Vizitu Forumon

Afrika drumo estas ŝatata de ĉinaj junuloj

(GMT+08:00) 2010-03-19 15:34:37

Nun tamburina ludarto el malproksima Afriko, estas ŝatata de ĉinaj junuloj. En Pekino, Ŝanhajo, Shenzhen kaj Kantono, multaj junuloj lernas tamburinan ludarton kaj rigardas tion kiel modon. En iu korteto de bufedejo-strato de Houhai en Pekino, en posttagmezo de ĉiu dimanĉo, amaso da fanoj pri afrika drumo faras ludadon sub gvido de sia instruisto Liu Yong. Nun ni gvidu vin al tiu junularo, kiu amas afrikan drumo-ludadon.

En posttagmezo de ĉiu dimanĉo, Liu Yong senpage donas instruadon pri ludarto al lernantoj. La instruado komenciĝis en 2008 kaj post unu jaro, troviĝas pli ol cent lernantoj. Ili organizis grupon konsistantan el Liu Yong kaj 6 eminentaj lernantoj.

Liu Yong 29-jaraĝa lernis pianan ludadon en universitato. En 2004, kiam li laboris en Yunnan, li unuafoje kontaktis afrikan drumon kaj de tiam la arto lin sorĉis. Li opinias, ke estas multaj diferencoj de afrika drumo kaj aliaj tamburoj. Aperas melankolio en aliaj tamburoj, sed ŝprucas fervora kaj brila sento kiam oni ludas afrikan drumon. Liu Yong diris:

"Mi preferas tamburon meze de instrumentoj. Aliaj drumoj havas du tonojn, sed afrika drumo plurajn. Ĝi havas grandan esprimforton."

En 2008, Liu Yong funkciigis butikon por vendi afrikajn drumojn importatajn el Afriko, Indonezio kaj Tajlando. Tamen en la komenco, la vendado estis malkontentiga. Ĉar afrika drumo estas malkonata en Ĉinio, pluraj klientoj ne scias tian instrumenton kaj eĉ opinias, ke ĝi estas seĝo. Liu Yong pensis, ke antaŭ vendo, li devas helpi al homoj kompreni afrikan tamburinan kulturon. Tial venis al li ideo doni instruadon.

"Kiel mi propagandu la afrikan drumon al pli multaj homoj, tio estas problemo. Houhai estas taŭga loko kaj mi volas tie doni instruadon. Per lernado por propagando."

Tiam Liu Yong komencis senpagan instruadon en Houhai. Komence nur kelkaj klientoj interesiĝantaj pri afrika drumo, lernis la ludarton. Tago post tago eĉ pasaĝeroj aliĝis al la vicaro. Liu Yong organizis grupon titolitan 'afrika tamburin-leono' sur reto por faciligi al fanoj de la afrika drumo fari aktivadon.

Guo Bin, kiu lernis la ludarton unu jaron, estas unu el fanoj de la afrika drumo. Li atestas kreskadon de la grupo. Li diris:

"Komence estis kelkaj homoj, sed nun pli ol cent lernas la ludarton. Ni celas konigi la arton al pli multaj homoj por ke ili komprenu kaj ŝatu ĝin. Ni ne volas sole ĝui la ludarton, sed volas doni ĝian ĝojecon kaj patoson al aliaj homoj."

 

Kurso por lerni ludadon de afrika drumo konsistas el junuloj, knaboj kaj maljunuloj. Plejparto de ili ne komprenis Afrikon kaj afrikan kulturon, tamen post lernado de ludarto, pli kaj pli multaj homoj ŝatas ĝin kaj amas Afrikon. Unu el membroj de la kurso Liu Siyuan diris:

"Mi ne havis komprenon pri Afriko, sed nur aŭskultis iom el tieaj muzikaĵoj. Post kontakto kun afrika drumo, mi havas grandan interesiĝon ankaŭ pri tiea kulturo. Per afrika drumo, mi volas koni pli multe pri Afriko, ekzemple pri tiea humanisma kaj geologia stato."

Nun Liu Yong kaj liaj lernantoj estas panoramo de Houhai. En ekstreme varma aŭ malvarma tago, ili ĝustatempe sin ekzercas. Ilia ludado altiras atenton de turistoj, ili aprecas kaj fotas. Iu turisto emociite diris:

"Estas tre interese ludi afrikan drumon en tia loko kun ĉina karakterizo. Tio estas kunfandiĝo de la ĉina kulturo kaj la afrika. En tia malvarma tago, mi ne plu sentas depresion, sed havas tre agrablan spiriton."

Fdhili Mpunji, turisto el Tanzanio, tre ĝojas vidi prezentadon de Liu Yong kaj liaj lernantoj. Li diris:

"Mi tre ĝojas, ke tiel multaj ĉinoj ludas drumon. En tiel malvarma tago, tio estas malfacile realigebla. Ili bone ludas, same kiel niaj samlandanoj."

Vidinte prosperan disvolviĝon de la kariero, Liu Yong havas novan planon. Li deziras fondi pli fakan grupon por fari prezentadon kaj ankaŭ esperas, ke pli kaj pli multaj ĉinoj komprenos afrikan drumon kaj amos la instrumenton.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto