Vizitu Forumon

Inaŭguro de 6-a Monda Ĥorkonkurso

(GMT+08:00) 2010-10-21 10:15:51

Karaj amikoj, antaŭ nelonge, pli ol 20 mil ĥoristoj el pli ol 80 landoj kaj regionoj de la mondo koncentriĝis en la urbo Shaoxing de la provinco Zhejiang, orienta Ĉinio, por partopreni en la 6-a Monda Ĥorkonkurso. 

Nun vi aŭdas la ĉefan kanton "Floro de Koro" de la ĥorkonkurso, verkitan de ĉina fama komponisto Gu Jianfen speciale por ĉifoja Monda Ĥorkonkurso. La grandioza kanto priskribas malferman sintenon kaj gastaman karakterizon de shaoxing-anoj.

La inaŭgura vespero estas plena de gaja kaj harmonia etoso. Spektantoj povas ne nur senti el la kanto moron kaj kutimon de malsamaj naciecoj kaj landoj, sed ankaŭ sperti apartan ĉarmon de ĥoraĵo. Ĝenerala arta direktoro de la Monda Ĥorkonkurso Ralf Eisenbeiss alte taksis la vesperon. Li diris:

"La vespero estas tre sukcesa. Kompreneble mi volas emfazi la unuan parton de la prezentado, kiu montras elementojn de Shaoxing la akva vilaĝo kun abunda historio. De la komenco mi arde atendis pri la vespero, kaj nun mi tre kontentas."

Ralf Eisenbeiss diris, ke la akva vilaĝo havas multajn pontojn, kaj ankaŭ kultura interfluo bezonas ponton. La ĥorkonrkuso ankaŭ estas ponto kaj akcelas mondan pacon kaj interkomprenon per ĥoraĵoj de homoj el malsamaj landoj. Tio ja estas celo de la Monda Ĥorkonkurso.

Nun vi aŭdas la kanton "Sono de Akva Vilaĝo". La kanto estas plena de tradicia loka melodio kaj ankaŭ estas moderna kaj orelplaĉa.

Monda Ĥorkonkurso estas la plej grandskala kaj altnivela internacia ĥorkonkurso. Ekde 2000 ĝi okazas en ĉiu dua jaro. Aŭstrio, Germanio kaj Ĉinio respektive okazigis la konkurson. La 6-a Monda Ĥorkonkurso estis organizita kune de la registaro de la urbo Shaoxing kaj Internacia Interkultura Fonduso. Ĝi estas la plej grandskala monda arta aktivado okazigita de la urbo Shaoxing, kiu posedas 2 500-jaran historion. La inaŭguro de la konkurso ankaŭ estas vespero celebra al la 2 500-a datreveno de fondiĝo de la antikva urbo Shaoxing.

Ĉina fama direktistino Zheng Xiaoying estas unu el ĝeneralaj artaj direktoroj de ĉifoja Monda Ĥorkonkurso. Ŝi iam servis kiel la sama ofico en la 4-a Monda Ĥorkonkurso okazinta en la urbo Xiamen de Ĉinio. Ŝi diris:

"Mi estis honore invitita kiel ĝenerala arta direktoro de Ĉinio en la 4-a Monda Ĥorkonkurso de 2006. Tiam estis la unua fojo ke mi konis la solenon de monda ĥorkonkurso. Mi ne atendis, ke ĥorarto havas tiel potencan forton kaj tiel grandan ĉarmon kaj povas koncentri en unu loko tiel multajn homojn el la mondo. La homoj povas esprimi ĝojon de la vivo per ĥoraĵo. Ĥorarto estas bela formo por esprimi sentimenton kaj interfluon de la homoj."

Karaj amikoj, nun ni ĝuu la ĥoraĵon prezentitan de infana ĥorensemblo el Barag Zuun Hoxuu de Interna Mongolio sub la titolo "Paŝtisto". Kondukinte ŝafidon el la granda stepo, 18 paŝtistaj infanoj kortuŝigis la spetantaron per natura voĉo.

La ensemblo Voĉo de Namibio el Afriko estis establita speciale por la 6-a Monda Ĥorkonkurso. Estro de la ensemblo s-ino Lydia Auala diris, ke la Monda Ĥorkonkurso ŝajnas Olimpikoj kaj Monda Pokalo, ĉi tie ja estas la mondo de ĥoraĵo. Ŝi diris:

"Multaj eble opinias, ke ni ĉiuj estas nigranoj el Afriko. Fakte ne. Nia ensemblo konsistas el germana namibiano kaj indiĝenaj afrikanoj. Ni havas malsamajn raciojn, haŭtkolorojn kaj lingvojn. Sed ni ĉiuj estas namibianoj. Nia slogano estas Kuniĝi per kanto kaj venku la mondon. Volas per nia klopodo konigi al la mondo, homoj de malsamaj haŭtkoloroj povas kune kanti kaj produkti unuigan kaj harmonian voĉon. Ni simbolas ne nur solidarecon de Namibio, sed ankaŭ kunfandiĝon de la tuta mondo."

Nun ni kune ĝuu kanton "Tate Wetu" prezentitan de ensemblo Voĉo de Namibio en la inaŭguro. Ĝi estas tradicia kanto.

Muziko senlime proksimigis Shaoxing kun la mondo kaj ĥoraĵo nuldistance kunfandis la korojn de la homoj. La 6-a Monda Ĥorkonkurso koncentrigis tutmondajn popolanojn por kanti pacon, disvolvon kaj kunlaboron de la mondo per orelplaĉa melodio kaj laŭdi solidarecon, amikecon kaj harmonion de la homaro. Je la fino ni kune ĝuu la kanton prezentitan de ĉinaj kaj eksterlandaj kantistoj "Kanto kaj Rideto".

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto