Vizitu Forumon

Kelkaj Pecoj el Violonĉelluda Koncerto de Zhu Yibing

(GMT+08:00) 2010-09-14 15:47:30

/Elegio

Nun vi aŭdas la violonĉelan melodion "Elegio", ludatan de Zhu Yibing. Tio estas la komponaĵo de franca komponisto Gabriei Faure, verkita en 1880 por violonĉelo kaj piano. Tiu ĉi komponaĵo, kvazaŭ franca romantikisma aŭ impresionisma pentraĵo, donas al homoj animan tuŝon per la violonĉela tembro tiom elegia. Bonvolu apreci tiun ĉi melodion violonĉele solludatan de Zhu Yibing kaj piane akompanatan de Li Dawei.

Zhu Yibing naskiĝis en 1966 el muzikedukista hejmo en Pekino. Kiam li aĝas 8 jarojn, li komencis lerni de sia patro ludon de violonĉelo, kaj 13-jaraĝa li jam havis sian unuan diskon "Pollanda Dancomuziko Koncerta". En la aĝo de 17 jaroj Zhu Yibing pasis ekzamenon por studi en la franca Nacia Supera Konservatorio de Muziko kaj tie diplomiĝis per bona noto. Poste li ĉiam restis transmare por muzika entreprenado, kiel ĉefviolonĉelisto en eŭropa transcenda filharmonio. En 2004, post la 21-jara transmara artvivado Zhu Yibing, kiel ĉina civitano, revenis al sia patrolando kaj daŭrigis la edukan aferon de sia patro pri violonĉelo. Nun Zhu Yibing estas profesoro de orkestra fakultato en la ĉina Centra Muzika Instituto kaj direktoro de la Instrua Oficejo pri Violonĉelo tie.

/Fantazio

Nun vi aŭdis la trian movimenton de "Fantazio", ludatan de Zhu Yibing. "Fantazio" estas verko de germana komponisto Robert Schumann. La esprimiva kaj lerta ludado de Zhu Yibing kondukas spektantojn al sankta kaj estetika art-medio kaj donas al ili senlimajn fantaziojn.

Karaj amikoj, nun vi aŭdis ĉelokan ludadon de Zhu Yibing en la Violonĉelluda Koncerto "Ĉarmaj Melodioj de Yibing". Tiu ĉi koncerto estis kune ludata de Zhu Yibing kaj liaj lernantoj. En la antaŭa parto de la koncerto Zhu Yibing solludis kvar komponaĵojn, kiaj "Elegio" kaj "Fantazio", kaj en la alia parto li kaj liaj lernantoj kunlabore ludis ses klasikajn verkojn de mondefamaj komponistoj Wolfgang Amadeus Mozart kaj Fryderyk Franciszek Chopin. En la koncerto Zhu Yibing aldonis klarigon al la ludado, helpante al spektantoj kompreni la muzikaĵojn kaj la signifon de la vivo. Lia humura kaj sagaca klarigo faris la koncerton vigla kaj senĝena. Nun bonvole aŭskultu pecon de "Sonato".

/Sonato

Tio estas verko de franca fama komponisto Achille Claude Debussy. Ĝi estas aparta kaj originala sonato, finverkita en la batalado de la komponisto kun la malsano kaj mensa aflikto. La verko esprimas fortan volon por vivekzisto kaj spiriton por vivpenado. Bonvole aprecu la verkon ludatan de Zhu Yibing.

En la ses jaroj post la reveno Zhu Yibing metis la tutan forton sur la kulturadon de junaj violonĉelistoj. Li ne nur elkulturis multajn elstarajn junajn violonĉelistojn, sed ankaŭ kun siaj lernantoj establis violonĉelan filharmonion de Zhu Yibing, per kiu li plenforte popularigis ĉambran muzikon. La filharmonio eldonis du specialajn muzikalbumojn "Vojaĝo en Sonĝo" kaj "Odo al Sankta Virgulino" kaj iliaj ludoj troviĝis en koncertaj haloj de multaj urboj kaj en multaj element- kaj mez-lernejoj, universitatoj kaj institucioj.

Nun ni aprecu muzikaĵon "Odo al Sankta Virgulino" de aŭstra komponisto Wolfgang Amadeus Mozart, kune ludatan de Zhang Ying, Dongxiao kaj Tang Jingwei, kiuj estas lernantoj de Zhu Yibing.

La koncerto ĉiam restis en la senĝena kaj gaja etoso. Kiam ludistoj levis siajn arĉojn por adiaŭi spektantojn, la varma aplaŭdado ne povus ĉesiĝi. En la fino de nia programero bonvole aprecu violonĉelan melodion "Large" de pollanda komponisto Fryderyk Franciszek Chopin, ludatan de Zhu Yibing kaj liaj lernantoj.

/ Large

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto