Vizitu Forumon

La ponto inter Meitan-anoj kaj riĉeco

(GMT+08:00) 2011-07-07 13:48:29
Antaŭ ol pli ol duona jarcento, Ĉinio travivis kelkjaran internan militon kaj kontraŭjapanan rezistmiliton. Dume, la lokoj, kie agadis la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĝia armeo, estas titolitaj kiel revoluciaj bazlokoj, la lokoj faris multajn kontribuojn al la ĉina revolucio. En la dekoj da jaroj post la findiĝo de la nova Ĉinio, la revoluciaj regionoj estis malriĉaj kaj postiĝintaj, kaj en la nova epoko de reformado kaj malfermo, popoloj en la regionoj ĝuas la frukton de la ŝtata konstruado kaj disvolvo, kaj posedas kaj belan kaj feliĉan vivon. La gubernio Meitan en la sudokcidenta provinco Guizhou ĝuste estas ĉi-tia revolucia bazloko.

"9 kialoj por danki la Komunistan Partion de Ĉinio, ĉar ĝi havigis al ni ĉiuj riĉecojn, pasintece estas doganoj por ni penegaj kamparanoj, nun ni estas subvenciataj anstataŭ impostitaj."

Cai Jianxia nun aĝas 58 jarojn kaj emeritiĝis el sanitara servado por virinoj kaj infanoj. Ĉiutage, ŝi kaj aliaj maljunulinoj dancas sur la placo centre de la gubernio. La 15-an de la junio en la jaro 2010, iniciatita de Cai, la danca grupo estis fondita. En la pasinteco, pro la fora situo kaj maloportuna trafiko de la loko, la vivteno de la kamparanoj estis postiĝinta, nun kun la helpo de la registaro, la trafika kondiĉo estas pli bonigata, popolanoj transloĝis en novaj domoj kaj la vivteno ege pliboniĝis. Tial la postulo al kultura vivo estas pli kaj pli alta.

"Komence multaj homoj ekster Meitan sin amuzis per dancado, poste meitan-anoj pensis, ke ankaŭ ili volas danci."

Cai servas kiel instruistino, dank'al la longdaŭra klopodo, la prezento de la danca grupo pli kaj pli boniĝas, pri tio Cai estas gaja, ŝi diris:

"Mi lernas de la retejo, poste instruas dancmovojn al aliaj homoj, nun ĉiuj povas mastri la movojn."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto