Vizitu Forumon

Aǔstria Pavilono de Ŝanhaja Monda Ekspozicio

(GMT+08:00) 2010-11-12 12:35:46

Oni asocias la melodion kun la lando de muziko—Aǔstrio. Hodiaǔ ni konduku vin plezure viziti glaci-neĝan mondon de Aǔstrio, ne vojaĝu tie, sed en Ŝanhajo de Ĉinio, perceptu la brilan punkton de ĝia pavilono en la Monda Ekspozicio.

Frue en 1873, Aǔstrio jam sukcesis aǔspici Vienan Mondan Ekspozicion. La centjara korinklino de aǔstrianoj al la monda ekspozicio eksponiĝos en la 2010-a-jara Ŝanhaja Monda Ekspozicio: Valso, furora en la 19-a jarcenta monda ekspozicio kaj eksterordinara imagpovo de la muzika lando. En la aǔstria pavilono de Ŝanhaja Monda Ekspozicio, laborantoj el la lando plena de romantiko kaj imagopovo alportos ĝojon al vizitantoj. Ili ofertos veran glacion kaj neĝon por ĝuigi vizitantojn.

Vicĝenerala delegito de aǔstra pavilono sinjorino Birgit Murr diris, ke la en unua eksponejo de aǔstria pavilono regas la temperatruo je sub 15-gradoj celsie por ke oni sate ĝuu la ĝojon de glacio kaj neĝo.

"Enirinte en la halo, vizitantoj tuj piediras sur la monto. Estos malvarme. Ĉar en la unua eksponejo estas nur 15-gradaj. Ni havas glacian plankon, kiun kovras vera neĝo. Vizitantoj povas ludi per neĝo, fari neĝobulon, kaj ĵeti la neĝbulon al la muro, sur kiu aperas bildoj, tiuj ludoj fakte estas nia interaktivigado kun vizitantoj."

Laǔ konigo, la muro povas percepti la rapidecon de la ĵetitaj neĝbuloj, kaj malsame bildigas. Supozeble via neĝbulo kaǔzas lavangon. Do kiel krei la sperton de glaci-neĝo en varma somero? Teknikistoj konigis, ke ili aplikas likvan fridigadan teknologion, por teni la halon en temperaturo je ĉirkaǔ 15 gradoj.

En aǔstria halo, la aǔspicia flanko la unuan fojon dungas artistaron por entrepreni aǔdo-videan aranĝon de la tuta halo. Helpe de pli ol 60 video-projekcioj kaj preskaǔ miliono da lumbildoj cirkule projekciitaj por dimensie aperigi "Interaktivigadon inter Urboj kaj Kampoj" kiu malkaŝos veran Aǔstrion.

Elirinte el la neĝa mondo de Alps, descende al sub la monto, ni venas en arbaran mondon de Aǔstrio. En Aǔstrio, proksimume duono da tero estas kovrita de arbaro. En la aǔstria pavilono de Ŝanhaja Monda Ekspozicio estos arbare freŝa aero, diversaj koniferoj kaj larĝfoliaj arboj, aromaj fungoj; sursurado el inter arbfolioj, ĉirpadoj de birdoj kaj fajfadoj de homoj ondumantaj. En la arbaroj ne nur estas varioj de lumoj kaj ombroj, sed ankaǔ la aǔstika efiko. Sinjorino Murr konigis:

"El la monto oni eniras en arbaron, tie aǔdeblas malsamaj sonoj: peppado de birdoj, bojado de hundoj, fajfado de homoj. En la arbaro, vizitantoj povas percepti la sezonojn en arbaro, havi la malsamajn sentojn. Sur la muro ŝanĝiĝas la bildoj je la tuŝo de vizitantoj."

Krom la vilaĝa stilo, oni perceptas ankaǔ la etoson de municipo. En urbotereno, la aǔstra koncerto el Mozart kaj Straus renkontos vizitantojn. Tie koncentriĝas la eksponado ankaǔ de urba trafiko, medioprotektado, anstataǔigebla energio kaj kreiveca industrio.

En Aǔstria Pavilono estas sperto ne nur de vido, aǔdo, tuŝo kaj flaro, sed ankaǔ de la gusto. En la unua etaĝo, kuiristoj el Aǔstrio ofertas originajn pladojn de Aǔstrio. Sinjorino Birgit Murr diris:

"En Bufedo sur la unua etaĝo proviziĝas aǔstraj manĝaĵoj kun trinkaĵoj kaj biero. La kuiristoj venas el Aǔstrio. Vizitantoj kaptos la aǔstran sperton."

Virinoj ŝatantaj kristalon estas feliĉaj. Estos butiko por donacaĵoj. Oni povas aĉeti memoraĵojn el aǔstra kristalo fama tra la mondo. La fontano kaj la ŝtuparo estas ornamitaj per kristalaĵoj. Tiam en la pavilono aperas pitoreska naturo, la radianta kristalo briligas la pavilonon.

Aǔstroj tre alte taksas la kulturan interfluon kun Ĉinio. La monda ekspozicio okazas en Ĉinio, do la pavilono enkorpigas la ĉinan karakteron. Projektistoj prenis porcelanajn brikojn por la muroj de la pavilona ekstero, kaj donas ĉinan ideon: "Paco jaron post jaro" per 10 mil pecoj da ruĝaj kaj blankaj porcelanaĵoj. Matia del Campo, unu el la projektistoj konigis:

"Aǔstrio estas eǔropa plej antikva lando, kiu ellaboris parcelanojn. La ŝtato tre atentas porcelanaĵojn. Tial, ni volas montri la komunan punkton de ambaǔlandaj kulturoj. Laǔdire la porcelanaj pecoj estas feliĉaĵoj en Ĉinio. Tial ni kolektis 10 mil pecojn de parcelano."

Cetere, aǔstra pavilono faras sian emblemon per ĉina ideogramo 汉 kaj angla litero "A", laǔeble plej plene montras la kunfandiĝon de la dulandaj kulturoj.

Aǔstrio delonge estas titolita kiel lando de muziko. En la tago de aǔstra pavilono, monda fama Viena Filharmonio kunlabore kun Ĉina Filharmonio prezentos graciajn muzikaĵojn. Krom la prezentado de muzikistoj, Aǔstro profitante el la monda ekspozicio okazigos la pianan konkurson, invitonte junajn studentojn 14-18 jarajn. La organizanto de la piana konkurso, kaj honora ambasadoro de aǔstra pavilono sinjorino Bai Lin konigis:

"Ni planis okazigi konkurson de piano kuncele progresigi studentojn en ĉinaj konservatorioj. Ni projektas, ke studentoj de aǔstria konservatorio komponas kaj ĉinaj studentoj ludas. Tio estas ne ordinara ludado, sed ili ludas per pedala piano—nome la akorda pedalo. Tio estas nova kreo. La kvaran pedalo eligas novan tembron de piano."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto