Vizitu Forumon

Fama humurdialoga aktoro Ding Guangquan

(GMT+08:00) 2011-03-31 17:17:56

 Humura dialogo estas unu el ĉjujio, la ĉinaj folkloraj artoj. Per interesaj dialogoj kaj komikaj prezentadoj, humura dialogo alportas al spektantoj ĝojecon. Ĝi estas tre bonvenigita de la ĉina popolo. De la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, de tempo al tempo aperis fremdlandanoj sur humurdialoga scenejo. Ili aldonis freŝajn elementojn al la tradicia ĉjujio.

Lastatempe raportisto iris al Pekina Kemi-industria Universitato kaj vizitis iun specialan klasĉambron. En la klasĉambro, troviĝas multaj frendlandanoj scipovantaj paroli la ĉinan lingvon kaj bone konantaj ĉinan kulturon. Inter ili multaj homoj jam fariĝis famaj aktoroj en ĉina ekrano kaj estas bonvenigataj de ĉinaj spektantoj. Ilia instruisto estas ĉina fama humurdialoga aktoro Ding Guangquan.

Iuj homoj nomas Ding Guangquan instruisto de fremdlandanoj en Pekino. Do kiam kaj kial li komencis trejni fremdlandanojn prezenti humuran dialogon?

Antaŭ pli ol 20 jaroj, Ding Guangquan havis 1-an fremdlandan lernanton Dashan, kanadano. Tiam malmultaj fremdlandanoj scipovis glate paroli la ĉinan lingvon. Post prezentado de humura dialogo Dashan famiĝis tra la tuta Ĉinio. Famiĝis ankaŭ lia instruisto Ding Guangquan.

"Dashan tre interesiĝas pri ĉina ĉjujio, precipe humura dialogo. Li iniciate petis, ke mi instruu lin paroli humuran dialogon. Mi opiniis, ke tio estas bona afero por popularigi humuran dialogon. Do mi konsentis la peton."

Prezentado de humura dialogo bezonas altan lingvokapablon de prezentantoj. Estas imagebla la malfacilo, kiam Ding Guangquan instruis fremdlandanojn paroli humuran dialogon. Ĝis nun li jam havas pli ol 160 fremdlandajn lernantojn el 80 landoj. Usonano Mo Dawei estas unu el ili. Li fariĝis lernanto de Ding Guangquan en 1997. Hodiaŭ li jam estas vaste konata en Ĉinio. Li diris,

"Lerni humuran dialogon estas pli bona rimedo por bone paroli la ĉinan lingvon. Humura dialogo estas tre familiara kaj havas artecon. Lerni humuran dialogon povas ne nur altigi ĉinlingvan nivelon de fremdlandanoj, sed ankaŭ sciigi al ili ĉinan popolan kulturon."

De la lastaj jaroj, Ding Guangquan provas popularigi ĉinan lingvon per humura dialogo. En 2008, li estis dungita kiel profesoro de Pekina Kemi-industria Universitato. Do komenciĝis la ĝojiga ĉinlingva kurso en ĉiu semajno.

La voĉo venas de la ĝojiga ĉinlingva kurso de Ding Guangquan. La etoso estas tre malstreĉa. Ding Guangquan diris, ke lia ĉinlingva kurso devas esti interesa. Li esperas, ke per humura dialogo liaj lernantoj lernu sciojn netroveblajn en libroj. Estas menciinde, ke la ĉinlingva kurso de Ding Guangquan estas tute senpaga.

Mo Kai veninta el Usono lernis humuran dialogon de Ding Guangquan jam pli ol 2 jarojn. Lia karaktero estas forta lernokapablo. En la komenco, Mo Kai prenis humuran dialogon kiel rimedon por altigi lingvan nivelon. Tamen post iom da tempo li estis absorbita de la ĉarmo de humura dialogo. Li diris,

"En la komenco, mi rimarkis la rolon de humura dialogo por altigi mian lingvan nivelon. Tamen poste mi trovis tiom da interesaĵoj el humura dialogo. Do mi komencis pli serioze lerni parolon de humura dialogo."

Nun plimultaj fremdlandanoj prenas humuran dialogon kiel rimedon por altigi la lingvan nivelon. Tio akcelis populariĝon de humura dialogo transmare. Ding Guangquan opinias, ke antaŭe multaj famaj humurdialogaj veteranoj volis konigi humuran dialogon al aliaj landoj. Ili tradukis humuran dialogon al la angla lingvo. Tamen mankis al la tradicia humura dialogo ĉina trajto. Nun instruado de humura dialogo al fremdlandanoj estas nova provo por popularigi humuran dialogon al fremdlandanoj. Li diris,

"Estas pli kaj pli bonvenigata la ĉina lingvo. Multaj homoj volas lerni la ĉinan lingvon. Mi laŭeble popularigos ĉinan humuran dialogon al la mondo."

Por popularigo de humura dialogo al la mondo, la lernantoj de Ding Guangquan jam komencis agadon. Mo Kai esperas alporti novajn ŝanĝiĝojn al humura dialogo. Mo Dawei reverkis la humuran dialogon per la angla lingvo kaj metis la ĉinstilan humurecon en la okcidentan kulturon. Do la homoj nescipovantaj paroli la ĉinan lingvon povas senti la ĉarmon de ĉinstila humureco.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto