ĉefflua juna spektantaro.

"Junuloj estas niaj ĉefaj spektantoj, do laŭ mi, oni devas preni malsaman rimedon, pli diversecan aŭ alian formon por kontentigi ilian ŝaton, tio estas mia provo. Mi opinias, ke la ĉina socia disvolviĝo estas tiel rapida kaj ni ne devas fiksi nin ĉe unu formo. Laŭ arta flanko, ni esperas provi novan stilon kaj tio ankaŭ estas defio por ni mem."

Pri la filmo spektantoj havas diferencajn opiniojn, tamen tio tute ne influas ĝian bilet-vendsumon. Bilet-vendsumo de la filmo en la unua tago superis 20 milionojn da juanoj.

foto por la filmo Hua Mu-Lan

Vicestro de esplora departemento de esplorejo por la ĉina filma arto sinjoro Huangfu Yichuan opinias, ke merkata komerca koncepto estas vaste agnoskata en la ĉina filma rondo.

"Merkata komerco estas tre grava. De originala kreado, oni devas konsideri akcepton de spektantoj, propagandan rimedon kaj aktoran elektadon. Tio estas sistema koncepto."

Laŭ Chen Shan, profesoro de Pekina Filma Instituto, sukceso de la ĉina filma merkato en 2009 atestas maturon de la ĉina filmo post kelkjara esplorado.

"La merkato havas certan skalon kaj fidelajn spektantojn. Filma investo, produkto kaj spektantaro eniras en kontentigan periodon kaj disvolviĝo por la filma merkato estas relative optimisma."

Tamen Chen Shan montris, ke la plej ŝlosila problemo estas tio, kiel oni efike plivastigu la merkaton en ĉinaj mezaj kaj malgrandaj urboj, kontentigu bezonadon de spektantoj en diversaj lokoj de Ĉinio kun diversa edukiteco kaj kreu filmojn kun influodoneco kaj ĉina kultura enhavo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto