Vizitu Forumon

Ĉina reĝisoro Jiang Wen proponis al ĉinaj filmistoj vojaĝi alilanden

(GMT+08:00) 2011-02-11 17:15:17

De la 26-a de januaro ĝis la 8-a de februaro, en kvar francaj urboj, Parizo, Liono, Tuluzo kaj Versajlo, okazis la unua Ĉina Filma Festivalo de Francio.

La festivalo daŭris je du semajnoj kaj celas pliigi reciprokan komprenon kaj amikecon de dulandaj filmistoj kaj akceli prosperon de la dulanda filma arto. 12 elstaraj ĉinaj filmoj, kiaj Tertremo en Tangshan, Gardistoj kaj Murdistoj, Konfuzio kaj aliaj, venis al Francio, kiu estas origina loko de filmo, kaj malfermis fenestron al francaj spektantoj por konigi la nunan staton de la ĉina filmo.

Ĉifoje ankaŭ ĉina fama filmisto Jiang Wen kaj franca fama aktoro Jean Reno kiel idolaj ambasadoroj, subtenas la festivalon. Jiang Wen esprimis, ke la festivalo estas tre bona provo de ellandiĝo de la ĉina filmo kaj li proponis, ke ĉinaj filmistoj ofte vojaĝu alilanden por fari pli da internacia interfluo.

Jiang Wen opinias, ke teno de interfluo kun la internacia filma rondo estas tre grava. Li proponis, ke ĉinaj filmistoj, precipe junaj reĝisoroj, partoprenu en diversaj internaciaj festivaloj, tamen ne prenu premio-gajnon kiel la finan celon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto