Vizitu Forumon

Persone spertu la ĉarmon de ruĝa turismo en Yan`an

(GMT+08:00) 2011-07-08 14:17:31

La 14-an de junio, raportistoj de Ĉina Radio Internacia en Shannxi-provinco faris intervjuon al kelkaj revoluciaj restaĵoj de Yan`an, precipe la lokoj kie loĝis la gvidantoj de la Komunista Partio de Ĉinio dum la Batalo kontraŭ Japanio kaj la Liberiga Milito. En Yangjialing estas antaŭaj loĝejoj de Mao Zedong kaj aliaj veteranaj gvidantoj kaj la granda halo multfunkcia por kunveno, bankedo kaj amuzado. Krome, ni vizitis ankaŭ la restaĵon de la sekretariejo de la Centra Komitato de la Komunista Partio, translokiĝinta el Yangjialing al Zaoyuan en 1944. Mi trovis, ke dum la revolucia etapo, la gvidantoj de la kompartio laboris kaj loĝis tute en ordinaraj kavernoj, kiaj tiuj loĝataj de popolanoj. Tio plene enkorpigas la modestecon kaj elstaran stilon de la veteranaj revoluciuloj.

Hodiaŭ, la revoluciaj restaĵoj jam fariĝis varme vizitindaj punktoj por la ruĝa turismo. En tiuj lokoj, oni povas vidi sinsekve venantajn turistojn, inkluzive de armeanoj, policanoj kaj ordinaraj popolanoj. El tio, mi komprenas, ke hodiaŭaj ĉinoj tre atentas pri la historio de la ĉina revolucio. Dum la vizito en la malnova domo loĝata de Mao Zedong, mi kune kun aliaj vizitantoj ekkantis la faman kanton Ruĝiĝas la Oriento. La kanto tekstas: Ruĝiĝas la Oriento, leviĝas la Suno, aperis la grandulo Mao Zedong en Ĉinio. Li batalas por la popolo, li estas la savanto de la popolo. La kanto esprimas la respekton kaj amon de la ĉina popolo al Mao Zedong kaj la de li reprezentata Komunista Partio.

Dum la dutaga intervjuo en Yan`an, mi profunde sentas, ke la ruĝa turismo estas standardo de la ekonomia disvolvo de Yan`an, kaj posedas la superecon de industriigo kun grandega latenta forto allogi eksterajn investadon kaj kunlaboradon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto