Vizitu Forumon

Sonas Kantoj de Dong-nacieco

(GMT+08:00) 2010-07-15 16:27:43

Hodiaŭ ni konigas al vi kantojn de Dong-nacieco, ekstraktitajn el la speciala koncerto de la provinco Guizhou kadre de la nemateriaj kulturaj heredaĵoj de la tutlandaj naciminoritatoj.

/sono: Siye Heredigas Kantojn

La scenejo ornamiĝas kiel jena vidaĵo: vilaĝo de Dong-nacieco, kie en la sono de fluanta akvo oldulo ludas bivon, kantante antikvan rakonton. Tio, kion nun vi aŭskultas, estas la epopeo "Siye Heredigas Kantojn". Ĝi tekstas: "Antaŭe la dongoj ne havis kantojn, Siye serĉis ilin ĉie de vilaĝo al vilaĝo; fine li trovis ilin, kaj de tiam la dongoj havas gajon." Siye en la teksto estas kantmajstro herediganta dongajn kantojn.

La provinco Guizhou situas en la sudokcidenta regiono de Ĉinio, en ĝi troviĝas ĉarmaj montoj kaj riveroj, komforta klimato, riĉaj resursoj, kaj multaj naciminoritatoj. Dong-nacieco estas naciminoritato de Guizhou, en ĝi abundas kultur-artoj, sonas miraj kaj belaj popolkantoj. En la dongoj cirkulas malnova diraĵo: "Riĉajo nutras korpon, dum kanto koron." El tio oni povas vidi, ke la dongaj kantoj estas nemankigebla parto por la dongoj.

Reĝisoro Liu Qiang konigis, ke oni elektis distingiĝajn dekkelkajn kantojn por tiu ĉi koncerto. Li diris:

/sono: parolo

"Rilate al la enhavo, la dongaj kantoj devenas de antikva tempo, kiuj varias de kantoj lernataj de infanoj al kantoj vir- kaj virin-voĉaj, vojbaraj, drinkaj kaj ĥoroj miksevoĉaj, tiuj ĉiuj preskaŭ sen akompano. La dongoj neniam forlasas kantojn, ĉar kiuj ligiĝas kun la vivo de la dongoj."

/sono: Kanto de Cikado

Karaj amikoj, nun vi aŭskultas la muzikaĵon "Kanto de Cikado". Por la dongoj ĉiuj birdoj kaj insektoj havus belan gorĝon kaj ĉarmajn kantojn. "Kanto de Cikado" prezentas harmonion de la homo kun la naturo.

La plej fama estas la ĥoro de la dongoj, plurvoĉa, senakompana, sendirektista kaj harmonia, kiun oni nomas "la plej bela sono el-etera en la mondo". En la jaro 2009 la donga ĥoro estis listigita en la "ĉefverkan nomaron de la homaraj nemateriaj kulturaj heredaĵoj de UN".

Dong-nacieco ne havas sian skribon, tial la heredigo de ĝiaj kulturo, moroj kaj ritoj nur dependas de belaj kantoj. "Prapatroj kante heredigas al patroj, kaj tiuj al nepoj." Tio estas aŭtentika spegulo de la kultura heredigo de la donga popolo. En la donga regiono kantmajstroj estas la plej scihavaj, plej pravigaj kaj tial tre respektataj. Sinjorino Wu Pinxian, aĝanta pli ol 70 jarojn, estas loka fama kantmajstro. Pasintjare ŝi estis nomita kiel "herediganto de dongaj ĥoroj" kadre de la ŝtatnivela programo pri nemateriaj kulturaj heredaĵoj. Wu Pinxian diris al raportisto:

/sono: parolo

"En la donga regiono maljunuloj instruas kantojn, junuloj kantas, kaj infanoj lernas kantojn. En kantado oni sentas ĝojon, belon kaj feliĉon. En la donga regiono la nescio pri kantado elvokas rikanon, sed kantmajstroj kaj kantinstruistoj havas certan prestiĝon kaj certan pozicion. Mi volas heredigi dongajn kantojn al malproksimaj lokoj, eĉ eksterlanden."

Noktiĝis en donga vilaĝo. Sub la lunlumo bela knabino faris el sopiro al koramato ebriigan amkanton. Kun donga bivo la knabino ekkantis la kanton "Sopiro al Jam Longe Nevidita". La amkanto ondas leĝere…

/sono: Sopiro al Jam Longe Nevidita

"Sonas Dongaj Kantoj" estas titolo de la vespera koncerto, kiu estas dividita en kvar partojn: kant-heredigo, amkanto, nupt-kanto kaj postludo. Por speguli ĉiutagan vivon de dongoj la scenejo estas fajne ornamita per tamburturo, pavilonponto kaj ligna dometo, ĉio ĉi ĉeestigas spektantojn al la bela dongvilaĝo.

/sono: Mi Malĝojas Pli Ol Cikado

Karaj amikoj, nun vi aŭskultas la virvoĉan ĥoron "Mi Malĝojas Pli Ol Cikado". Dongoj havas tian moron: se junulo estas korinklina al knabino, li vokas la koramatinon al fenestro de ligna dometo; se la knabino malfermas la pordon, estiĝas la espeo pri la geedzeco. Sed hodiaŭ la knabon ne trafis la fortuno, la pordo ne malfermiĝis, do li triste kantas: "Mi Malĝojas Pli Ol Cikado".

Por protekti kaj heredigi la dongajn ĥorojn la loka registaro alprenis serion da rimedoj. Luo Yunqi, respondeculo de la Kultura Departemento de la provinco Guizhou, diris al raportisto:

"Niaj protektaj kaj heredigaj rimedoj enhavas du partojn: statikan kaj dinamikan. La statika protekto aludas kolekton de materialoj kaj esploron pri dongaj kantoj, kaj la dinamika estas okazigo de konkursoj de dongaj kantoj."

/sono: Plenas Amo inter la Ĉielo kaj Tero

Jen estas miksvoĉa ĥoro: "Plenas Amo inter la Ĉielo kaj Tero". Bonvolu aŭskulti ĝin.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto