Vizitu Forumon

Vizito al Yan`an-a Xinhua-Radio kaj Yan`an-a Ĵurnalisma Muzeo

(GMT+08:00) 2011-07-20 10:37:07

La 13-an de junio raportistoj de ĈRI en Yan`an faris viziton al restaĵo de Yan`an-a Xinhua-Radio kaj Yan`an-a Ĵurnalisma Muzeo.

Pli ol 20 raportistoj de Ĉinio kaj eksterlandoj kiaj Usono, Ukraino, Pollando, Laoso, Vejtnamio interesiĝis pri la Yan`an-a Xinhua Radio kaj Yan`an-a Ĵurnalisma Muzeo. Ili faris intervjuon al specialistoj, erudiciuloj kaj ĉiĉeronoj, ĉiufacete konis la historion de la Xinhua Radio kaj la ĉina ĵurnalismo.

Veterano Su Li iam laboris kiel ĵurnalisto en Yan`an dum dekoj da jaroj. Intervjuate li diris, ke la aktivado "Nova Eltrovo" lanĉita de Ĉina Radio Internacia estas signifoplena. Snow estas vera amiko de la ĉina popolo.

"Sinjoro Snow estas konscienca ĵurnalisto. Li kuraĝis eldiri la veron. Li kuraĝis diri al la mondo, kia estas Yan`an, kiaj estas la kompartianoj. Li kuraĝis disvastigi Yan`an, tiel ke li helpis al multaj homoj eksteraj koni Yan`an inkluzive okcidentanojn. Tial Mao Zedong dankis lin. Miaopinie, la tuta ĉina popolo devas danki lin. Li estas vera amiko de la ĉina popolo."

Raportisto el Ukraino Volodymyr Urusov esprimis, ke la intervjuo estas signifoplena, ke li proksimiĝas al la historia disvolvo de la ĉina ĵurnalismo.

"Antaŭe mia scio prie devenis tute de libroj. Tamen nun mi propraokule vidas la flaviĝintajn fotojn kaj la restaĵojn. Tute diferenciĝas de legado. Mi eksciis la iniciatintojn de Xinhua-Radio, informiĝis pri ilia laboro dum la revolucia etapo. Kaj kiel ili kreis la establojn per propraj manoj. Plej impresas min la Yan`an-a Ĵurnalisma Muzeo, precipe sur la dua etaĝo la eksponaĵoj el la veraj restaĵoj de la kaverno. Kompreneble oni faris ian riparon, tamen ĝi situas tie tute originale. Tio ja estas la historio, kiu plej multe impresas min."

Yan`an-a Xinhua-Radio estas la unua radio de la nova Ĉinio, naskiĝis en la 30-a de decembro 1940. Yan`an-a Ĵurnalisma Muzeo estas la unika temata memorejo, kiu montras la aferon de ĉina ĵurnalismo. Ĝi reaperigas la disvolviĝon kaj fruktodonan atingon de ĉina ĵurnalismo dum la Yan`an-a periodo (1935—1948).

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto