Vizitu Forumon

Kuracisto Jiang Zhiguo sur "terura insulo"

(GMT+08:00) 2011-04-22 16:41:51

En Tuanfeng-gubernio de Hubei-provinco, estas akvorezervejo Niuchehe. En la centro de la akvorezervejo estas insulo. Lokanoj nomas ĝin "terura insulo", ĉar sur la insulo loĝas multaj lepruloj. Jiang Zhiguo estas kuracisto de tiuj lepruloj. Li akompanis tiujn malsanulojn 40 jarojn. En hodiaŭa programero, ni konigos al vi la kuraciston Jiang Zhiguo.

La akvorezervejo estas ĉirkaŭata de verdmontoj. Estas bela la pejzaĝo tie. Norde de la akvorezervejo estas insulo bela. Tamen la lokanoj ne volas proksimiĝi al la insulo, ĉar sur la insulo troviĝas la hospitalo por lepruloj.

La hospitalo fondiĝis en 1964. Ĝis nun ĝi jam akceptis centon da malsanuloj. Nun 19 malsanuloj akceptas kuracadon en la hospitalo. En la pasinteco, la trafiko al la insulo estis maloportuna. Kaj pro timo kaj abomeno de la lokanoj al lepruloj la insulo estis tute izolita al la ekstero.

Pro la neinteresa vivo sur la insulo, foriris multaj kuracistoj. De 1964 ĝis 1972 8 direktoroj de la hospitalo eksiĝis. Poste Jiang Zhiguo enoficiĝis kaj laboras sur la insulo ĝis nun.

En la pasintaj 40 jaroj, kuracado al malsanuloj okupas tutan tempon de Jiang Zhiguo. Tamen antaŭ 40 jaroj, kiam li unuafoje atingis la teruran insulon, Jiang Zhiguo volis tuj foriri. En la aŭtuno de 1970, 22-jaraĝa Jiang Zhiguo diplomiĝis kaj estis aranĝita en la lepra hospitalo en Tuanfeng-gubernio. Tiam la hospitalo nur estis el 2 dometoj. Ĉiuj malsanuloj loĝis en 20 ĉambroj malbonodoraj kaj malnovaj.

"Plimultaj lepruloj malbone aspektas. Post 15-taga laborado, mi petis 1-tagan forpermeson. Reveninte hejmen mi ne plu volis reiri al la hospitalo."

Post 2 monatoj, la patrino de Jiang Zhiguo diris al li, ke kuracistoj devas havi bonkoron kaj li devas reiri al la hospitalo. Jiang Zhiguo akceptis ŝian admonon kaj revenis al la hospitalo. Tamen Jiang Zhiguo ĉiam volis labori en la urbeto. Post longtempa akompano kun tiuj lepruloj Jiang Zhiguo estis kortuŝita de iliaj senhelpaj rigardoj kaj doloraj krietoj. Fine pro la respekto al vivo kaj la devo de kuracisto Jiang Zhiguo elektis reston en la hospitalo.

En ombro de arbo, leprulo Yi Yibo kantislokan melodion. Najbare de Yi Yibo estis 4 maljunuloj ludantaj maĝangon. Ili ĝuis varman aŭtunan sunon. Yi Yibo diris al raportisto, ke li jam estas 61-jaraĝa. Li iam estis instruisto. Tamen lepro ŝanĝis lian vivon. En 1971, li unuafoje atingis la insulon. Vidinte la mizeran staton sur la insulo, Yi Yibo perdis esperon pri vivo. Li 3-foje sin mortigis, tamen estis savita de Jiang Zhiguo. Post kuracado Yi Yibo saniĝis tagon post tago. Ankaŭ Zeng Maiying estas resaniĝulo. En 1989, Yi Yibo kaj Zeng Maiying geedziĝis sub la svato de Jiang Zhiguo. Nun ili vivas tre feliĉe.

Jiang Zhiguo kaj lia edzino Tong Qiuxiang havas 3 infanojn. Surteriĝinte sur la terura insulo li kaj liaj familianoj ĉiam estas aliĝitaj al lepro. Lia filino estis nomata lepra knabino kaj lia filo estis nomata lepra knabo. En lernejo, instruistoj kaj aliaj lernantoj ne kontaktiĝis kun ili. Pro tio Jiang Zhiguo ne volas kontaktiĝi kun la ekstero. La terura insulo fariĝis lia tuta mondo. Lepruloj estas liaj familianoj kaj amikoj.

"Mi sentas min sola. Mi neniam vizitis miajn parencojn, ĉar mi laboras en lepra hospitalo, ili timas, ke lepro estas infekta epidemio."

Lia edzino Tong Qiuxiang ĉiam akompanas Jiang Zhiguo. Rememorante la pasintan vivon Tong Qiuxiang ridete diris, ke ŝia edzo estas tre persistema.

"Li estas tre serioza kaj persistema. Li laŭeble faris ĉion bone."

Rigardane novan domegon de la hospitalo, Jiang Zhiguo ridetis.

"Mi devas ŝanĝi la malprogresintan aspekton de la lepra hospitalo, zorgi pri pacientoj kaj serioze plenumi mian devon."

Sur la nuna terura insulo, malaperis la mizera stato. Floroj floras. Birdoj kantas. La terura insulo ne plu estas terura. Jiang Zhiguo gvidis la pacientojn kaj kuracistojn planti arbojn. Por tiuj pacientoj la hospitalo estas ilia hejmo.

62-jaraĝa Jiang Zhiguo devas emeritiĝi, tamen li ne volas foriri de la insulo kaj la pacientoj. Li diris, ke li kontribuis sian bonan tempon al la insulo. Li restos sur la insulo ĝis morto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto