Vizitu Forumon

Ambiciaj Junuloj Ne Konas Ĉagrenon

(GMT+08:00) 2010-06-05 15:08:42


televida dramo "Policano en Civila Vesto"

En 1987, la televida dramo "Policano en Civila Vesto", kiu manifestas policanan vivon, cirkulis en Ĉinio. Kreskado de la ĉefrolo emociis la spektantojn. Ĉiufoje kiam komenciĝis la televida dramo kaj aŭdiĝis la ĉefkanto "Ambiciaj Junuloj Ne Konas Ĉagrenon", multaj spektantoj ofte sekvis la melodion, kantante. Nun tiu kanto jam estas "policana kanto" de ĉinaj policanoj, ĝia manuskripto nun estas konservata en ĉina polica muzeo.

Jen estas la kanto "Ambiciaj Junuloj Ne Konas Ĉagrenon", tekstverkita de Lin Ruwei, komponita de Lei Lei kaj prezentita de Liu Huan. Lei Lei estas filino de fama komponisto Lei Zhenbang. Ŝi diplomiĝis el Shenyang-a Konservatorio kaj poste verkis kun sia patro la ĉefkanton de tre konata televida dramo "Kvar Generacioj en Sama Hejmo" reĝisorita de Lin Ruwei. La ĉefkanto "Junuloj Atendataj al Landrevigligo" akiris grandan sukceson. Post tio, reĝisoro Lin Ruwei petis Lei Lei komponi kanton por la televida dramo "Policano en Civila Vesto". Tamen Lei Lei hezitis, ĉar ŝi estis baldaŭ akuŝonta. Sed la reĝisoro decidis atendi ŝin. Du monatojn post la akuŝo, Lei Lei tuj sin dediĉis al verkado de la kanto "Ambiciaj Junuloj Ne Konas Ĉagrenon".


komponisto Lei Lei

Lei Lei konigis, ke komence la reĝisoro kaj ŝi volis verki tenoran ĥoraĵon kun armeana stilo. Ŝi diris:

"Tiam mi kaj mia edzo loĝis en nordorienta normala universitato. Iutage li forlasis la hejmon por doni lecionon kaj mi ludis pianon. Leginte la kanttekston, mi tuj verkis la melodion. La verkaĵo vere kortuŝis min. Ripetante la melodion, mi ne povis ne plori. Ĝi ja estas la fina verkaĵo."

La kantteksto havas guston de ĉina klasika literaturo kaj estas facile komprenata. La melodio verkita de Lei Lei estas milda. Ankaŭ prezentado de kantisto Liu Huan estas neforgesebla.

La ludisto de tiu kanto Liu Huan ja estas ĉina plej fama kantisto. En la Pekinaj Olimpikoj, li kaj brita kantistino Sara Brightman kune prezentis la ĉefkanton "Mi kaj Vi" kaj estis vaste aprobata. Li famiĝis ĝuste pro la kanto "Ambiciaj Junuloj Ne Konas Ĉagrenon". Lei Lei konigis, ke tiam ŝi hazarde aŭskultis prezentadon de Liu Huan kaj opiniis, ke lia voĉo tre taŭgas al tiu kanto. Ŝi diris:

"Tiam Liu Huan estis 24-jaraĝa kaj ĵus diplomiĝis kaj restis en la universitato kiel juna instruisto. Li tre ĝojis, leginte la partituron. Li tre ŝatas la kanton. Li vere estas elstara kantisto kaj lia prezentado plibonigis la kanton."


kantisto Liu Huan

Pli ol 20 jaroj pasis post publikiĝo de la kanto, sennombraj ĉinaj policanoj laboras kaj klopodas ĝuste sub stimulo de la kanto por rideto de la patrino kaj por rikolto de la tero. Lei Lei diris, ke multaj policanoj sendis leterojn al ŝi por esprimi ŝaton al tiu kanto. Ili diris, ke la kanto esprimas spiriton de ĉinaj policanoj. Kiam iu policano oferis sian vivon, la kanto povas esprimi ilian sopiradon. Lei Lei rakontis al ni kortuŝan eventon.

"En printemp-festa vespero de iu jaro, iu kontraŭnarkotaĵa heroo de Yunnan-provinco planis partopreni en la vespero. Tamen nur pli ol dek tagojn antaŭ la vespero, li viktimiĝis. Fine lia edzino ĉeestis al la vespero kaj ĉiuj policanoj kune kantis la kanton. La sceno estas tre kortuŝa. Kiel spektanto, mi estis emociita ĝis larmoj."

Je la fino de la programero, ni refoje aprecu la kanton "Ambiciaj Junuloj Ne Konas Ĉagrenon".

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto