Vizitu Forumon

Estu feliĉa

(GMT+08:00) 2010-03-10 10:01:44


singapura kantistino Cai Chunjia

En hodiaŭa programero, ni konigu al vi serion da popularaj kantoj de junaj muzikistoj. Unue bonvolu aŭskulti novan kanton de singapura kantistino Cai Chunjia sub la titolo "Estu Feliĉa". La kanto estas plena de feliĉo. La kanto tekstas: "Vi estas mia plej origina fido, vi devas esti feliĉa kaj persisti  ĝis la lasta sekundo, tio ne estas komplika. Vi estas mia plej granda sopiro, vi devas esti feliĉa."

La kanto "Estu Feliĉa" estas verkita de Cai Chunjia mem. Ŝi diris, ke la kanto estis verkita por ŝi mem kaj esprimas bondeziron al aliaj. En decembro de la pasinta jaro, Cai Chunjia finis 10-jaran longdistancan amkuradon kaj edziniĝis al sia amanto. Ŝi do verkis la kanton plena de memoro kaj feliĉo. Ŝi esperas kunĝui ĝojan animon kun la homoj per kanto kaj samtempe doni bondeziron pri feliĉa vivo al ĉiuj homoj.

Nun bonvole aŭskultu alian kanton de Cai Chunjia titolitan "Memserva Vojaĝo". Akompanate de freŝa kaj flua balada stilo, ŝi prikantas liberecon kaj facilecon de modernaj urbanoj sopirantaj al libera vivo.

En la lastaj jaroj, memserva vojaĝo ja estas unu el amuzaj manieroj preferataj de junuloj. En semajnfino aŭ ferio, multaj gejunuloj elektas vojaĝi kun familianoj, amikoj aŭ geamantoj. Ili persone desegnas vojlinion kaj aranĝas ĉion por la vojaĝo. La vojaĝo eble estas peniga, sed plenas de lirikeco. Ĝuste kiel la kanto, "En ĉiu kruciĝejo, serĉante liberecon laŭ vojmontrilo, mi kantas en la koro. Mi estas memserva vojaĝanto, la paŝo estas leĝera kaj mi gaje marŝas, dezirante apartan vivon."


Coco Lee

Memserva vojaĝo alportas mirindecon kaj ĝojon al la vivo de la homoj kaj jam estas maniero por mildigi premon. Tamen se vi ne ŝatas sporton kaj defion, vi povas elekti alian manieron por vin amuzi. Tio estas okazigi festenon en semajnfino aŭ ferio. Nun ni kune aprecu la kanton "Party Time", prezentitan de taiwan-a kantistino Coco Lee. La melodio estas varma kaj plenas de ĝoja atmosfero.

Sekve ni kune aprecu alian kanton de Coco Lee, "Bona Animo". Mi esperas, ke vi havos bonan animstaton ĉiutage.


Guo Shuyao

Je la fino, ni kune aprecu la kanton de 19-jara taiwan-a nova stelo Guo Shuyao "Brakumo de Amo". La teksto priskribas dolĉan senton de junulino en amo. Elektronika dancmuziko kaj infaneca kantvoĉo de Guo Shuyao aldonas al la kanto freŝan kaj dolĉan guston.

La kanto tekstas: "Vi ŝatas min, mi fiktive ne sciis tion. Kiam mi vidis vian rideton, mia koro streĉite batis. Kun via apogo, feliĉo havas sian signifon."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto