Vizitu Forumon

Pang Qing/Tong Jian kroniĝis en Torino

(GMT+08:00) 2010-03-25 15:49:12

Vespere de la 24-a de marto en la itala urbo Torino finiĝis matĉoj de la dua tago de la Monda Artsketado. Post la matĉo de para libersketado la ĉina paro Pang Qing/Tong Jian gajnis la ĉampionecon per sia perfekta ludo.

La ĉina paro denove prezentis sian ĉarmon post la mirinda ludo en la Vankuveraj Vintraj Olimpikoj, kaj gajnis la ĉampionecon per la rezulto de 211,31 poentoj. Tio estas la dua kroniĝo en Torino por la ĉina paro, kiu jam 8-foje partoprenis en la Monda Ĉampionado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto