Vizitu Forumon

Funebro pri forpaso de Antonio Samaranch

(GMT+08:00) 2010-04-22 18:05:55

La 21-an de aprilo en Barcelono forpasis Antonio Samaranch, dumviva honora prezidanto de Internacia Olimpika Komitato, en la aĝo de 89 jaroj. Sciiĝinte pri tiu ĉi malĝojiga novaĵo multaj ĉinoj esprimis profundan kondolencon.

Antonio Samaranch estis sporta aktivulo kaj diplomato kaj dum 21 jaroj servis kiel prezidanto de Internacia Olimpika Komitato. Li estas rigardata kiel plej granda kontribuinto al la olimpika movado post Baron Pierre de Coubertin. Por ĉinoj estas neniam forgeseblaj scenoj ligitaj kun Antonio Samaranch: li kun patreca amo delikate karesis la vangon de Deng Yaping, ĉina tablotenisistino, staranta kiel ĉampiono de la solludo sur la premiada podio de la olimpikoj de 1996; la 13-an de julio, 2001, en Moskvo, li, tiama prezidanto de Internacia Olimpika Komitato, deklaris la venkon de Pekino en la konkurado pri okazigo de olimpikoj de 2008, arde atenditan de ĉinoj.

Sinjoro Wei Jizhong estas eksa ĝeneral-sekretario de la Ĉina Olimpika Komitato. Li diris, ke Antonio Samaranch estas respektinda instruisto por li, kaj malnova amiko por la ĉina popolo. Multaj sukcesoj, atingitaj de la ĉina sportista rondo, estas ligitaj kun li. En 1979 Ĉinio reakiris la leĝan statuson de la Internacia Olimpika Komitato, kaj kiel vicprezidanto de la komitato li faris grandan klopodon por Ĉinio. Wei Jizhong diris: "Li rimarkigis al ĉiuj membroj de la Internacia Olimpika Komitato, ke sen la aliĝo de Ĉinio la Internacia Olimpika Komitato ne havas la tutmondan reprezentantecon. Estas la fakto, ke Ĉinio estas giganta lando kun granda nombro de loĝantoj, tial la Internacia Olimpika Komitato ne devas ignori tion. Li postulis, ke la komitato rigardi signifon de la reveno de Ĉinio al la olimpika familio laŭ la monda konscio."

Akceptante intervjuon de raportisto el Xinhua Novaĵ-Agentejo, He Zhenliang, honora membro de Internacia Olimpika Komitato, esprimis kun profunda sento la respekton al Antonio Samaranch. Li diris, ke la forpaso de Antonio Samaranch signas la falon de giganta stelo, gvidanta la mondan sporton; la internacia olimpika movado perdis grandan gvidanton, Ĉinio bonan amikon, kaj li intiman kolegon kaj fraton. "Antonio Samaranch havis profundan amikecon al Ĉinio", He Zhenliang diris, "Li forte subtenis restarigon de la leĝa statuso de Ĉina Popola Respobliko en Internacia Olimpika Komitato kaj esperis, ke Ĉinio ludos pli grandan rolon en la internacia sporto. Li varme laŭdis la politikon de Ĉinio pri reformado kaj malfermo, kaj fieris pri la bona amiko de la ĉina popolo. "

Xu Haifeng, gajninto de olimpika ormedalo, la unua por Ĉinio, havas freŝan memoron pri Antonio Samaranch. Li gajnis la oran medalon de la vira pafado el Los-Anĝelesaj Olimpikoj de 1984. Li, staranta sur la podio, tute ne sciis, kiu donis al li la oran medalon, estas Antonio Samaranch, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato. Li diris al raportisto: "Tiam mi ne konis lin, ĉar mi estis novico kaj gajnis la olimpikan ĉampionecon nur du jarojn post kiam mi fariĝis sportisto. Kutime prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato ĉeestas ceremonion de nur la unua ormedalo en ĉiuj olimpikoj aŭ persone donas ormedalon nur al gajnintoj ŝatataj de si. Poste mi tre fieris, ke la prezidanto persone atribuis al mi la oran medalon, kiun Ĉinio gajnis la unuan fojon el olimpikoj."

Septembre de 2008 la hispana ĵurnalo Avangardo aperigis la artikolon de Antonio Samaranch Kial mi amas kaj respektas Ĉinion. Li diris en sia artikolo, "Ĉinoj alte ŝatas amikojn, kiuj helpis ilin en malfacila tempo, kaj neniam forgesas tiujn, kiuj staras ĉe ilia flanko eĉ en malfacila situacio, kaj ĝuste pro tio mi ĝuis la amikecon kaj amon de la ĉina popolo en la Pekinaj Olimpikoj, tre malfacile esprimeblan senton per lingvo. En la pasintaj 30 jaroj mi 29 fojojn vizitis Ĉinion. Mi rikoltis amon kaj amikecon kaj scias kiel respekti la ĉinan popolon."

He Zhenling diris, ke ĉinoj konservas la memoron pri Antonio Samaranch; li restos ĉiam en la koro de la ĉina popolo kaj en la nobla afero de la olimpika movado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto