Vizitu Forumon

Rakonto pri Huang Yifeng

(GMT+08:00) 2010-07-08 09:27:58

Post unu jaro, nome en 2001, Huang Yifeng komencis serĉi partneron kaj faris grandskalan plantadon, tial naskiĝis agrikultura ekspluata limigita kompanio Jindefeng. Post mallonga 8-jara disvolvo, Jindefeng fariĝis potenco, kiu areas preskaŭ 87 hektarojn kaj posedas pli ol 30 mil arbojn. Ĝia jara produktokvanto superis 2 milionojn da ĝinoj.

Parolante pri la 8-jara klopodo, Huang Yifeng havas profundan senton. Komence, ĉar multaj homoj ne konis la frukton, tial la vendo fariĝis la plej malfacila problemo.

"Komence, vendo ne estis facila, en decembro de 2003, ni komencis grandkvantan produktadon, kaj komisiis komercistojn vendi ĉi tiajn fruktojn en la merkato, kaj ni promesis repagi ĉiujn fruktojn, kiuj restis ne vendataj kaj putris."

Cetere, la plej granda risko estas natura katastrofo. Se la temperaturo ne atingas 8 gradojn, floroj kaj fruktoj falos el arboj, oni ne gajnos rikolton. En 2005, Hainan suferis fortegan tajfunon, duono de arboj ne donis rikolton. Komence de 2008, la sudo de la ĉeftero suferis grandegan neĝkatastrofon, tio influis Hainan, kaj la kompanio Jindefeng perdis preskaŭ duonon de jara produkta kvanto, ankaŭ vendo interrompiĝis je pli ol 40 tagoj.

La subteno de la registaro helpis al Huang Yifeng travivi la malfacilojn. Huang Yifeng diris, ke kiam li renkontas malfacilon, li unue petas helpon el loka oficejo pri taiwan-aj aferoj. Estro de fako pri ekonomio sub oficejo de la hainan-a registaro pri taiwan-aj aferoj sinjoro Wen Zhenxiong diris, ke la hainan-a registaro alte atentas taiwan-ajn entreprenojn kaj klopodas por liveri oportunon al taiwan-aj entreprenoj en diversaj flankoj. Li diris:

"La ĉeftero reduktis aŭ nuligis agrikulturan imposton por taiwan-aj komercistoj, kiuj investis hainan-an agrikulturon. Tio ludis grandan rolon al taiwan-aj entreprenoj kaj reduktis ilian ŝarĝon. La hainan-a registaro ellaboris kelkajn opiniojn pri plibonigo de hainan-a investa medio kaj senĉese modeligis ordon kaj investan medion."

Nun, la kompanio Jindefeng okupas 80% de ĉina merkato pri vaksa pomo. Gvidate de Huang Yifeng, pli da taiwan-aj kamparanoj serĉis disvolvon en Hainan.

Nun, laŭgrade pliiĝas nombro de taiwan-aj entreprenoj, kiuj faris investon en Hainan. Pri tio, estro de fako pri ekonomio sub oficejo de la hainan-a registaro pri taiwan-aj aferoj sinjoro Wen Zhenxiong analizis, ke 3 kialoj akcelis formiĝon de la disvolva situacio. Li diris:

"Unue, hainan-aj naturaj kondiĉoj baze similas la taiwan-ajn. Due, ni nin apogas al granda laborforta merkato, tio estas la plej ŝlosila kialo. La granda ĉeftera merkato liveris senliman spacon por niaj entreprenoj. Kaj trie, taiwan-a agrikulturo alfrontas propran kontraŭdiron, pago por laborforto kaj tero estas alta, ĝi devas serĉi dua-entreprenokrean spacon, tio estas la certa tendenco de disvolvo de taiwan-a agrikulturo."

Laŭ statistiko, pli ol 400 taiwan-aj agrikulturaj entreprenoj disvolviĝas en Hainan, dank' al bonaj kondiĉoj de Hainan, kaj rapide evoluas. Samtempe kun tio, ili alportis progresintajn agrikulturajn teknikojn kaj bonkvalitajn semojn kaj ludis gravan rolon al disvolvo de hainan-a agrikulturo.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto