Vizitu Forumon

"Haibao" ĉiĉeronas en ĉina pavilono

(GMT+08:00) 2010-02-26 17:05:25

Saluton! Karaj amikoj, mi estas "Haibao" -- talismano de Ŝanhaja Monda Ekspozicio. ("Haibao" signifas trezoron de la maro. La talismano estas homforma kaj marblua. Alegorie ĝi estas vitala kaj viveca. Ĝia rido esprimas la entuziasmon kaj grandanimon de ĉinoj. Ĝia suprenlevita dikfingro estas sincera invito al amikoj tra la mondo.) En la 1-a de majo, 2010, malfermiĝos Ŝanhaja Monda Ekspozicio. Dum la 180-taga ekspozicio, "Haibao" bonvenigas amikojn tra la mondo gastiĝi ĉe la ĝardeno de la Monda Ekspozicio. Hodiaǔ, Haibao estu ĉiĉerono kaj gvidu amikojn al pavilono de gastiganta lando – la ĉina pavilono. Je la fino de la programero, mi proponos demandojn por via respondo. Memoru, ke la respondoj ja troviĝas en mia konigado!

La ĉina pavilono situas en kerna tereno de la ĝardeno de la monda ekspozicio, konsistanta el la tereno de la ĉina ŝtato, tereno de ĉinaj provincoj kaj tereno de Hongkong, Taiwan kaj Aomen. La ĉina ŝtata tereno estas titolita kiel la ŝtata nomkarto, estas fenestro, tra kiu oni proksimiĝos al la ĉina kulturo, perceptos la ideologion de ĉinoj kaj komprenos la nocion pri valoroj de nuna Ĉinio.

La ekspozicia spaco de la tereno pri ĉina ŝtato, du-kaj-duone granda de ludkampo de piedpilko, estas plej granda inter ĉiuj de la ekspozicio, regas la ĉina gusto en desegnado. Ĝia ekstero estas ruĝka, kun la formo de Dougong-o (kroneca), sistemo de ĉinstilaj konzoloj enfiksitaj inter la supro de kolono kaj transversa trabo. Ĝi simbolas la spiriton kaj karakteron de la ĉina kulturo.

La tereno de ĉinaj provincoj estas spaco por diversaj provincoj de Ĉinio. Ĝi aspektas multe ĉineca kun multaj elementoj de ĉina antikva tradicio. En muro de ĝia plej ekstera ringa koridoro estas 34 ideogramoj de ĝuan-kaligrafio (speco de antikva stilo de ĉina kaligrafio), kiuj estas la nomoj de antikvece ĉinaj dinastioj, aludante, ke la ĉina historio kaj kulturo datiĝas tre malproksime. Ĉiuj provincoj de Ĉinio estos en eksponado en la Monda Ekspozicio. Tiam amikoj el diversaj landoj traumantaj la terenon de ĉinaj provincoj, povos skize impresiĝi pri la moroj kaj kutimoj de diversaj lokoj de Ĉinio.

Sekve, Haibao konduku vin traumi la terenon por Hongkong, Taiwan kaj Aomen. La hongkong-a halo temas pri "Senlima Urbo—Hongkong", ampleksante 6 karakterojn kaj elementojn de Hongkong: ĝia aparta situo kaj perfekta konstruo de publikaj vorkoj; la kompaktaj kontaktiĝoj kun mondaj kaj landinternaj urboj ĉinaj; ĉiudirektaj trafikaj retoj kaj efikaj servoj por transportado; progresintaj sciencteknikoj en informado kaj komunikado; libera cirkulado de kapitalo, varoj kaj informizoj; kuniĝo de okcidenta kaj orienta kulturoj plurinkluzivaj; la urbo de kontinua disvolvo kun bonkvalita vivo de riĉa kreiveco.

La formo de la halo de Aomen similas amindan "jadan leporon". Oni prenas dutavolan vitrecan folion kiel ĝian eksteran aspekton por oftigi ŝanĝojn de la koloroj kaj eksponi malsamajn bildojn. La kapo kaj la vosto de la jada leporo estas libere supren kaj malsupren moviĝantaj balonoj. Dum la monda ekspozicio, vizitantoj al Aomen-a halo ricevos leporan lanternon kiel donacon.

La halo de Taiwan konsistas el montforma konstruo, giganta vitra tegmenta lampo kaj LED-lumila volba ekrano. Laǔ konigo de ĝia arkitekto, la ekstera aspekto de Taiwan-halo fontas de antikva Kongming-lanterno. (Kongming estis militisto en ĉina antikveco. Kongming-lanterno estas el papero kolona kun malfermo en fundo, lumigite, ĝi leviĝas kaj flirtas en aero). Lumigi la tegmentan lampon, esti benata kaj spekti la volbekranan filmon estas grava enhavo eksponata de la halo de Taiwan, temas pri "Natura Urbo", "Anima Urbo".

Karaj amikoj, nun venas la unua demando: En kiu tago malfermiĝos Ŝanhaja Monda Ekspozicio? Sekve la dua: Kia koloro estas la ĉina pavilono de Ŝanhaja Monda Ekspozicio?

Bonŝancon al vi!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto