Vizitu Forumon

Finiĝis la 21-aj Vintraj Olimpikoj en Vankuvero

(GMT+08:00) 2010-03-01 12:35:57

La 28-an de februaro en Vankuvero finiĝis la 21-aj Vintraj Olimpikoj. La ĉina delegacio per la gajno de 5 oraj, 2 arĝentaj kaj 4 kupraj medaloj atingis la plej bonan rezulton en la historio de sia partopreno en la Vintraj Olimpikoj.

En la lasta tago de la Vankuveraj Vintraj Olimpikoj norvega sportisto Petter Northug gajnis la viran 50-kilometran trakampan skiadon, kaj la kanada teamo venkis la usonan en la finalo de la vira glacihokeo per 3 kontraŭ 2.

La kanada degelacio ricevis la unuan lokon per la gajno de 14 oraj medaloj en la Vintraj Olimpikoj, la germana la duan lokon per 10 oraj medaloj, la usona kaj norgeva dividis la trian lokon respektive per 9 oraj medaloj. La ĉina delegacio okupis la 7-an lokon per 5 oraj medaloj. Tio estas la plej bona atingo de la ĉina delegacio de 30 jaroj post la ekĉeesto al la Vintraj Olimpikoj.

En Vankuvero sportistoj el diversaj landoj kaj regionoj kreis 2 mondajn kaj 10 olimpikajn rekordojn. La ĉina teamo rompis la mondan rekordon de la virina 3000-metra kurtkureja stafetsketado kaj Zhou Yang tiun de la virina 1000-metra kurtkureja rapidsketado.

La 21-aj Vintraj Olimpikoj inaŭguriĝis la 12-an de februaro en Vankuvero. Ĉirkaŭ 5 500 gesportistoj el 80 landoj kaj regionoj ĉeestis al ĝi kaj konkursis inter si por 86 oraj medaloj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto