Vizitu Forumon

Nederlanda teamo denove atingis finalon de Mondpokalo post 32 jaroj

(GMT+08:00) 2010-07-07 11:08:47

La 6-an de julio en Sud-Afriko laŭ la loka tempo okazis duonfinalo de la Moda Pokalo de Internacia Federacio de Futbalaj Asocioj. La nederlanda teamo venkis la paragvajan per 3 kontraŭ 2 kaj denove atingis la finalon post 32 jaroj.

Giovanni Van Bronckhorst kaj Diego Forlan golis respektive por sia teamo per longdistancaj ŝotoj en la unua duono de la matĉo. Post la paŭzo la nederlanda teamo substituis la avanulon Rafael Van de Vaart por pliintensigi la ofensivon, kaj tio ricevis la efikon: Wesley Sneijder kaj Arjen Robben firmigis la venkon per du goloj. Dum la ekstra tempo Maxi Pereira golis por la paragvaja teamo, tamen tio jam ne povis renversi la malsukceson. La nederlanda teamo gajnis la matĉon per 3 kontraŭ 2 kaj denove atingis la finalon post 32 jaroj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto