Vizitu Forumon

Koncerto de komponaĵoj de Li Haiying

(GMT+08:00) 2010-02-17 14:55:19

Karaj amikoj, en la hodiaŭa Muzika Programero ni konigu plu la koncerton de komponaĵoj de Li Haiying.

Jen estas la kanto "La sudo en sonĝo", prezentita de juna kantisto Lei Jia. La kanto estas verkita de komponisto Li Haiying en la 80-aj jaroj de la lasta jarcento. La melodio estas tenera kaj lirika, kaj ankaŭ sopira al antikveco. "Verdas la herbaro, bluas la akvo, tie situas mia hejmloko en blanka nubaro, sude de la rivero. Ŝvebas pluveroj, zigzagas pontetoj kaj en mia sonĝo navigas blankaj veloj, sude de la rivero. Kiam ŝvebis la ĉivesperaj nuberoj, kiam vidiĝis la ĉivesperaj nimfeoj? Ĉu mi povus sonĝi en poezia antikveco? Ĉu mi povus vin akompani en longa dormado?"

Li Haiying estas unu el la plej eminentaj komponistoj en la nuna Ĉinio. Li naskiĝis en la jaro 1954 kaj de la infaneco ŝatas muzikon. 16-jara li ludis violonon en arta trupo, kaj poste sisteme studis komponadon en konservatorio. Li verkis multe da popularaj kantoj furoraj en Ĉinio.

Jen estas la amkanto "Mian amon al vi", tema kanto de televida filmo "Virino denaske emas sonĝi", verkita de Li Haiying en la jaro 1993. Ĝin prezentas fama kantisto Chen Ming en la koncerto.

La verkoj de Li Haiying kompakte ligiĝas kun la epoko, spegulas la kvintesencon de la populara muziko kaj bone kunfandiĝas kun la klasikaj kaj nacistilaj muzikaĵoj, kaj tiel estas ĝuoplenaj por la popolanoj.

Jen estas la kanto "Trans riveron" el pluraj muzikaj elementoj. La kanto humure esprimas la puran amon inter paro da gejunuloj.

"Antaŭ amanto serpentas rivero, kaj amatino kantas dolĉan kanton trans la rivero, kaj pro tio ondiĝas la koro de la amanto. Kiam vi, mia karulino veturigos min al la alia bordo? Se vi volas transveturi la riveron, do bonvole faru antifonadon. Mi ne demandas pri floro, nek pri abelo; sed ĉu vi perceptas mian koron, kaj pro tio vi volas transveturi la riveron?"

El la programo de la koncerto oni kvazaŭ legas 30-jaran kronikon de ĉinaj popularaj kantoj. Multaj kantoj ege popularaj tra la tuta lando estas verkitaj de Li Haiying, ekzemple, "Lun-arko", "Mi ne volas diri", "Ĉien ekskursu", "Kanto pri sep filoj" kaj "Amo, kiel aero". Tiuj verkoj plene manifestas la evoluadon de ĉina populara muziko kaj la socian ŝanĝiĝon alportitan de la reformado kaj malfermo, kaj esprimas la humanecan spiriton kaj koncepton pri kreado de la komponisto.

Jen estas la kanto "Kanto pri sep filoj", komponita de Li Haiying. En la jaro 1997, renkontante al la reveno de Aomen al la patrolando, la Ĉina Centra Televidstacio turnis fakan televidan filmon "Jaroj de Aomen". La teksto de la tema kanto de la filmo devenas de la ciklo "Kanto pri sep filoj", verkita de la ĉina fama patriota poeto sinjoro Wen Yiduo. "Aomen", la unua ĉapitro de la ciklo, esprimas la indignon de la poeto kontraŭ la imperiismaj agresintoj. Li Haiying adaptis profundsentan kaj sincerecan melodion al la poemo kaj per tio esprimas la komunan aspiron de la ĉina nacio al la unueco de la patrolando. Post kiam la filmo elsendiĝis, "Kanto pri sep filoj" profunde kortuŝis milionojn kaj milionojn da ĉinoj kaj ĉindevenuloj, precipe la aomen-anoj ege varme eĥis al ĝi.

Pro sia eminenta komponado, Li Haiying iam gajnis pli ol cent premiojn en- kaj ekster-lande, plurfoje laboris kiel muzika direktanto por la Printemp-Festa Vespero de la Ĉina Centra Televidstacio. Krome, li ankaŭ ofte servis kiel ĵuriano por internacia popularmuzika konkurso, kaj faris sian kontribuon por antaŭenpuŝi evoluadon de la populara muziko.

Karaj amikoj, fine de la hodiaŭa programero ni kune aprecu lian lastatempan komponaĵon "Amo, kiel aero" por la televida filmo "Feliĉo floras", rakonto pri kreskado de junuloj en armeo en la paca epoko. La melodio estas freŝa kaj natura, esprimas la junecan pasion, kaj la leĝera kaj ne klare direbla sento ja estas la arda amo de gejunuloj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto