Vizitu Forumon

Ĉinaj 2-personaj ensembloj

(GMT+08:00) 2010-06-25 15:24:54

En la lastaj jaroj, sur ĉinlingva kantscenejo aperis multaj eminentaj 2-personaj ensembloj konsista de geknaboj, kvankam ili ankoraŭ ne okupis ĉefan lokon en la popularmuzika scenejo, tamen ilia distinga stilo alportis ĝojindan senton al niaj oreloj en 2009. Hodiaŭ ni konigu al vi iujn tiajn ensemblojn kaj ni kune aprecu iliajn verkojn.


Jomo

En 2009, la unua ensemblo en ĉeftera muzikscenejo estas Jomo, konsista el ĉikaga knabo Luddy kaj ŝanhaja knabino Pan Luoyi. Aprile ili publikigis albumon kun sama titolo Jomo en la angla lingvo kaj tuj akiris aprobon de komentistoj kaj kantfanoj. La stilo de Jomo, elektronika iluzia, de komenco multe diferencas al ĝenerala gusto. Krome ili aldonas karakterizan elementon de ĉina muziko en sia komponado kaj ilia muziko estas neordinara, sed populara. En verkoj de Jomo ne multas aroganteco de junaj elektronikmuzikistoj, sed klasika tenero kaj romantiko. Milda kaj tenera kantstilo kaj paca voĉo de kantistino kvietigas la koron de homoj.

Nun bonvole aŭskultu la kanton de Jomo "Yin Yang Strato". Utiligo de bivo kaj antikva ĝengo alportas al la kanto eleganta antikva gusto ekster mistero.


"Feniksa Legendo"

En 2009 la ensemblo "Feniksa Legendo", kiu populariĝis en la lastaj jaroj, refoje gvidis naciecan popularan tendencon. En ilia nova albumo "Plej Brila Nacieca Ĉarmo", la ensemblo daŭrigas sian stilon de nacieca popularmuziko, kaj sur tiu bazo kunfandiĝas elementojn de rokmuziko, dancmuziko kaj ritmenbluso. Origina kantvoĉo de ĉefrolino Linghua kaj vigla ritmenblusa prezentado de Zeng Yi akiris duoblan aprobon de merkato kaj komentisto.

La ensemblo "Feniksa Legendo" fondiĝis en 1997, la du membroj ĉiam persisteme kantas kaj finfine famiĝis en iu televida programo anktaŭ kelkaj jaroj. La ĉefrolino Linghua estas mongola knabino el granda stepo kaj ŝia indiĝena kaj sonora voĉo ofte vekas saman eĥon de popolanoj. La homoj estas kortuŝitaj ne nur de ilia muziko, sed ankaŭ de la spirito strebanta muzikan revon. Nun ni kune aprecu la kanton "Blua Blua Ĉielo" el la nova albumo kaj senlime imagu en la perfekta melodio...

La kanto temas pri mediprotektado. La ensemblo "Feniksa Legendo" esperas, ke kiam serioziĝas aera polucio kaj forceja-gasa efiko, la homoj plie atentos mediprotekton kaj redonos al la terglobo bluan ĉielon.


"Bovina Lakto kaj Kafo"

Okaze de la nova jaro, multaj kantistoj sinsekve publikigis novan albumon, ankaŭ la ensemblo "Bovina Lakto kaj Kafo" konsista el Ge Fei kaj Fu Yan sekvis la tendencon. Ili publikigis novan albumon titolitan "Kutimiĝi al Soleco" kaj ĉefrolino Fu Yan verkis manskriban taglibron sub la titolo "Ju Pli Soleca, Des Pli Matura". Nun la samtitola kanto "Kutimiĝi al Soleco" estas elsendata en diversaj televidprogramoj. Nun ni kune aprecu la kanton.

La ensemblo faris multajn provojn kaj ŝanĝiĝojn. Ge Fei respondecas pri verkado, liaj verkoj estas freŝaj kaj imagoplenaj. En 2005 ili publikigis la unuan albumon "Bruligu! Kosmito". Tamen la albumo ne tuj famiĝis pro nematura komponado. En 2008 la dua albumo "Ju Pli Matura, Des Pli Soleca", en kiu ili aldonis multajn popularajn elementojn, tuj sukcesis. Ilia prezenta stilo estas pli natura kaj freŝa. Poste pro diverĝo pri kunlabora koncepto, la ensemblo forlasis la antaŭan disko-kompanion kaj fondis sian propran studion kaj samtempe plenumis transformon de kantisto al sendependa muzikisto. Dank' al orelplaĉa melodio, freŝa etoso, ilia aminda kaj sana figuro kaj plurflanka disvolva latento, iliaj verkoj ankoraŭ estas atendindaj.


"Densblanka Ensemblo"

En 2009 ankaŭ la taiwan-a ensemblo "Densblanka Ensemblo" estis multe atentata. La ensemblo fondiĝis en 2006. Jian Mengyi, kiu respondecas pri verkado, eksplikis, ke densblanko, tiu neekzistanta koloro estas plena de ĉia ebleco kaj imago. Tio ankaŭ simbolas purecon de origina verkado strebata de la du personoj. La verkoj de "Densblanka Ensemblo" ne estas tiel viglaj, ili nur uzas ne tiel popularan, sed ne elmodiĝan tekston por esprimi la enkoran mondon. En 2009 ili publikigis kolektivan albumon "Blanka Urbo" kaj vekis memoron de la homoj pri belaj melodioj. Nun bonvole aŭskultu la kanton "Fajreto".

La kanto tekstas: Mi iam pensis, ke ni ĉiam estus kune, sed kiam vi fiksis rigardon sur malproksimo silente, mi dubis ke ĉio estas posedata laŭ mia solflanka volo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto