Vizitu Forumon

Ĉinio alprenis fortajn rimedojn por akceli bonan kaj rapidan disvolvon de mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj

(GMT+08:00) 2010-09-13 17:05:45

Laŭ konigo, bankoj ne konas fonon kaj administran grupon de ĉi tiaj entreprenoj, ne povas ĉiuflanke kaj ĝuste kompreni administrajn informojn, kaj ĉi tiaj entreprenoj malfacile liveris efikan garantian metodon kontentigantan postulon de bankoj, pro tio kredito de mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj estas malfacila.

Pri la problemo, sinjoro Zhao Xiaoyong, konstanta membro de Ĉina Federacio de Industrio kaj Komerco elmetis proponon. Li diris:

"Ŝtataj asekuraj kompanioj partoprenu, ili posedas grandan kapitalan forton. Mi proponis, ke pri kapitalo de programoj, kiuj gajnis ŝtatajn scienc-teknikajn premiojn, entreprenoj peticiu krediton, la ŝtato liveru garantion, tiel la fido de bankoj estos pliigata."

Ĉina Banka Reguliga Komisiono postulis, ke ŝtataj bankoj aktive akcelu establigon de financ-servaj instalaĵoj speciale por mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj kaj fortigu kreditan subtenon al ci tiaj entreprenoj. Ĉina komerca banko Huaxia publikigis planon pri monkolekto de mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj. Direktorino de la banko, respondeca pri kredito al mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj, sinjorino Kang konigis, ke per kontaktiĝo la banko komprenos negocan staton de entreprenoj, gajninte koncernajn atestajn dokumentojn de entreprenoj, la banko faros takson al ĉi tiaj informoj kaj laŭ bezono de la entreprenoj liveros taŭgajn kreditajn produktaĵojn. Ŝi diris:

"Postulo pri kredito de mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj estas granda, plejpartaj entreprenoj rilatas al scienc-teknika industrio, konstruado kaj komerco, kredito ĉefe solvos mankon de mallongperioda cirkula kapitalo."

Direktorino Kang konigis, ke politike la ŝtato stimulas krediton al mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj, diversaj bankoj ellaboris servajn programojn por ĉi tiaj entreprenoj.

Efektive, subtenante mezgrandajn kaj malgrandajn entreprenojn en la monkolekta flanko, la ĉina registaro realigos plu subtenan politikon finance. Konstanta membro de Ĉina Federacio de Industrio kaj Komerco sinjoro Zhao Xiaoyong konigis, ke la centra financo asignis apartan kapitalon por subteni ĉi tiajn entreprenojn. Li diris:

"Ĝenerale la registaro senpage donas kapitalan subtenon al entreprenoj. Kaj la Ministerioj pri Financo kaj pri Industrio kaj Informadiko, kaj ĉina Disvola kaj Reformada Komitato kune asignis kapitalojn. Ĉiujare, la centra financo asignas kapitalojn al diversaj municipoj kaj provincoj, poste municipoj kaj provincoj faras aranĝon. En la kuranta jaro, laŭ la agmanieron de la centra registaro, diversnivelaj registaroj prenis partajn proprajn kapitalojn kiel specialajn kapitalojn, kune kun la 10,6 miliardoj da juanoj el la centra financo, por subteni mezgrandajn kaj malgrandajn entreprenojn. Tiel, la helpmono estas pli multa."

Vidinte tion, entreprenisto Cui Yongkai esprimis, ke pro la subteno, lia entrepreno estos pli stabila kaj reduktos ŝarĝon. Nun, li plenas de fido pri la estonta disvolvo. Li diris:

"En la raporto pri registara laboro, ekzistas multaj politikoj pri helpo kaj subteno al mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj. Nun mi plenas de fido pri la estonta disvolvo."

Ankaŭ ĉina ministro pri industrio kaj informadiko sinjoro Li Yizhong esprimis, ke la ĉina registaro alprenos pli da rimedoj por solvi malfacilojn antaŭ mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj en la vivo kaj disvolvo. Koncernaj fakoj perfektigos leĝojn kaj regularojn por ke mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj egale partoprenu en registara aĉeto kaj merkata eniro, establos malgrandsuma-kreditan korporacion kaj malgrandajn bankojn por malstreci monkolektan malfacilon de tiaj ĉi entreprenoj, kaj liveros servadojn al la entreprenoj por disvolvo kaj eniro en la merkaton. Li Yizhong opiniis, ke sekve de plenumo de la serio da rimedoj, ĉinaj mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj certe gajnu pli rapidan disvolvon.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto