Vizitu Forumon

Pompe inaŭriĝis Kantona Azia Sportkunveno

(GMT+08:00) 2010-11-15 09:15:34

Vespere de la 12-a de novembro en la ĉina urbo Kantono inaŭĝuriĝis la 16-a Azia Sportkunveno. Ĉinio denove okazigas Azian Sportkunvenon post 20 jaroj kaj refoje liveras al aziaj sportistoj la scenejon realigi revojn.

"Mi proklamas, ke la 16-a Azia Sportkunveno estu malfermita."

La sportkunveno oficiale komenciĝis post la proklamo de ĉina ĉefministro Wen Jiabao. Dum la venontaj 15 tagoj ĉirkaŭ 10 mil sportistoj el la tutaj 45 membroj de la Azia Olimpika Konsilio konkuros por 463 ĉampionecoj de 42 sportbranĉoj.

Mirinda prezentado dum la inaŭguro de la sportkunveno kaj belaj pejzaĝoj sur la du bordoj de la rivero Perlo profunde impresis sportistojn, la sonĝsimila ekbriligo de la ĉeftorĉo kaj brilaj fajraĵoj estigis altan tajdon de la inaŭguro, kaj en la tuta urbo regas festa atmosfero.

Huang Huahua, plenuma prezidanto de la Organiza Komitato de la 16-a Azia Sportkunveno, faris salutparolon en la inaŭguro. Li bonvenigis diverslokajn delegaciojn kaj asertis, ke Kantono firme plenumos siajn promesojn al la internacia socio kaj faros la sportkunvenon grandioza kun la ĉina karaktero, stilo de la provinco Guangdong kaj kantona ĉarmo"

"Ni elkore esperas, ke diverslokaj popoloj de Azio kune dividos la pasion kaj plezuron de la Kantona Azia Sportkunveno, spertos la eminentecon de la ĉina kulturo kaj loka folkloro kaj atingojn de la provinco Guangdong el reformado kaj disvolviĝo, plu disvolvos la olimpikan spiriton, antaŭenigos interŝanĝojn kaj kunlaborojn inter diversaj landoj kaj regionoj de Azio kaj akcelos komunajn prosperon kaj disvolviĝon de Azio."

Sheikh Ahmad Al-Fahad Al-Sabah, prezidanto de la Azia Olimpika Konsilio, kore dankis Ĉinion kaj Kantonon pro iliaj klopodoj por sukceso de la sportkunveno, kaj kuraĝigis sportistojn krei bonajn rezultojn. Li diris:

"Post penado dum 7 jaroj Ĉina Popola Respubliko elmontros al ni siajn eminentajn popolon, registaron kaj instituciojn kaj la brilan kulturon kaj refoje liveros al ni la scenecon montri la sportistecon kaj kulturan diversecon de Azio. Ĉi-vespere plej eminentaj sportistoj el 45 aziaj landoj kaj regionoj renkontiĝas kiel granda familio en la bela ĉina urbo Kantono por sperti la vervan renkontiĝon, aspiri pri harmonia Azio, daŭrigi progresemon, kaj strebi al la paco, solidareco, unueco kaj progreso, kiujn ĉiam iniciatas Azia Sportkunveno. Mi kaj mia organizo tre emociiĝas."

Al la inaŭguro ĉeestis ankaŭ Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato.

Post la inaŭguro sekvis la vicoj de sportistoj. Diverslokaj sportistoj atendas realigi siajn revojn en la Kantona Azia Sportkunveno. Park Tae Huan estas fama naĝisto el Korea Respubliko. Li ricevis tri orajn medalojn kaj elektiĝis kiel plej valora sportisto en la Dohaa Azia Sportkunveno, 2006. Ĉi-foje li matĉos en 7 konkursaj objektoj. Parolante pri sia atendo, li diris, ke li estas tre ekscita kaj havas la percepton de tuj okazonta grava konkurso; por li plej grave estas venki lin mem. li opinias, ke dum ĉi-foja sportkunveno la konkurado inter sportistoj estos pli intensa, kaj li klopodos por atingi bonan rezulton.

La ĉina delegacio por ĉi-foja sportkunveno estas senprecedence granda. Ĝi konsistas el 977 sportistoj, partoprenontaj en konkursojn de 41 sportbranĉoj. Xiao Tian, vicestro de la ĉina delegacio, diris, ke ĉinaj sportistoj volas klopodi kune kun diverslokaj sportistoj por krei bonajn rezultojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto