Vizitu Forumon

Tri-rita teo de Baj- nacieco en Dali

(GMT+08:00) 2010-11-15 18:22:09
Tri-rita teo estas aparta teo-ceremonio folklore de bajoj de Ĉinio por regali gastojn ĉe urbo Dali de Yunnan-provinco. Pro tio, ke la ceremonio aludas la homan vivon per tri ritoj de te-trinkado: "unue amaran, due dolĉan kaj trie postgustan", ĝi estas proponinda. 

Tri-rita teo en Dali havas longan historion. Plej frua skribo prie troviĝas en libro de dinastio Tang. Komence, tri-rita teo estis farita de gepatroj kun bondeziroj, kiam la gefiloj ekis sian viziton al lernejo, laboron, komercon aǔ geedziĝis. Hodiaǔ tri-rita teo jam fariĝis plej honora etiketo por bonvenigi gastojn kaj teo-kulturo forte stampita per baj-nacieca nuanco. Sinjoro Yan Xuehou, kiu portas titolon "Konfuceanisma Komercisto de Bajoj", estas unu el tiuj personuloj, kiuj surscenigis "tri-ritan teon" en la komerca prezento.

Sinjoro Yan Xuehou naskiĝis en familio de teo-komercisto en urbo Dali. Kiam li alvenis al la mondo en la jaro 1944, la familio jam estis ne plu en prospero.

"Iam, ni laboris ja en la malnova domo. La arkitekturo de Baj-nacieco estas alloge distinga, tre ŝatata de fremduloj."

En sunbrila posttagmezo, ni vizitis sinjoron Yan Xuehou. Li estas maldika kaj alta, portas presibiopajn okulvitrojn, aspektas sprita kaj erudicia. Lia parolo estas humura kaj gustoplena. Tuj kiam ni pretigis nin sidiĝi, li starigis tripiedon sur fajro kaj sur kiu metis akvopoton. Li ekfaris por ni la tri-ritan teon, en kiu li estas plej lerta.

Li enmetis teofoliojn en varmetan ujon, kaj ĝin skuis por bakumo ĝis la teofolioj iomete flaviĝis kaj eligis freŝan aromon, tiam li enverŝis da boligita akvo. Tuj, la teo-ujo zumadas kaj la teo estas bone preta. La teo-akvo en glaso estis en koloro de sukceno. Ĝueblas sur la lango aromo kaj amaro de la teo post trinko.

En 1992, sinjoro Yan Xuehou kaptis ŝancon por plemumi sian revon. Li funkciigis turisman kompanion, kiu la unua faris eksponadon de konstrua arto de bajoj kaj prezenton de la kantdancado de tri-rita teo.

"La aktorado pri tri-rita teo estas ŝatata jam de la komenco. Ĉiam svamas turistoj por spekti la aktoradon."

Li diris al ni, ke la tri-rita teo aludas la tri etapojn de la homkulturado. la unua rito de teo amara metaforas la mizerecon en la vivo; la dua estas la dolĉa kun nuksokernoj, bruna sukero kaj laktaĵoj en la teo, kiu metaforas la feliĉan vivon post mizero, kaj la tria estas postgusta teo kun mielo, kapriko kaj zingibro, kiu metaforas realan staton de la homa vivo. Skuante kaj trinkante la teon, oni kolektas la gustojn miksitajn. Tri ritoj da teo kun miksiĝaj gustoj, dolĉa tuj post amara, alegorias ke la homkulturado estas peniga.

La aktorado pri tri-rita teo estas ŝatata de turistoj kaj fariĝis la fama turisma programo de la Malnova Domo de Yan-familio. Ne malmultaj turismejoj lernis la aktoradon kaj disvolvis sian prezenton pri tri-rita teo. Kvankam la aktorado estas ĉiam floranta, tamen sinjoro Yan ĉagreniĝis en la koro.

"Turistoj diris, ke la Malnova Domo estas tro profunde enfermita, nepovante vidigi la kvintesencon de baj-nacieco, ekzemple skulptaĵojn, kolorajn pentraĵojn, marmoran bildoinkrustiĝon kaj kaligrafaĵojn."

En 1999, okazis en Kunming Monda Hortikultura Ekspozicio. Obliĝis turistoj al la Malnova Domo de Yan-familio. Aperis problemoj pri veturado kaj akceptado. Precipe limiĝis la spaco de la aktorejo por prezenti la tri-ritan teon. Tiuj ĉi tute ĝenis sinjoron Yan. En 2000, li oferis sian tutan deponon kaj kredite konstruis la nunan korton de Yan-familio—Amasloĝejo de Yan-familio

La Amasloĝejo de Yan-familio areas 5200 kvadratajn metrojn, trioble pli grande ol la malnova domo. La nova domo konstruiĝis laǔ la tipa arkitektura stilo de Baj-nacieco: "tri ĉambroj kun ekranmuro", "kvadrataj kvin kortoj" "angulaj domturoj" ktp. Turisto el Guangxi sinjoro Liang diris:

"Estas tre bone, ke regas la etoso de riĉa kulturo ĉi tie."

Amasloĝejo de Yan-familio meznombre akceptas ĉirkaǔ mil turistojn tage. De la lastaj 15 jaroj, kalkulite aperis tri mil kantdancaj aktoradoj de tri-rita teo, kun pli ol 3 milionoj da turistoj-spektantoj de la tuta mondo. Nun la metiarto pri la tri-rita teo estas en peticiado por aperi en la kategorio de nemateriaj kulturaj heredaĵoj provincnivelaj. Sinjoro Zhao Guiyuan, respondeculo pri protekto de nemateriaj heredaĵoj, diris;

"Povas esti dirite, ke sinjoro Yan Xuehou estas unu el la heredantoj de origina tri-rita teo de bajoj. Li gvidis la aktoradon pri tri-rita teo al la komerca prezento."

Nun Yan Xuehou plivastigas la aktorejon, kaj sur la tradicia scenejo, alprenis akustikon, optiklumon, elektronikon kaj aliajn modernajn teknikojn por prezenti la aktoradon de tradiciaj nupto kaj dancoj de bajoj. tiel ke la tradicia tri-rita teo fariĝis arta produktaĵo kun moderna spirito.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto